READMONO
KVINA LIBRO DE MOSEO
Cxapitro 1
1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael
transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaux Suf,
inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Hxacerot kaj Di-Zahab,
These be the words which Moses spake unto all Israel on this
side Jordan in the wilderness, in the plain over against the
Red sea, between Paran, and Tophel, and Laban, and Hazeroth,
and Dizahab.
2 dek unu tagojn malproksime de Hxoreb, sur la vojo de la
monto Seir al Kadesx-Barnea.
(There are eleven days' journey from Horeb by the way of
mount Seir unto Kadeshbarnea.)
3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la
unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj
konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
And it came to pass in the fortieth year, in the eleventh
month, on the first day of the month, that Moses spake unto
the children of Israel, according unto all that the LORD had
given him in commandment unto them;
4 Post kiam li venkobatis Sihxonon, la regxon de la Amoridoj,
kiu logxis en Hxesxbon, kaj Ogon, la regxon de Basxan, kiu
logxis en Asxtarot kaj en Edrei;
After he had slain Sihon the king of the Amorites, which
dwelt in Heshbon, and Og the king of Bashan, which dwelt at
Astaroth in Edrei:
5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis
klarigi cxi tiun instruon, kaj diris:
On this side Jordan, in the land of Moab, began Moses to
declare this law, saying,
6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Hxoreb jene: Suficxe
vi logxis sur cxi tiu monto;
The LORD our God spake unto us in Horeb, saying, Ye have
dwelt long enough in this mount:
7 turnigxu kaj elmovigxu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj
kaj al cxiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en
la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la
landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, gxis la granda
rivero, la rivero Euxfrato.
Turn you, and take your journey, and go to the mount of the
Amorites, and unto all the places nigh thereunto, in the
plain, in the hills, and in the vale, and in the south, and
by the sea side, to the land of the Canaanites, and unto
Lebanon, unto the great river, the river Euphrates.
8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon,
pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, al Abraham, al
Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia
idaro post ili.
Behold, I have set the land before you: go in and possess
the land which the LORD sware unto your fathers, Abraham,
Isaac, and Jacob, to give unto them and to their seed after
them.
9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti
vin;
And I spake unto you at that time, saying, I am not able to
bear you myself alone:
10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun
multego, kiel la steloj de la cxielo.
The LORD your God hath multiplied you, and, behold, ye are
this day as the stars of heaven for multitude.
11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble
kontraux via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al
vi!
(The LORD God of your fathers make you a thousand times so
many more as ye are, and bless you, as he hath promised
you!)
12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian sxargxon
kaj viajn disputojn?
How can I myself alone bear your cumbrance, and your burden,
and your strife?
13 Elektu al vi el viaj triboj virojn sagxajn kaj kompetentajn
kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.
Take you wise men, and understanding, and known among your
tribes, and I will make them rulers over you.
14 Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun
vi proponis fari.
And ye answered me, and said, The thing which thou hast
spoken is good for us to do.
15 Tiam mi prenis la cxefojn de viaj triboj, virojn sagxajn kaj
konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj
centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj
en viaj triboj.
So I took the chief of your tribes, wise men, and known, and
made them heads over you, captains over thousands, and
captains over hundreds, and captains over fifties, and
captains over tens, and officers among your tribes.
16 Kaj mi ordonis al viaj jugxistoj en tiu tempo, dirante:
Auxskultu viajn fratojn kaj jugxu juste inter homo kaj lia
frato kaj fremdulo.
And I charged your judges at that time, saying, Hear the
causes between your brethren, and judge righteously between
every man and his brother, and the stranger that is with
him.
17 Ne distingu vizagxojn cxe la jugxo; malgrandan kaj grandan
egale auxskultu; timu neniun, cxar la jugxo estas afero de
Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi,
kaj mi gxin auxskultos.
Ye shall not respect persons in judgment; but ye shall hear
the small as well as the great; ye shall not be afraid of
the face of man; for the judgment is God's: and the cause
that is too hard for you, bring it unto me, and I will hear
it.
18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri cxio, kion vi
devas fari.
And I commanded you at that time all the things which ye
should do.
19 Kaj ni foriris de Hxoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj
teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de
la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni
venis al Kadesx-Barnea.
And when we departed from Horeb, we went through all that
great and terrible wilderness, which ye saw by the way of
the mountain of the Amorites, as the LORD our God commanded
us; and we came to Kadeshbarnea.
20 Kaj mi diris al vi: Vi venis al la monto de la Amoridoj,
kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;
And I said unto you, Ye are come unto the mountain of the
Amorites, which the LORD our God doth give unto us.
21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru,
ekposedu gxin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj
patroj; ne timu kaj ne tremu.
Behold, the LORD thy God hath set the land before thee: go
up and possess it, as the LORD God of thy fathers hath said
unto thee; fear not, neither be discouraged.
22 Sed vi cxiuj aliris al mi, kaj diris: Ni sendu antaux ni
virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni
sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj,
al kiuj ni devas veni.
And ye came near unto me every one of you, and said, We will
send men before us, and they shall search us out the land,
and bring us word again by what way we must go up, and into
what cities we shall come.
23 Kaj tio placxis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po
unu viro el tribo;
And the saying pleased me well: and I took twelve men of
you, one of a tribe:
24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la
valo Esxkol kaj esplorrigardis gxin.
And they turned and went up into the mountain, and came unto
the valley of Eshcol, and searched it out.
25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando
kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:
Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
And they took of the fruit of the land in their hands, and
brought it down unto us, and brought us word again, and
said, It is a good land which the LORD our God doth give us.
26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la
Eternulo, via Dio;
Notwithstanding ye would not go up, but rebelled against the
commandment of the LORD your God:
27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris: Pro la malamo de
la Eternulo kontraux ni, Li elkondukis nin el la lando
Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke
ili ekstermu nin;
And ye murmured in your tents, and said, Because the LORD
hated us, he hath brought us forth out of the land of Egypt,
to deliver us into the hand of the Amorites, to destroy us.
28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante: La
popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj
estas grandaj kaj fortikigitaj gxis la cxielo, kaj ankaux
Anakidojn ni tie vidis.
Whither shall we go up? our brethren have discouraged our
heart, saying, The people is greater and taller than we; the
cities are great and walled up to heaven; and moreover we
have seen the sons of the Anakims there.
29 Kaj mi diris al vi: Ne tremu kaj ne timu ilin;
Then I said unto you, Dread not, neither be afraid of them.
30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaux vi, Li batalos por vi,
simile al cxio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaux viaj
okuloj,
The LORD your God which goeth before you, he shall fight for
you, according to all that he did for you in Egypt before
your eyes;
31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio,
portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo,
kiun vi iris, gxis vi venis al cxi tiu loko.
And in the wilderness, where thou hast seen how that the
LORD thy God bare thee, as a man doth bear his son, in all
the way that ye went, until ye came into this place.
32 Sed ecx cxe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,
Yet in this thing ye did not believe the LORD your God,
33 kiu iras antaux vi sur la vojo, por sercxi por vi lokon, kie
vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la
vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.
Who went in the way before you, to search you out a place to
pitch your tents in, in fire by night, to shew you by what
way ye should go, and in a cloud by day.
34 Kaj la Eternulo auxdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj
jxuris, dirante:
And the LORD heard the voice of your words, and was wroth,
and sware, saying,
35 Neniu el cxi tiuj homoj, el cxi tiu malbona generacio, vidos
la bonan landon, kiun Mi jxuris doni al viaj patroj;
Surely there shall not one of these men of this evil
generation see that good land, which I sware to give unto
your fathers.
36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos gxin; kaj pro tio, ke li
sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la
landon, kiun li trairis.
Save Caleb the son of Jephunneh; he shall see it, and to him
will I give the land that he hath trodden upon, and to his
children, because he hath wholly followed the LORD.
37 Ankaux kontraux mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante: Vi
ankaux ne venos tien;
Also the LORD was angry with me for your sakes, saying, Thou
also shalt not go in thither.
38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaux vi, li venos tien; lin
fortigu, cxar li donos gxin al Izrael kiel posedajxon.
But Joshua the son of Nun, which standeth before thee, he
shall go in thither: encourage him: for he shall cause
Israel to inherit it.
39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili farigxos
militakirajxo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraux ne scias
bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos
gxin, kaj ili ekposedos gxin.
Moreover your little ones, which ye said should be a prey,
and your children, which in that day had no knowledge
between good and evil, they shall go in thither, and unto
them will I give it, and they shall possess it.
40 Sed vi turnigxu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la
Rugxa Maro.
But as for you, turn you, and take your journey into the
wilderness by the way of the Red sea.
41 Kaj vi respondis kaj diris al mi: Ni pekis antaux la
Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al cxio, kion
ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj cxiu el vi zonis sin
per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la
monton.
Then ye answered and said unto me, We have sinned against
the LORD, we will go up and fight, according to all that the
LORD our God commanded us. And when ye had girded on every
man his weapons of war, ye were ready to go up into the
hill.
42 Sed la Eternulo diris al mi: Diru al ili: Ne iru kaj ne
batalu, cxar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu
frapitaj de viaj malamikoj.
And the LORD said unto me, Say unto them. Go not up, neither
fight; for I am not among you; lest ye be smitten before
your enemies.
43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne auxskultis; kaj vi malobeis la
vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur
la monton.
So I spake unto you; and ye would not hear, but rebelled
against the commandment of the LORD, and went presumptuously
up into the hill.
44 Tiam eliris kontraux vin la Amoridoj, kiuj logxis sur tiu
monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj
batis vin sur Seir gxis Hxorma.
And the Amorites, which dwelt in that mountain, came out
against you, and chased you, as bees do, and destroyed you
in Seir, even unto Hormah.
45 Kaj vi revenis kaj ploris antaux la Eternulo; sed la
Eternulo ne auxskultis vian vocxon kaj ne atentis vin.
And ye returned and wept before the LORD; but the LORD would
not hearken to your voice, nor give ear unto you.
46 Kaj vi logxis en Kadesx longan tempon, la tempon, dum kiu vi
logxis.
So ye abode in Kadesh many days, according unto the days
that ye abode there.
Cxapitro 2
1 Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la
direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj
ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.
Then we turned, and took our journey into the wilderness by
the way of the Red sea, as the LORD spake unto me: and we
compassed mount Seir many days.
2 Kaj la Eternulo diris al mi jene:
And the LORD spake unto me, saying,
3 Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;
Ye have compassed this mountain long enough: turn you
northward.
4 kaj al la popolo donu tian ordonon: Vi preteriros la limon
de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili
timos vin; sed gardu vin forte.
And command thou the people, saying, Ye are to pass through
the coast of your brethren the children of Esau, which dwell
in Seir; and they shall be afraid of you: take ye good heed
unto yourselves therefore:
5 Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el
ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis,
kiel heredajxon, la monton Seir.
Meddle not with them; for I will not give you of their land,
no, not so much as a foot breadth; because I have given
mount Seir unto Esau for a possession.
6 Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon
acxetu de ili pro mono kaj trinku;
Ye shall buy meat of them for money, that ye may eat; and ye
shall also buy water of them for money, that ye may drink.
7 cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj
manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen
jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio
mankis al vi.
For the LORD thy God hath blessed thee in all the works of
thy hand: he knoweth thy walking through this great
wilderness: these forty years the LORD thy God hath been
with thee; thou hast lacked nothing.
8 Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj
logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de
Ecjon-Geber.
Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de
Moab.
And when we passed by from our brethren the children of
Esau, which dwelt in Seir, through the way of the plain from
Elath, and from Eziongaber, we turned and passed by the way
of the wilderness of Moab.
9 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne faru malamikajxon al Moab
kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi
heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot mi donis
Aron kiel heredan posedajxon. (
And the LORD said unto me, Distress not the Moabites,
neither contend with them in battle: for I will not give
thee of their land for a possession; because I have given Ar
unto the children of Lot for a possession.
10 La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra,
kaj altkreska kiel la Anakidoj.
The Emims dwelt therein in times past, a people great, and
many, and tall, as the Anakims;
11 Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la
Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
Which also were accounted giants, as the Anakims; but the
Moabites called them Emims.
12 Kaj sur Seir logxis antauxe la Hxoridoj; sed la Esavidoj
forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis
sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia
posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)
The Horims also dwelt in Seir beforetime; but the children
of Esau succeeded them, when they had destroyed them from
before them, and dwelt in their stead; as Israel did unto
the land of his possession, which the LORD gave unto them.
13 Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris
la valon Zared.
Now rise up, said I, and get you over the brook Zered. And
we went over the brook Zered.
14 Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni
transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis
formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj,
kiel jxuris al ili la Eternulo.
And the space in which we came from Kadeshbarnea, until we
were come over the brook Zered, was thirty and eight years;
until all the generation of the men of war were wasted out
from among the host, as the LORD sware unto them.
15 Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por
ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
For indeed the hand of the LORD was against them, to destroy
them from among the host, until they were consumed.
16 Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
So it came to pass, when all the men of war were consumed
and dead from among the people,
17 tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
That the LORD spake unto me, saying,
18 Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
Thou art to pass over through Ar, the coast of Moab, this
day:
19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili
malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al
vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj
de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon. (
And when thou comest nigh over against the children of
Ammon, distress them not, nor meddle with them: for I will
not give thee of the land of the children of Ammon any
possession; because I have given it unto the children of Lot
for a possession.
20 Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj
logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
(That also was accounted a land of giants: giants dwelt
therein in old time; and the Ammonites call them Zamzummims;
21 tio estis popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel
la Anakidoj; sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili, kaj
ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko;
A people great, and many, and tall, as the Anakims; but the
LORD destroyed them before them; and they succeeded them,
and dwelt in their stead:
22 kiel Li faris por la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, antaux
kiuj Li ekstermis la Hxoridojn, kaj ili forpelis ilin kaj
logxis sur ilia loko gxis la nuna tago.
As he did to the children of Esau, which dwelt in Seir, when
he destroyed the Horims from before them; and they succeeded
them, and dwelt in their stead even unto this day:
23 Kaj la Avidojn, kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza, ekstermis
la Kaftoridoj, kiuj eliris el Kaftor, kaj ili eklogxis sur
ilia loko.)
And the Avims which dwelt in Hazerim, even unto Azzah, the
Caphtorims, which came forth out of Caphtor, destroyed them,
and dwelt in their stead.)
24 Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu,
Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de Hxesxbon,
la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu
kontraux li.
Rise ye up, take your journey, and pass over the river
Arnon: behold, I have given into thine hand Sihon the
Amorite, king of Heshbon, and his land: begin to possess it,
and contend with him in battle.
25 De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux
vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la
famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.
This day will I begin to put the dread of thee and the fear
of thee upon the nations that are under the whole heaven,
who shall hear report of thee, and shall tremble, and be in
anguish because of thee.
26 Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la
regxo de Hxesxbon, kun vortoj de paco, dirante:
And I sent messengers out of the wilderness of Kedemoth unto
Sihon king of Heshbon with words of peace, saying,
27 Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi
ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;
Let me pass through thy land: I will go along by the high
way, I will neither turn unto the right hand nor to the
left.
28 mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon
donu al mi pro mono, kaj mi trinkos: nur per miaj piedoj mi
trairos--
Thou shalt sell me meat for money, that I may eat; and give
me water for money, that I may drink: only I will pass
through on my feet;
29 kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la
Moabidoj, kiuj logxas en Ar--gxis mi transiros Jordanon en
la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
(As the children of Esau which dwell in Seir, and the
Moabites which dwell in Ar, did unto me;) until I shall pass
over Jordan into the land which the LORD our God giveth us.
30 Sed ne volis Sihxon, la regxo de Hxesxbon, tralasi nin, cxar
la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj
malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon,
kiel nun.
But Sihon king of Heshbon would not let us pass by him: for
the LORD thy God hardened his spirit, and made his heart
obstinate, that he might deliver him into thy hand, as
appeareth this day.
31 Kaj la Eternulo diris al mi: Rigardu, Mi komencas transdoni
al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian
landon.
And the LORD said unto me, Behold, I have begun to give
Sihon and his land before thee: begin to possess, that thou
mayest inherit his land.
32 Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por
batalo apud Jahac.
Then Sihon came out against us, he and all his people, to
fight at Jahaz.
33 Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni
venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.
And the LORD our God delivered him before us; and we smote
him, and his sons, and all his people.
34 Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni
ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la
infanojn, ni restigis neniun;
And we took all his cities at that time, and utterly
destroyed the men, and the women, and the little ones, of
every city, we left none to remain:
35 nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la
rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.
Only the cattle we took for a prey unto ourselves, and the
spoil of the cities which we took.
36 De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la
urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu
povus kontrauxstari al ni: cxion transdonis al ni la
Eternulo, nia Dio;
From Aroer, which is by the brink of the river of Arnon, and
from the city that is by the river, even unto Gilead, there
was not one city too strong for us: the LORD our God
delivered all unto us:
37 nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la
tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto,
kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.
Only unto the land of the children of Ammon thou camest not,
nor unto any place of the river Jabbok, nor unto the cities
in the mountains, nor unto whatsoever the LORD our God
forbad us.
Cxapitro 3
1 Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj
eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta
popolo, por batalo apud Edrei.
Then we turned, and went up the way to Bashan: and Og the
king of Bashan came out against us, he and all his people,
to battle at Edrei.
2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne timu lin; cxar en vian manon
Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon,
kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la
Amoridoj, kiu logxis en Hxesxbon.
And the LORD said unto me, Fear him not: for I will deliver
him, and all his people, and his land, into thy hand; and
thou shalt do unto him as thou didst unto Sihon king of the
Amorites, which dwelt at Heshbon.
3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux
Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni
batis lin tiel, ke neniu restis cxe li.
So the LORD our God delivered into our hands Og also, the
king of Bashan, and all his people: and we smote him until
none was left to him remaining.
4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo,
kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton
de Argob, la regnon de Og la Basxana.
And we took all his cities at that time, there was not a
city which we took not from them, threescore cities, all the
region of Argob, the kingdom of Og in Bashan.
5 Cxiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per
pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne
fortikigitaj.
All these cities were fenced with high walls, gates, and
bars; beside unwalled towns a great many.
6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de
Hxesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn,
kaj la infanojn;
And we utterly destroyed them, as we did unto Sihon king of
Heshbon, utterly destroying the men, women, and children, of
every city.
7 sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al
ni, kiel militakirajxon.
But all the cattle, and the spoil of the cities, we took for
a prey to ourselves.
8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la
Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la
torento Arnon gxis la monto Hxermon (
And we took at that time out of the hand of the two kings of
the Amorites the land that was on this side Jordan, from the
river of Arnon unto mount Hermon;
9 la Cidonanoj nomas Hxermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas
gxin Senir),
(Which Hermon the Sidonians call Sirion; and the Amorites
call it Shenir;)
10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la
tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de
Og la Basxana. (
All the cities of the plain, and all Gilead, and all Bashan,
unto Salchah and Edrei, cities of the kingdom of Og in
Bashan.
11 Cxar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto
de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi
estas en Raba de la Amonidoj: naux ulnoj estas gxia longeco
kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)
For only Og king of Bashan remained of the remnant of
giants; behold his bedstead was a bedstead of iron; is it
not in Rabbath of the children of Ammon? nine cubits was the
length thereof, and four cubits the breadth of it, after the
cubit of a man.
12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo: de Aroer, kiu
estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead
kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj;
And this land, which we possessed at that time, from Aroer,
which is by the river Arnon, and half mount Gilead, and the
cities thereof, gave I unto the Reubenites and to the
Gadites.
13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la
regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la
tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni
nomas lando de Rafaidoj.
And the rest of Gilead, and all Bashan, being the kingdom of
Og, gave I unto the half tribe of Manasseh; all the region
of Argob, with all Bashan, which was called the land of
giants.
14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob
gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis
al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel
estas gxis nun.)
Jair the son of Manasseh took all the country of Argob unto
the coasts of Geshuri and Maachathi; and called them after
his own name, Bashanhavothjair, unto this day.
15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon.
And I gave Gilead unto Machir.
16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead
gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo;
ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj;
And unto the Reubenites and unto the Gadites I gave from
Gilead even unto the river Arnon half the valley, and the
border even unto the river Jabbok, which is the border of
the children of Ammon;
17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro
de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la
oriento.
The plain also, and Jordan, and the coast thereof, from
Chinnereth even unto the sea of the plain, even the salt
sea, under Ashdothpisgah eastward.
18 Kaj mi faris al vi ordonon en tiu tempo, dirante: La
Eternulo, via Dio, donis al vi cxi tiun landon, por ke vi
posedu gxin; armitaj iru antaux viaj fratoj la Izraelidoj,
cxiuj militkapablaj.
And I commanded you at that time, saying, The LORD your God
hath given you this land to possess it: ye shall pass over
armed before your brethren the children of Israel, all that
are meet for the war.
19 Nur viaj edzinoj kaj viaj infanoj kaj viaj brutaroj--mi
scias, ke vi havas grandnombrajn brutarojn--restu en viaj
urboj, kiujn mi donis al vi;
But your wives, and your little ones, and your cattle, (for
I know that ye have much cattle,) shall abide in your cities
which I have given you;
20 gxis la Eternulo donos ripozon al viaj fratoj, kiel al vi,
kaj ili ankaux ekposedos la landon, kiun la Eternulo, via
Dio, donas al ili transe de Jordan; tiam vi reiros cxiu al
sia posedajxo, kiun mi donis al vi.
Until the LORD have given rest unto your brethren, as well
as unto you, and until they also possess the land which the
LORD your God hath given them beyond Jordan: and then shall
ye return every man unto his possession, which I have given
you.
21 Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo, dirante: Viaj okuloj
vidis cxion, kion la Eternulo, via Dio, faris al tiuj du
regxoj; tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj, kiujn vi
trairos.
And I commanded Joshua at that time, saying, Thine eyes have
seen all that the LORD your God hath done unto these two
kings: so shall the LORD do unto all the kingdoms whither
thou passest.
22 Ne timu ilin; cxar la Eternulo, via Dio, batalas por vi.
Ye shall not fear them: for the LORD your God he shall fight
for you.
23 Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo, dirante:
And I besought the LORD at that time, saying,
24 Mia Sinjoro, ho Eternulo! Vi komencis montradi al Via
servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon; cxar kie
estas dio en la cxielo aux sur la tero, kiu povus fari
simile al Viaj faroj kaj al Via potenco?
O Lord GOD, thou hast begun to shew thy servant thy
greatness, and thy mighty hand: for what God is there in
heaven or in earth, that can do according to thy works, and
according to thy might?
25 Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon, kiu estas
transe de Jordan, tiun belan monton kaj Lebanonon.
I pray thee, let me go over, and see the good land that is
beyond Jordan, that goodly mountain, and Lebanon.
26 Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne
auxskultis min; kaj la Eternulo diris al mi: Suficxe, ne
parolu al Mi plu pri tio.
But the LORD was wroth with me for your sakes, and would not
hear me: and the LORD said unto me, Let it suffice thee;
speak no more unto me of this matter.
27 Supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn
al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj
rigardu per viaj okuloj; cxar vi ne transiros cxi tiun
Jordanon.
Get thee up into the top of Pisgah, and lift up thine eyes
westward, and northward, and southward, and eastward, and
behold it with thine eyes: for thou shalt not go over this
Jordan.
28 Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu
lin, cxar li transiros antaux cxi tiu popolo, kaj li
posedigos al ili la landon, kiun vi vidos.
But charge Joshua, and encourage him, and strengthen him:
for he shall go over before this people, and he shall cause
them to inherit the land which thou shalt see.
29 Kaj ni restis en la valo, kontraux Bet-Peor.
So we abode in the valley over against Bethpeor.
Cxapitro 4
1 Kaj nun, ho Izrael, auxskultu la legxojn kaj la regulojn,
kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu
kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de
viaj patroj, donas al vi.
Now therefore hearken, O Israel, unto the statutes and unto
the judgments, which I teach you, for to do them, that ye
may live, and go in and possess the land which the LORD God
of your fathers giveth you.
2 Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de
gxi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn
mi ordonas al vi.
Ye shall not add unto the word which I command you, neither
shall ye diminish ought from it, that ye may keep the
commandments of the LORD your God which I command you.
3 Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor;
cxar cxiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via
Dio, ekstermis el inter vi;
Your eyes have seen what the LORD did because of Baalpeor:
for all the men that followed Baalpeor, the LORD thy God
hath destroyed them from among you.
4 sed vi, kiuj restis aligxintaj al la Eternulo, via Dio, vi
cxiuj vivas hodiaux.
But ye that did cleave unto the LORD your God are alive
every one of you this day.
5 Rigardu, mi instruis al vi legxojn kaj regulojn, kiel
ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la
lando, en kiun vi venas, por ekposedi gxin.
Behold, I have taught you statutes and judgments, even as
the LORD my God commanded me, that ye should do so in the
land whither ye go to possess it.
6 Kaj observu kaj plenumu ilin; cxar tio estas via sagxo kaj
via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj auxdos pri
cxiuj cxi tiuj legxoj, kaj diros: Efektive, popolo sagxa kaj
prudenta estas tiu granda popolo.
Keep therefore and do them; for this is your wisdom and your
understanding in the sight of the nations, which shall hear
all these statutes, and say, Surely this great nation is a
wise and understanding people.
7 Cxar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel
proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, cxiufoje, kiam ni
vokas al Li?
For what nation is there so great, who hath God so nigh unto
them, as the LORD our God is in all things that we call upon
him for?
8 Kaj kie estas granda popolo, kiu havas legxojn kaj regulojn
justajn, kiel la tuta cxi tiu instruo, kiun mi donas al vi
hodiaux?
And what nation is there so great, that hath statutes and
judgments so righteous as all this law, which I set before
you this day?
9 Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon, ke vi ne forgesu
la aferojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj ke ili ne eliru el
via koro dum via tuta vivo; kaj rakontu al viaj filoj kaj al
la filoj de viaj filoj
Only take heed to thyself, and keep thy soul diligently,
lest thou forget the things which thine eyes have seen, and
lest they depart from thy heart all the days of thy life:
but teach them thy sons, and thy sons' sons;
10 pri la tago, en kiu vi staris antaux la Eternulo, via Dio,
cxe Hxoreb, kiam la Eternulo diris al mi: Kunvenigu al Mi la
popolon, kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn, per kiuj ili
lernos timi Min dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la
tero, kaj ili lernigos siajn filojn.
Specially the day that thou stoodest before the LORD thy God
in Horeb, when the LORD said unto me, Gather me the people
together, and I will make them hear my words, that they may
learn to fear me all the days that they shall live upon the
earth, and that they may teach their children.
11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la
monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la
cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo.
And ye came near and stood under the mountain; and the
mountain burned with fire unto the midst of heaven, with
darkness, clouds, and thick darkness.
12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon
de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la
vocxon.
And the LORD spake unto you out of the midst of the fire: ye
heard the voice of the words, but saw no similitude; only ye
heard a voice.
13 Kaj li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi
plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj
tabeloj.
And he declared unto you his covenant, which he commanded
you to perform, even ten commandments; and he wrote them
upon two tables of stone.
14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la
legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando,
en kiun vi iras, por ekposedi gxin.
And the LORD commanded me at that time to teach you statutes
and judgments, that ye might do them in the land whither ye
go over to possess it.
15 Gardu do bone viajn animojn: cxar vi vidis nenian figuron en
tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur Hxoreb el meze
de la fajro;
Take ye therefore good heed unto yourselves; for ye saw no
manner of similitude on the day that the LORD spake unto you
in Horeb out of the midst of the fire:
16 vi do ne malcxastigxu, kaj ne faru al vi ian skulptajxon,
bildon de ia idolo, figuron de viro aux virino,
Lest ye corrupt yourselves, and make you a graven image, the
similitude of any figure, the likeness of male or female,
17 figuron de bruto, kiu estas sur la tero, figuron de la
flugilhava birdo, kiu flugas sub la cxielo,
The likeness of any beast that is on the earth, the likeness
of any winged fowl that flieth in the air,
18 figuron de io, kio rampas sur la tero, figuron de ia fisxo,
kiu estas en akvo, malsupre de la tero.
The likeness of any thing that creepeth on the ground, the
likeness of any fish that is in the waters beneath the
earth:
19 Kaj, levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon
kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la
cxielo, ne forlogigxu, kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne
servu ilin, kiujn la Eternulo, via Dio, destinis por cxiuj
popoloj sub la tuta cxielo.
And lest thou lift up thine eyes unto heaven, and when thou
seest the sun, and the moon, and the stars, even all the
host of heaven, shouldest be driven to worship them, and
serve them, which the LORD thy God hath divided unto all
nations under the whole heaven.
20 Kaj vin la Eternulo prenis, kaj elkondukis vin el la fera
forno, el Egiptujo, por ke vi estu al Li popolo herede
apartenanta, kiel nun.
But the LORD hath taken you, and brought you forth out of
the iron furnace, even out of Egypt, to be unto him a people
of inheritance, as ye are this day.
21 Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi, kaj jxuris, ke mi ne
transiros Jordanon, kaj mi ne venos en la bonan landon, kiun
la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon;
Furthermore the LORD was angry with me for your sakes, and
sware that I should not go over Jordan, and that I should
not go in unto that good land, which the LORD thy God giveth
thee for an inheritance:
22 cxar mi mortos en cxi tiu lando, mi ne transiros Jordanon,
sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon.
But I must die in this land, I must not go over Jordan: but
ye shall go over, and possess that good land.
23 Gardu vin, ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo,
via Dio, kiun Li faris kun vi, kaj ke vi ne faru al vi ian
skulptajxon, figuron de io, kiel ordonis al vi la Eternulo,
via Dio.
Take heed unto yourselves, lest ye forget the covenant of
the LORD your God, which he made with you, and make you a
graven image, or the likeness of any thing, which the LORD
thy God hath forbidden thee.
24 Cxar la Eternulo, via Dio, estas fajro konsumanta, Dio
severa.
For the LORD thy God is a consuming fire, even a jealous
God.
25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte
sur la tero, vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron
de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo,
via Dio, kolerigante Lin:
When thou shalt beget children, and children's children, and
ye shall have remained long in the land, and shall corrupt
yourselves, and make a graven image, or the likeness of any
thing, and shall do evil in the sight of the LORD thy God,
to provoke him to anger:
26 mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron, ke vi
rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras
Jordanon; ne longe vi logxos sur gxi, sed vi estos
ekstermitaj.
I call heaven and earth to witness against you this day,
that ye shall soon utterly perish from off the land
whereunto ye go over Jordan to possess it; ye shall not
prolong your days upon it, but shall utterly be destroyed.
27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos
en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo
vin foririgos.
And the LORD shall scatter you among the nations, and ye
shall be left few in number among the heathen, whither the
LORD shall lead you.
28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritajxo de homaj
manoj, ligno kaj sxtono, kiuj ne vidas kaj ne auxdas kaj ne
mangxas kaj ne flaras.
And there ye shall serve gods, the work of men's hands, wood
and stone, which neither see, nor hear, nor eat, nor smell.
29 Kaj vi sercxos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi
trovos, se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta
animo.
But if from thence thou shalt seek the LORD thy God, thou
shalt find him, if thou seek him with all thy heart and with
all thy soul.
30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en
la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la
Eternulo, via Dio, kaj vi auxskultos Lian vocxon;
When thou art in tribulation, and all these things are come
upon thee, even in the latter days, if thou turn to the LORD
thy God, and shalt be obedient unto his voice;
31 cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne
forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon
kun viaj patroj, pri kiu Li jxuris al ili.
(For the LORD thy God is a merciful God;) he will not
forsake thee, neither destroy thee, nor forget the covenant
of thy fathers which he sware unto them.
32 Cxar demandu la tempojn antauxajn, kiuj estis antaux vi de
post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero,
kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando: Cxu estis
io, kiel cxi tiu granda afero, aux cxu oni auxdis pri io
simila?
For ask now of the days that are past, which were before
thee, since the day that God created man upon the earth, and
ask from the one side of heaven unto the other, whether
there hath been any such thing as this great thing is, or
hath been heard like it?
33 Cxu auxdis la popolo la vocxon de Dio, parolantan el meze de
fajro, kiel vi auxdis, kaj restis vivanta?
Did ever people hear the voice of God speaking out of the
midst of the fire, as thou hast heard, and live?
34 Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el
inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj,
kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj
per grandaj terurajxoj, simile al cxio, kion faris al vi la
Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaux viaj okuloj?
Or hath God assayed to go and take him a nation from the
midst of another nation, by temptations, by signs, and by
wonders, and by war, and by a mighty hand, and by a
stretched out arm, and by great terrors, according to all
that the LORD your God did for you in Egypt before your
eyes?
35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo
estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li.
Unto thee it was shewed, that thou mightest know that the
LORD he is God; there is none else beside him.
36 El la cxielo Li auxdigis al vi Sian vocxon, por instrui vin,
kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj
Liajn vortojn vi auxdis el meze de la fajro.
Out of heaven he made thee to hear his voice, that he might
instruct thee: and upon earth he shewed thee his great fire;
and thou heardest his words out of the midst of the fire.
37 Kaj cxar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron
post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizagxo, per Sia granda
forto el Egiptujo,
And because he loved thy fathers, therefore he chose their
seed after them, and brought thee out in his sight with his
mighty power out of Egypt;
38 por forpeli de antaux vi popolojn, kiuj estas pli grandaj
kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian
landon kiel posedajxon, kiel nun.
To drive out nations from before thee greater and mightier
than thou art, to bring thee in, to give thee their land for
an inheritance, as it is this day.
39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas
Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas
alia.
Know therefore this day, and consider it in thine heart,
that the LORD he is God in heaven above, and upon the earth
beneath: there is none else.
40 Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi
ordonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi kaj al viaj
filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi por cxiam.
Thou shalt keep therefore his statutes, and his
commandments, which I command thee this day, that it may go
well with thee, and with thy children after thee, and that
thou mayest prolong thy days upon the earth, which the LORD
thy God giveth thee, for ever.
41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la
flanko de sunlevigxo,
Then Moses severed three cities on this side Jordan toward
the sunrising;
42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian
proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de
antauxe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva:
That the slayer might flee thither, which should kill his
neighbour unawares, and hated him not in times past; and
that fleeing unto one of these cities he might live:
43 Becer en la dezerto, sur la ebenajxo, por la Rubenidoj, kaj
Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Basxan por la
Manaseidoj.
Namely, Bezer in the wilderness, in the plain country, of
the Reubenites; and Ramoth in Gilead, of the Gadites; and
Golan in Bashan, of the Manassites.
44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la
Izraelidoj;
And this is the law which Moses set before the children of
Israel:
45 jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj, kiujn
Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo,
These are the testimonies, and the statutes, and the
judgments, which Moses spake unto the children of Israel,
after they came forth out of Egypt.
46 transe de Jordan, en la valo kontraux Bet-Peor, en la lando
de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kiu logxis en Hxesxbon kaj
kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el
Egiptujo;
On this side Jordan, in the valley over against Bethpeor, in
the land of Sihon king of the Amorites, who dwelt at
Heshbon, whom Moses and the children of Israel smote, after
they were come forth out of Egypt:
47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, regxo de
Basxan, la du regxoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de
Jordan, sur la flanko de sunlevigxo,
And they possessed his land, and the land of Og king of
Bashan, two kings of the Amorites, which were on this side
Jordan toward the sunrising;
48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, gxis
la monto Sion (kiu ankaux nomigxas Hxermon);
From Aroer, which is by the bank of the river Arnon, even
unto mount Sion, which is Hermon,
49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la
maro de la stepo cxe la bazo de Pisga.
And all the plain on this side Jordan eastward, even unto
the sea of the plain, under the springs of Pisgah.
Cxapitro 5
1 Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:
Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi
diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu
plenumi ilin.
And Moses called all Israel, and said unto them, Hear, O
Israel, the statutes and judgments which I speak in your
ears this day, that ye may learn them, and keep, and do
them.
2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Hxoreb.
The LORD our God made a covenant with us in Horeb.
3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed
kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas.
The LORD made not this covenant with our fathers, but with
us, even us, who are all of us here alive this day.
4 Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la
monto el meze de la fajro;
The LORD talked with you face to face in the mount out of
the midst of the fire,
5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi
la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne
supreniris sur la monton. Kaj Li diris:
(I stood between the LORD and you at that time, to shew you
the word of the LORD: for ye were afraid by reason of the
fire, and went not up into the mount;) saying,
6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la
lando Egipta, el la domo de sklaveco.
I am the LORD thy God, which brought thee out of the land of
Egypt, from the house of bondage.
7 Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.
Thou shalt have none other gods before me.
8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la
cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la
tero;
Thou shalt not make thee any graven image, or any likeness
of any thing that is in heaven above, or that is in the
earth beneath, or that is in the waters beneath the earth:
9 ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la
Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la
patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe
Miaj malamantoj,
Thou shalt not bow down thyself unto them, nor serve them:
for I the LORD thy God am a jealous God, visiting the
iniquity of the fathers upon the children unto the third and
fourth generation of them that hate me,
10 kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al
la plenumantoj de Miaj ordonoj.
And shewing mercy unto thousands of them that love me and
keep my commandments.
11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la
Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Thou shalt not take the name of the LORD thy God in vain:
for the LORD will not hold him guiltless that taketh his
name in vain.
12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel
ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
Keep the sabbath day to sanctify it, as the LORD thy God
hath commanded thee.
13 Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;
Six days thou shalt labour, and do all thy work:
14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru
nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek
via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno,
nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj
pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel
vi.
But the seventh day is the sabbath of the LORD thy God: in
it thou shalt not do any work, thou, nor thy son, nor thy
daughter, nor thy manservant, nor thy maidservant, nor thine
ox, nor thine ass, nor any of thy cattle, nor thy stranger
that is within thy gates; that thy manservant and thy
maidservant may rest as well as thou.
15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la
Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj
per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via
Dio, observi la tagon sabatan.
And remember that thou wast a servant in the land of Egypt,
and that the LORD thy God brought thee out thence through a
mighty hand and by a stretched out arm: therefore the LORD
thy God commanded thee to keep the sabbath day.
16 Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi
la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por
ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi.
Honour thy father and thy mother, as the LORD thy God hath
commanded thee; that thy days may be prolonged, and that it
may go well with thee, in the land which the LORD thy God
giveth thee.
17 Ne mortigu.
Thou shalt not kill.
18 Kaj ne adultu.
Neither shalt thou commit adultery.
19 Kaj ne sxtelu.
Neither shalt thou steal.
20 Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.
Neither shalt thou bear false witness against thy neighbour.
21 Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la
domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon,
nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek
ion, kio apartenas al via proksimulo.
Neither shalt thou desire thy neighbour's wife, neither
shalt thou covet thy neighbour's house, his field, or his
manservant, or his maidservant, his ox, or his ass, or any
thing that is thy neighbour's.
22 Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la
monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo
lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur
du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.
These words the LORD spake unto all your assembly in the
mount out of the midst of the fire, of the cloud, and of the
thick darkness, with a great voice: and he added no more.
And he wrote them in two tables of stone, and delivered them
unto me.
23 Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto
brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj
tribestroj kaj plejagxuloj;
And it came to pass, when ye heard the voice out of the
midst of the darkness, (for the mountain did burn with
fire,) that ye came near unto me, even all the heads of your
tribes, and your elders;
24 kaj vi diris: Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian
majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el
meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al
homo, kaj cxi tiu restas vivanta.
And ye said, Behold, the LORD our God hath shewed us his
glory and his greatness, and we have heard his voice out of
the midst of the fire: we have seen this day that God doth
talk with man, and he liveth.
25 Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda
fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia
Dio, ni mortos.
Now therefore why should we die? for this great fire will
consume us: if we hear the voice of the LORD our God any
more, then we shall die.
26 Cxar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la
vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj
restis vivanta?
For who is there of all flesh, that hath heard the voice of
the living God speaking out of the midst of the fire, as we
have, and lived?
27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la
Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros
la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.
Go thou near, and hear all that the LORD our God shall say:
and speak thou unto us all that the LORD our God shall speak
unto thee; and we will hear it, and do it.
28 Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi
parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi: Mi auxdis la
vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al
vi; bona estas cxio, kion ili diris.
And the LORD heard the voice of your words, when ye spake
unto me; and the LORD said unto me, I have heard the voice
of the words of this people, which they have spoken unto
thee: they have well said all that they have spoken.
29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj
observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al
ili kaj al iliaj filoj eterne!
O that there were such an heart in them, that they would
fear me, and keep all my commandments always, that it might
be well with them, and with their children for ever!
30 Iru, diru al ili: Reiru en viajn tendojn.
Go say to them, Get you into your tents again.
31 Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn
ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili,
por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili
kiel posedajxon.
But as for thee, stand thou here by me, and I will speak
unto thee all the commandments, and the statutes, and the
judgments, which thou shalt teach them, that they may do
them in the land which I give them to possess it.
32 Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via
Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren.
Ye shall observe to do therefore as the LORD your God hath
commanded you: ye shall not turn aside to the right hand or
to the left.
33 Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio,
iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke
longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.
Ye shall walk in all the ways which the LORD your God hath
commanded you, that ye may live, and that it may be well
with you, and that ye may prolong your days in the land
which ye shall possess.
Cxapitro 6
1 Kaj jen estas la ordonoj, la legxoj, kaj la reguloj, kiujn
la Eternulo, via Dio, ordonis instrui al vi, por ke vi
plenumadu ilin en la lando, en kiun vi transiras, por
ekposedi gxin;
Now these are the commandments, the statutes, and the
judgments, which the LORD your God commanded to teach you,
that ye might do them in the land whither ye go to possess
it:
2 por ke vi timu la Eternulon, vian Dion, observante cxiujn
Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi, vi
kaj via filo kaj la filo de via filo, dum via tuta vivo, por
ke vi longe vivu.
That thou mightest fear the LORD thy God, to keep all his
statutes and his commandments, which I command thee, thou,
and thy son, and thy son's son, all the days of thy life;
and that thy days may be prolonged.
3 Auxskultu do, Izrael, kaj observu, ke vi plenumu, por ke
estu al vi bone, kaj por ke vi tre multigxu, kiel diris al
vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj, en la lando, en kiu
fluas lakto kaj mielo.
Hear therefore, O Israel, and observe to do it; that it may
be well with thee, and that ye may increase mightily, as the
LORD God of thy fathers hath promised thee, in the land that
floweth with milk and honey.
4 Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo
estas unu sola.
Hear, O Israel: The LORD our God is one LORD:
5 Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per
via tuta animo kaj per via tuta forto.
And thou shalt love the LORD thy God with all thine heart,
and with all thy soul, and with all thy might.
6 Kaj cxi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, estu en
via koro;
And these words, which I command thee this day, shall be in
thine heart:
7 kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam
vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi
kusxigxas kaj kiam vi levigxas;
And thou shalt teach them diligently unto thy children, and
shalt talk of them when thou sittest in thine house, and
when thou walkest by the way, and when thou liest down, and
when thou risest up.
8 kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel
memorigajxo inter viaj okuloj;
And thou shalt bind them for a sign upon thine hand, and
they shall be as frontlets between thine eyes.
9 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj
pordegoj.
And thou shalt write them upon the posts of thy house, and
on thy gates.
10 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri
kiu Li jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al
Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn
vi ne konstruis,
And it shall be, when the LORD thy God shall have brought
thee into the land which he sware unto thy fathers, to
Abraham, to Isaac, and to Jacob, to give thee great and
goodly cities, which thou buildedst not,
11 kaj domojn plenajn de cxia bonajxo, kiujn vi ne plenigis,
kaj putojn, elhakitajn en sxtono, kiujn vi ne elhakis,
vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi
mangxos kaj estos sata:
And houses full of all good things, which thou filledst not,
and wells digged, which thou diggedst not, vineyards and
olive trees, which thou plantedst not; when thou shalt have
eaten and be full;
12 tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
Then beware lest thou forget the LORD, which brought thee
forth out of the land of Egypt, from the house of bondage.
13 La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia
nomo jxuru.
Thou shalt fear the LORD thy God, and serve him, and shalt
swear by his name.
14 Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas
cxirkaux vi;
Ye shall not go after other gods, of the gods of the people
which are round about you;
15 cxar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas
ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraux vin, kaj
Li ekstermos vin de sur la tero.
(For the LORD thy God is a jealous God among you) lest the
anger of the LORD thy God be kindled against thee, and
destroy thee from off the face of the earth.
16 Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en
Masa.
Ye shall not tempt the LORD your God, as ye tempted him in
Massah.
17 Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj
Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li ordonis al vi.
Ye shall diligently keep the commandments of the LORD your
God, and his testimonies, and his statutes, which he hath
commanded thee.
18 Kaj faru juston kaj bonon antaux la okuloj de la Eternulo,
por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la
bonan landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj;
And thou shalt do that which is right and good in the sight
of the LORD: that it may be well with thee, and that thou
mayest go in and possess the good land which the LORD sware
unto thy fathers.
19 por ke Li forpelu cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kiel la
Eternulo diris.
To cast out all thine enemies from before thee, as the LORD
hath spoken.
20 Se via filo vin demandos morgaux: Kion signifas la atestoj
kaj legxoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis
al vi?
And when thy son asketh thee in time to come, saying, What
mean the testimonies, and the statutes, and the judgments,
which the LORD our God hath commanded you?
21 tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en
Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per
forta mano;
Then thou shalt say unto thy son, We were Pharaoh's bondmen
in Egypt; and the LORD brought us out of Egypt with a mighty
hand:
22 kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj
suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo,
antaux niaj okuloj;
And the LORD shewed signs and wonders, great and sore, upon
Egypt, upon Pharaoh, and upon all his household, before our
eyes:
23 kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni
la landon, pri kiu Li jxuris al niaj patroj.
And he brought us out from thence, that he might bring us
in, to give us the land which he sware unto our fathers.
24 Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi cxiujn cxi tiujn
legxojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni
bone cxiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna
tago.
And the LORD commanded us to do all these statutes, to fear
the LORD our God, for our good always, that he might
preserve us alive, as it is at this day.
25 Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi cxi tiun
tutan ordonon antaux la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis
al ni.
And it shall be our righteousness, if we observe to do all
these commandments before the LORD our God, as he hath
commanded us.
Cxapitro 7
1 Kiam la Eternulo venigos vin en la landon, al kiu vi iras,
por ekposedi gxin, kaj Li forpelos antaux vi grandnombrajn
popolojn, la Hxetidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Amoridojn
kaj la Kanaanidojn kaj la Perizidojn kaj la Hxividojn kaj la
Jebusidojn, sep popolojn pli grandnombrajn kaj pli fortajn
ol vi;
When the LORD thy God shall bring thee into the land whither
thou goest to possess it, and hath cast out many nations
before thee, the Hittites, and the Girgashites, and the
Amorites, and the Canaanites, and the Perizzites, and the
Hivites, and the Jebusites, seven nations greater and
mightier than thou;
2 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj vi
venkobatos ilin; tiam anatemu ilin, ne faru kun ili
interligon kaj ne indulgu ilin.
And when the LORD thy God shall deliver them before thee;
thou shalt smite them, and utterly destroy them; thou shalt
make no covenant with them, nor shew mercy unto them:
3 Kaj ne boparencigxu kun ili: vian filinon ne donu al ilia
filo, kaj ilian filinon ne prenu por via filo;
Neither shalt thou make marriages with them; thy daughter
thou shalt not give unto his son, nor his daughter shalt
thou take unto thy son.
4 cxar ili forturnos viajn filojn de Mi, ke ili servu al aliaj
dioj, kaj ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj
Li ekstermos vin rapide.
For they will turn away thy son from following me, that they
may serve other gods: so will the anger of the LORD be
kindled against you, and destroy thee suddenly.
5 Sed tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu kaj iliajn
statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku kaj
iliajn idolojn forbruligu per fajro.
But thus shall ye deal with them; ye shall destroy their
altars, and break down their images, and cut down their
groves, and burn their graven images with fire.
6 Cxar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin
elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra
el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
For thou art an holy people unto the LORD thy God: the LORD
thy God hath chosen thee to be a special people unto
himself, above all people that are upon the face of the
earth.
7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj
popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi
estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj;
The LORD did not set his love upon you, nor choose you,
because ye were more in number than any people; for ye were
the fewest of all people:
8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu
la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo
elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo
de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.
But because the LORD loved you, and because he would keep
the oath which he had sworn unto your fathers, hath the LORD
brought you out with a mighty hand, and redeemed you out of
the house of bondmen, from the hand of Pharaoh king of
Egypt.
9 Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio
fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate
al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum
mil generacioj,
Know therefore that the LORD thy God, he is God, the
faithful God, which keepeth covenant and mercy with them
that love him and keep his commandments to a thousand
generations;
10 kaj kiu repagas al Siaj malamantoj persone, pereigante ilin,
ne prokrastas al Sia malamanto, al li persone Li repagas.
And repayeth them that hate him to their face, to destroy
them: he will not be slack to him that hateth him, he will
repay him to his face.
11 Observu do la ordonojn kaj la legxojn kaj la regulojn, kiujn
mi ordonas al vi hodiaux, por plenumi ilin.
Thou shalt therefore keep the commandments, and the
statutes, and the judgments, which I command thee this day,
to do them.
12 Kaj pro tio, ke vi auxskultos tiujn regulojn kaj observos
ilin kaj plenumos ilin, la Eternulo, via Dio, konservos al
vi la interligon kaj la favorkorecon, pri kiuj Li jxuris al
viaj patroj;
Wherefore it shall come to pass, if ye hearken to these
judgments, and keep, and do them, that the LORD thy God
shall keep unto thee the covenant and the mercy which he
sware unto thy fathers:
13 kaj Li amos vin kaj benos vin kaj multigos vin, kaj benos la
frukton de via ventro kaj la frukton de via tero, vian
grenon kaj vian moston kaj vian oleon, la frukton de viaj
bovinoj kaj la frukton de viaj sxafinoj, sur la tero, pri
kiu Li jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al vi.
And he will love thee, and bless thee, and multiply thee: he
will also bless the fruit of thy womb, and the fruit of thy
land, thy corn, and thy wine, and thine oil, the increase of
thy kine, and the flocks of thy sheep, in the land which he
sware unto thy fathers to give thee.
14 Vi estos benita pli ol cxiuj popoloj; ne estos inter vi
senfruktulo aux senfruktulino, ankaux inter viaj brutoj.
Thou shalt be blessed above all people: there shall not be
male or female barren among you, or among your cattle.
15 Kaj la Eternulo forturnos de vi cxian malsanon, kaj cxiun
malbonan epidemiajxon de Egiptujo, kiun vi konas; Li ne
metos ilin sur vin, sed Li metos ilin sur cxiujn viajn
malamantojn.
And the LORD will take away from thee all sickness, and will
put none of the evil diseases of Egypt, which thou knowest,
upon thee; but will lay them upon all them that hate thee.
16 Kaj vi konsumos cxiujn popolojn, kiujn la Eternulo, via Dio,
transdonas al vi; ne indulgu ilin via okulo, kaj vi ne servu
al iliaj dioj, cxar tio estus falilo por vi.
And thou shalt consume all the people which the LORD thy God
shall deliver thee; thine eye shall have no pity upon them:
neither shalt thou serve their gods; for that will be a
snare unto thee.
17 Eble vi diros en via koro: Tiuj popoloj estas pli
grandnombraj ol mi, kiel mi povos forpeli ilin?
If thou shalt say in thine heart, These nations are more
than I; how can I dispossess them?
18 Ne timu ilin: memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al
Faraono kaj al la tuta Egiptujo,
Thou shalt not be afraid of them: but shalt well remember
what the LORD thy God did unto Pharaoh, and unto all Egypt;
19 la grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, kaj la signojn
kaj la miraklojn kaj la fortan manon kaj la etenditan
brakon, per kiuj elkondukis vin la Eternulo, via Dio; tiel
la Eternulo, via Dio, faros al cxiuj popoloj, kiujn vi
timas.
The great temptations which thine eyes saw, and the signs,
and the wonders, and the mighty hand, and the stretched out
arm, whereby the LORD thy God brought thee out: so shall the
LORD thy God do unto all the people of whom thou art afraid.
20 Kaj ankaux krabrojn sendos la Eternulo, via Dio, sur ilin,
gxis pereos la restintoj, kaj tiuj, kiuj kasxigxis antaux
vi.
Moreover the LORD thy God will send the hornet among them,
until they that are left, and hide themselves from thee, be
destroyed.
21 Ne sentu teruron antaux ili, cxar la Eternulo, via Dio,
estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
Thou shalt not be affrighted at them: for the LORD thy God
is among you, a mighty God and terrible.
22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux
vi iom post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne
multigxu kontraux vi la sovagxaj bestoj.
And the LORD thy God will put out those nations before thee
by little and little: thou mayest not consume them at once,
lest the beasts of the field increase upon thee.
23 Kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin al vi, kaj Li
tumultigos ilin antaux vi per granda tumulto, gxis ili estos
ekstermitaj.
But the LORD thy God shall deliver them unto thee, and shall
destroy them with a mighty destruction, until they be
destroyed.
24 Kaj Li transdonos iliajn regxojn en viajn manojn, kaj vi
ekstermos ilian nomon el sub la cxielo; neniu restos stare
antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
And he shall deliver their kings into thine hand, and thou
shalt destroy their name from under heaven: there shall no
man be able to stand before thee, until thou have destroyed
them.
25 La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru
preni al vi la argxenton aux oron, kiu estas sur ili, por ke
vi ne kaptigxu per tio; cxar tio estas abomenajxo por la
Eternulo, via Dio.
The graven images of their gods shall ye burn with fire:
thou shalt not desire the silver or gold that is on them,
nor take it unto thee, lest thou be snared therin: for it is
an abomination to the LORD thy God.
26 Kaj ne enportu abomenajxon en vian domon, por ke vi ne
anatemigxu kiel gxi; malestimu kaj abomenu gxin, cxar gxi
estas anatemajxo.
Neither shalt thou bring an abomination into thine house,
lest thou be a cursed thing like it: but thou shalt utterly
detest it, and thou shalt utterly abhor it; for it is a
cursed thing.
Cxapitro 8
1 Cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux, observu,
por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj venu kaj
ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj
patroj.
All the commandments which I command thee this day shall ye
observe to do, that ye may live, and multiply, and go in and
possess the land which the LORD sware unto your fathers.
2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la
Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por
humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via
koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.
And thou shalt remember all the way which the LORD thy God
led thee these forty years in the wilderness, to humble
thee, and to prove thee, to know what was in thine heart,
whether thou wouldest keep his commandments, or no.
3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per
manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por
montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per
cxio, kio eliras el la busxo de la Eternulo, homo povas
vivi.
And he humbled thee, and suffered thee to hunger, and fed
thee with manna, which thou knewest not, neither did thy
fathers know; that he might make thee know that man doth not
live by bread only, but by every word that proceedeth out of
the mouth of the LORD doth man live.
4 Via vesto ne sentauxgigxis sur vi kaj via piedo ne sxvelis
dum cxiuj kvardek jaroj.
Thy raiment waxed not old upon thee, neither did thy foot
swell, these forty years.
5 Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel
la Eternulo, via Dio, instruas vin.
Thou shalt also consider in thine heart, that, as a man
chasteneth his son, so the LORD thy God chasteneth thee.
6 Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laux
Liaj vojoj kaj timante Lin.
Therefore thou shalt keep the commandments of the LORD thy
God, to walk in his ways, and to fear him.
7 Cxar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en
landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el
la valoj kaj el la montoj,
For the LORD thy God bringeth thee into a good land, a land
of brooks of water, of fountains and depths that spring out
of valleys and hills;
8 en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj
kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
A land of wheat, and barley, and vines, and fig trees, and
pomegranates; a land of oil olive, and honey;
9 en landon, en kiu vi mangxos panon sen neceso de sxparado
kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies sxtonoj estas
fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
A land wherein thou shalt eat bread without scarceness, thou
shalt not lack any thing in it; a land whose stones are
iron, and out of whose hills thou mayest dig brass.
10 Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian
Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
When thou hast eaten and art full, then thou shalt bless the
LORD thy God for the good land which he hath given thee.
11 Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne
observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn,
kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
Beware that thou forget not the LORD thy God, in not keeping
his commandments, and his judgments, and his statutes, which
I command thee this day:
12 kiam vi mangxos kaj satigxos kaj konstruos bonajn domojn kaj
enlogxigxos,
Lest when thou hast eaten and art full, and hast built
goodly houses, and dwelt therein;
13 kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multigxos kaj vi
havos multe da argxento kaj oro kaj via tuta havo
grandigxos,
And when thy herds and thy flocks multiply, and thy silver
and thy gold is multiplied, and all that thou hast is
multiplied;
14 tiam ne altigxu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian
Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de
sklaveco;
Then thine heart be lifted up, and thou forget the LORD thy
God, which brought thee forth out of the land of Egypt, from
the house of bondage;
15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto,
kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj
senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
Who led thee through that great and terrible wilderness,
wherein were fiery serpents, and scorpions, and drought,
where there was no water; who brought thee forth water out
of the rock of flint;
16 kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis
viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari
al vi bonon en la tempo estonta.
Who fed thee in the wilderness with manna, which thy fathers
knew not, that he might humble thee, and that he might prove
thee, to do thee good at thy latter end;
17 Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano
akiris al mi cxi tiun grandan havon;
And thou say in thine heart, My power and the might of mine
hand hath gotten me this wealth.
18 sed memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu
donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi
Sian interligon, pri kiu Li jxuris al viaj patroj, kiel vi
vidas nun.
But thou shalt remember the LORD thy God: for it is he that
giveth thee power to get wealth, that he may establish his
covenant which he sware unto thy fathers, as it is this day.
19 Kaj mi avertas vin hodiaux, ke, se vi forgesos la Eternulon,
vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj
klinigxos antaux ili, tiam vi pereos;
And it shall be, if thou do at all forget the LORD thy God,
and walk after other gods, and serve them, and worship them,
I testify against you this day that ye shall surely perish.
20 simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaux vi,
tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la vocxon de la
Eternulo, via Dio.
As the nations which the LORD destroyeth before your face,
so shall ye perish; because ye would not be obedient unto
the voice of the LORD your God.
Cxapitro 9
1 Auxskultu, ho Izrael! vi transiras nun Jordanon, por iri kaj
ekposedi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol
vi, urbojn grandajn kaj fortikigitajn gxis la cxielo,
Hear, O Israel: Thou art to pass over Jordan this day, to go
in to possess nations greater and mightier than thyself,
cities great and fenced up to heaven,
2 popolon grandan kaj altkreskan, la Anakidojn, kiujn vi
konas, kaj pri kiuj vi auxdis: Kiu povas kontrauxstari al la
filoj de Anak?
A people great and tall, the children of the Anakims, whom
thou knowest, and of whom thou hast heard say, Who can stand
before the children of Anak!
3 Sciu do nun, ke la Eternulo, via Dio, mem iras antaux vi,
kiel fajro konsumanta; Li ekstermos ilin kaj Li submetos
ilin antaux vi, kaj vi forpelos ilin kaj pereigos ilin
rapide, kiel la Eternulo diris al vi.
Understand therefore this day, that the LORD thy God is he
which goeth over before thee; as a consuming fire he shall
destroy them, and he shall bring them down before thy face:
so shalt thou drive them out, and destroy them quickly, as
the LORD hath said unto thee.
4 Ne diru en via koro, kiam la Eternulo, via Dio, forpelos
ilin de antaux vi: Pro mia virteco la Eternulo venigis min
por ekposedi cxi tiun landon; pro la malvirteco de cxi tiuj
popoloj la Eternulo forpelas ilin de antaux vi.
Speak not thou in thine heart, after that the LORD thy God
hath cast them out from before thee, saying, For my
righteousness the LORD hath brought me in to possess this
land: but for the wickedness of these nations the LORD doth
drive them out from before thee.
5 Ne pro via virteco kaj pro la honesteco de via koro vi venas
por ekposedi ilian landon; sed pro la malvirteco de cxi tiuj
popoloj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi,
kaj por plenumi tion, kion la Eternulo jxuris al viaj
patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
Not for thy righteousness, or for the uprightness of thine
heart, dost thou go to possess their land: but for the
wickedness of these nations the LORD thy God doth drive them
out from before thee, and that he may perform the word which
the LORD sware unto thy fathers, Abraham, Isaac, and Jacob.
6 Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas
al vi tiun bonan landon por ekposedi gxin; cxar vi estas
popolo malmolnuka.
Understand therefore, that the LORD thy God giveth thee not
this good land to possess it for thy righteousness; for thou
art a stiffnecked people.
7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian
Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la
lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis
malobeemaj kontraux la Eternulo.
Remember, and forget not, how thou provokedst the LORD thy
God to wrath in the wilderness: from the day that thou didst
depart out of the land of Egypt, until ye came unto this
place, ye have been rebellious against the LORD.
8 Kaj cxe Hxoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo
ekkoleris kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin.
Also in Horeb ye provoked the LORD to wrath, so that the
LORD was angry with you to have destroyed you.
9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn
tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo
faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj
kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne
trinkis:
When I was gone up into the mount to receive the tables of
stone, even the tables of the covenant which the LORD made
with you, then I abode in the mount forty days and forty
nights, I neither did eat bread nor drink water:
10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn
skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj
vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze
de fajro en la tago de kunveno.
And the LORD delivered unto me two tables of stone written
with the finger of God; and on them was written according to
all the words, which the LORD spake with you in the mount
out of the midst of the fire in the day of the assembly.
11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek
noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn,
la tabelojn de la interligo.
And it came to pass at the end of forty days and forty
nights, that the LORD gave me the two tables of stone, even
the tables of the covenant.
12 Kaj la Eternulo diris al mi: Levigxu, rapide iru malsupren
de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi
elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo,
kiun Mi ordonis al ili: ili faris al si fanditan idolon.
And the LORD said unto me, Arise, get thee down quickly from
hence; for thy people which thou hast brought forth out of
Egypt have corrupted themselves; they are quickly turned
aside out of the way which I commanded them; they have made
them a molten image.
13 Kaj la Eternulo diris al mi jene: Mi vidas cxi tiun popolon,
Mi vidas, ke gxi estas popolo malmolnuka;
Furthermore the LORD spake unto me, saying, I have seen this
people, and, behold, it is a stiffnecked people:
14 lasu Min, Mi ekstermos ilin, kaj Mi forvisxos ilian nomon el
sub la cxielo, kaj Mi faros el vi popolon pli fortan kaj pli
grandnombran ol ili.
Let me alone, that I may destroy them, and blot out their
name from under heaven: and I will make of thee a nation
mightier and greater than they.
15 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la
monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo
estis en miaj du manoj.
So I turned and came down from the mount, and the mount
burned with fire: and the two tables of the covenant were in
my two hands.
16 Kaj mi vidis, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, vi
faris al vi fanditan bovidon, vi rapide forflankigxis de la
vojo, kiun la Eternulo ordonis al vi;
And I looked, and, behold, ye had sinned against the LORD
your God, and had made you a molten calf: ye had turned
aside quickly out of the way which the LORD had commanded
you.
17 kaj mi prenis la du tabelojn kaj forjxetis ilin el miaj
ambaux manoj kaj disrompis ilin antaux viaj okuloj.
And I took the two tables, and cast them out of my two
hands, and brake them before your eyes.
18 Kaj mi jxetis min antaux la Eternulo, kiel antauxe, dum
kvardek tagoj kaj kvardek noktoj mi panon ne mangxis kaj
akvon ne trinkis, pro cxiuj viaj pekoj, kiujn vi pekis,
farante malbonon antaux la okuloj de la Eternulo,
kolerigante Lin;
And I fell down before the LORD, as at the first, forty days
and forty nights: I did neither eat bread, nor drink water,
because of all your sins which ye sinned, in doing wickedly
in the sight of the LORD, to provoke him to anger.
19 cxar mi timis la koleron kaj furiozon, per kiuj la Eternulo
ekkoleris kontraux vi, dezirante ekstermi vin. Kaj la
Eternulo auxskultis min ankaux cxi tiun fojon.
For I was afraid of the anger and hot displeasure, wherewith
the LORD was wroth against you to destroy you. But the LORD
hearkened unto me at that time also.
20 Ankaux kontraux Aaron la Eternulo tre ekkoleris kaj volis
ekstermi lin; sed mi pregxis ankaux por Aaron en tiu tempo.
And the LORD was very angry with Aaron to have destroyed
him: and I prayed for Aaron also the same time.
21 Kaj vian pekon, kiun vi faris, la bovidon, mi prenis kaj
forbruligis gxin per fajro kaj disbatis gxin, disfrakasante
tiel, ke gxi farigxis malgrandpeca kiel polvo, kaj mi jxetis
gxian polvon en la torenton, kiu defluas de la monto.
And I took your sin, the calf which ye had made, and burnt
it with fire, and stamped it, and ground it very small, even
until it was as small as dust: and I cast the dust thereof
into the brook that descended out of the mount.
22 Ankaux en Tabera kaj en Masa kaj en Kibrot-Hataava vi
kolerigis la Eternulon.
And at Taberah, and at Massah, and at Kibrothhattaavah, ye
provoked the LORD to wrath.
23 Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadesx-Barnea, dirante:
Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi
malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne
kredis al Li kaj ne auxskultis Lian vocxon.
Likewise when the LORD sent you from Kadeshbarnea, saying,
Go up and possess the land which I have given you; then ye
rebelled against the commandment of the LORD your God, and
ye believed him not, nor hearkened to his voice.
24 Malobeemaj vi estis kontraux la Eternulo de la tago, kiam mi
ekkonis vin.
Ye have been rebellious against the LORD from the day that I
knew you.
25 Mi do kusxis antaux la Eternulo dum la kvardek tagoj kaj
kvardek noktoj, kiujn mi kusxis; cxar la Eternulo intencis
ekstermi vin.
Thus I fell down before the LORD forty days and forty
nights, as I fell down at the first; because the LORD had
said he would destroy you.
26 Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro, ho
Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun
Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el
Egiptujo per forta mano.
I prayed therefore unto the LORD, and said, O Lord GOD,
destroy not thy people and thine inheritance, which thou
hast redeemed through thy greatness, which thou hast brought
forth out of Egypt with a mighty hand.
27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne
atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon
nek gxiajn pekojn;
Remember thy servants, Abraham, Isaac, and Jacob; look not
unto the stubbornness of this people, nor to their
wickedness, nor to their sin:
28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi
elkondukis nin: Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin
en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al
ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto.
Lest the land whence thou broughtest us out say, Because the
LORD was not able to bring them into the land which he
promised them, and because he hated them, he hath brought
them out to slay them in the wilderness.
29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi
elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
Yet they are thy people and thine inheritance, which thou
broughtest out by thy mighty power and by thy stretched out
arm.
Cxapitro 10
1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi: Skulptu al vi du
sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj supreniru al Mi sur
la monton, kaj faru al vi lignan keston.
At that time the LORD said unto me, Hew thee two tables of
stone like unto the first, and come up unto me into the
mount, and make thee an ark of wood.
2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la
antauxaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en
la keston.
And I will write on the tables the words that were in the
first tables which thou brakest, and thou shalt put them in
the ark.
3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du
sxtonajn tabelojn kiel la antauxaj, kaj mi iris sur la
monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.
And I made an ark of shittim wood, and hewed two tables of
stone like unto the first, and went up into the mount,
having the two tables in mine hand.
4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antauxe,
la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto
el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo
donis ilin al mi.
And he wrote on the tables, according to the first writing,
the ten commandments, which the LORD spake unto you in the
mount out of the midst of the fire in the day of the
assembly: and the LORD gave them unto me.
5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis
la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie,
kiel la Eternulo ordonis al mi. (
And I turned myself and came down from the mount, and put
the tables in the ark which I had made; and there they be,
as the LORD commanded me.
6 Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera;
tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo
Eleazar farigxis pastro anstataux li.
And the children of Israel took their journey from Beeroth
of the children of Jaakan to Mosera: there Aaron died, and
there he was buried; and Eleazar his son ministered in the
priest's office in his stead.
7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en
la landon, en kiu trovigxas torentoj da akvoj.
From thence they journeyed unto Gudgodah; and from Gudgodah
to Jotbath, a land of rivers of waters.
8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por
porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari
antaux la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, gxis
la nuna tago.
At that time the LORD separated the tribe of Levi, to bear
the ark of the covenant of the LORD, to stand before the
LORD to minister unto him, and to bless in his name, unto
this day.
9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedajxon kun siaj
fratoj: la Eternulo estas lia heredajxo, kiel la Eternulo,
via Dio, diris al li.)
Wherefore Levi hath no part nor inheritance with his
brethren; the LORD is his inheritance, according as the LORD
thy God promised him.
10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antauxa tempo, dum
kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo auxskultis
min ankaux tiun fojon: la Eternulo ne volis pereigi vin.
And I stayed in the mount, according to the first time,
forty days and forty nights; and the LORD hearkened unto me
at that time also, and the LORD would not destroy thee.
11 Kaj la Eternulo diris al mi: Levigxu, ekvojiru antaux la
popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi
jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
And the LORD said unto me, Arise, take thy journey before
the people, that they may go in and possess the land, which
I sware unto their fathers to give unto them.
12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi?
nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj
Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo,
via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
And now, Israel, what doth the LORD thy God require of thee,
but to fear the LORD thy God, to walk in all his ways, and
to love him, and to serve the LORD thy God with all thy
heart and with all thy soul,
13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn,
kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.
To keep the commandments of the LORD, and his statutes,
which I command thee this day for thy good?
14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la
cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;
Behold, the heaven and the heaven of heavens is the LORD's
thy God, the earth also, with all that therein is.
15 tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin,
kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj,
kiel vi vidas nun.
Only the LORD had a delight in thy fathers to love them, and
he chose their seed after them, even you above all people,
as it is this day.
16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu
malmolnukaj.
Circumcise therefore the foreskin of your heart, and be no
more stiffnecked.
17 Cxar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de
sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne
atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,
For the LORD your God is God of gods, and Lord of lords, a
great God, a mighty, and a terrible, which regardeth not
persons, nor taketh reward:
18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas
fremdulon, donante al li panon kaj veston.
He doth execute the judgment of the fatherless and widow,
and loveth the stranger, in giving him food and raiment.
19 Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando
Egipta.
Love ye therefore the stranger: for ye were strangers in the
land of Egypt.
20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li
algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.
Thou shalt fear the LORD thy God; him shalt thou serve, and
to him shalt thou cleave, and swear by his name.
21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi
tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj
okuloj.
He is thy praise, and he is thy God, that hath done for thee
these great and terrible things, which thine eyes have seen.
22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en
Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin
grandnombraj kiel la steloj de la cxielo.
Thy fathers went down into Egypt with threescore and ten
persons; and now the LORD thy God hath made thee as the
stars of heaven for multitude.
Cxapitro 11
1 Amu do la Eternulon, vian Dion, kaj observu Liajn arangxojn
kaj legxojn kaj instrukciojn kaj ordonojn en cxiu tempo.
Therefore thou shalt love the LORD thy God, and keep his
charge, and his statutes, and his judgments, and his
commandments, alway.
2 Kaj sciu hodiaux, cxar mi parolas ne al viaj filoj, kiuj ne
scias kaj ne vidis la punon de la Eternulo, via Dio, Lian
grandecon, Lian fortan manon, kaj Lian etenditan brakon,
And know ye this day: for I speak not with your children
which have not known, and which have not seen the
chastisement of the LORD your God, his greatness, his mighty
hand, and his stretched out arm,
3 kaj Liajn signojn kaj Liajn farojn, kiujn Li faris interne
de Egiptujo al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta
lando;
And his miracles, and his acts, which he did in the midst of
Egypt unto Pharaoh the king of Egypt, and unto all his land;
4 kaj kion Li faris al la militistaro de Egiptujo, al gxiaj
cxevaloj kaj cxaroj, kiujn Li superversxis per la akvo de la
Rugxa Maro, kiam ili postkuris vin; kaj la Eternulo pereigis
ilin gxis la nuna tago;
And what he did unto the army of Egypt, unto their horses,
and to their chariots; how he made the water of the Red sea
to overflow them as they pursued after you, and how the LORD
hath destroyed them unto this day;
5 kaj kion Li faris al vi en la dezerto, gxis vi venis al cxi
tiu loko;
And what he did unto you in the wilderness, until ye came
into this place;
6 kaj kion Li faris al Datan kaj Abiram, filoj de Eliab, filo
de Ruben, kiam la tero malfermis sian busxon kaj englutis
ilin kaj iliajn familiojn kaj iliajn tendojn, kaj cxion, kio
ekzistis cxe ili, meze de la tuta Izrael.
And what he did unto Dathan and Abiram, the sons of Eliab,
the son of Reuben: how the earth opened her mouth, and
swallowed them up, and their households, and their tents,
and all the substance that was in their possession, in the
midst of all Israel:
7 Viaj okuloj vidis ja cxiujn grandajn farojn de la Eternulo,
kiujn Li faris.
But your eyes have seen all the great acts of the LORD which
he did.
8 Observu do cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux,
por ke vi fortigxu, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la
landon, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin,
Therefore shall ye keep all the commandments which I command
you this day, that ye may be strong, and go in and possess
the land, whither ye go to possess it;
9 kaj por ke vi longe vivu sur la tero, pri kiu la Eternulo
jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili kaj al ilia
idaro, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
And that ye may prolong your days in the land, which the
LORD sware unto your fathers to give unto them and to their
seed, a land that floweth with milk and honey.
10 Cxar la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin, ne estas
kiel la lando Egipta, el kiu vi eliris, kie, seminte vian
semon, vi devis akvumi gxin per viaj piedoj, kiel legoman
gxardenon.
For the land, whither thou goest in to possess it, is not as
the land of Egypt, from whence ye came out, where thou
sowedst thy seed, and wateredst it with thy foot, as a
garden of herbs:
11 La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas
lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas
akvon;
But the land, whither ye go to possess it, is a land of
hills and valleys, and drinketh water of the rain of heaven:
12 lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj
de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la
jaro gxis la fino de la jaro.
A land which the LORD thy God careth for: the eyes of the
LORD thy God are always upon it, from the beginning of the
year even unto the end of the year.
13 Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi
hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li
per via tuta koro kaj per via tuta animo:
And it shall come to pass, if ye shall hearken diligently
unto my commandments which I command you this day, to love
the LORD your God, and to serve him with all your heart and
with all your soul,
14 tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj
malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj
vian oleon.
That I will give you the rain of your land in his due
season, the first rain and the latter rain, that thou mayest
gather in thy corn, and thy wine, and thine oil.
15 Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi
mangxos kaj estos sata.
And I will send grass in thy fields for thy cattle, that
thou mayest eat and be full.
16 Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne
forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne
klinigxu antaux ili.
Take heed to yourselves, that your heart be not deceived,
and ye turn aside, and serve other gods, and worship them;
17 Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li
sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos
siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona
lando, kiun la Eternulo donas al vi.
And then the LORD's wrath be kindled against you, and he
shut up the heaven, that there be no rain, and that the land
yield not her fruit; and lest ye perish quickly from off the
good land which the LORD giveth you.
18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian
animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili
estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.
Therefore shall ye lay up these my words in your heart and
in your soul, and bind them for a sign upon your hand, that
they may be as frontlets between your eyes.
19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi
sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi
kusxigxos kaj kiam vi levigxos;
And ye shall teach them your children, speaking of them when
thou sittest in thine house, and when thou walkest by the
way, when thou liest down, and when thou risest up.
20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj
pordegoj;
And thou shalt write them upon the door posts of thine
house, and upon thy gates:
21 por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la
tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos
gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero.
That your days may be multiplied, and the days of your
children, in the land which the LORD sware unto your fathers
to give them, as the days of heaven upon the earth.
22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas
al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux
cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li:
For if ye shall diligently keep all these commandments which
I command you, to do them, to love the LORD your God, to
walk in all his ways, and to cleave unto him;
23 tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn
popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli
fortajn ol vi.
Then will the LORD drive out all these nations from before
you, and ye shall possess greater nations and mightier than
yourselves.
24 Cxiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la
dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis
la ekstrema maro estos viaj limoj.
Every place whereon the soles of your feet shall tread shall
be yours: from the wilderness and Lebanon, from the river,
the river Euphrates, even unto the uttermost sea shall your
coast be.
25 Neniu povos kontrauxstari al vi: timon kaj teruron antaux vi
la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos,
kiel Li diris al vi.
There shall no man be able to stand before you: for the LORD
your God shall lay the fear of you and the dread of you upon
all the land that ye shall tread upon, as he hath said unto
you.
26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon:
Behold, I set before you this day a blessing and a curse;
27 benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio,
kiujn mi ordonas al vi hodiaux;
A blessing, if ye obey the commandments of the LORD your
God, which I command you this day:
28 kaj malbenon, se vi ne auxskultos la ordonojn de la
Eternulo, via Dio, sed forflankigxos de la vojo, kiun mi
ordonas al vi hodiaux, kaj sekvos diojn aliajn, kiujn vi ne
konas.
And a curse, if ye will not obey the commandments of the
LORD your God, but turn aside out of the way which I command
you this day, to go after other gods, which ye have not
known.
29 Kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, en kiun
vi iras, por ekposedi gxin, tiam vi esprimos la benon sur la
monto Gerizim kaj la malbenon sur la monto Ebal;
And it shall come to pass, when the LORD thy God hath
brought thee in unto the land whither thou goest to possess
it, that thou shalt put the blessing upon mount Gerizim, and
the curse upon mount Ebal.
30 ili estas transe de Jordan, malantaux la vojo al la
okcidento, en la lando de la Kanaanidoj, kiuj logxas en la
stepo, kontraux Gilgal, apud la kverko More.
Are they not on the other side Jordan, by the way where the
sun goeth down, in the land of the Canaanites, which dwell
in the champaign over against Gilgal, beside the plains of
Moreh?
31 Cxar vi transiras Jordanon, por veni ekposedi la landon,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos
gxin kaj eklogxos en gxi.
For ye shall pass over Jordan to go in to possess the land
which the LORD your God giveth you, and ye shall possess it,
and dwell therein.
32 Observu do, ke vi plenumu cxiujn legxojn kaj instrukciojn,
kiujn mi donas al vi hodiaux.
And ye shall observe to do all the statutes and judgments
which I set before you this day.
Cxapitro 12
1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por
plenumi en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj
patroj, donas al vi kiel posedajxon, dum la tuta tempo, kiun
vi vivos sur la tero.
These are the statutes and judgments, which ye shall observe
to do in the land, which the LORD God of thy fathers giveth
thee to possess it, all the days that ye live upon the
earth.
2 Ekstermu cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos,
servis al siaj dioj sur la altaj montoj kaj sur la montetoj
kaj sub cxiu verda arbo.
Ye shall utterly destroy all the places, wherein the nations
which ye shall possess served their gods, upon the high
mountains, and upon the hills, and under every green tree:
3 Kaj detruu iliajn altarojn, kaj rompu iliajn monumentojn,
kaj iliajn sanktajn stangojn forbruligu per fajro, kaj la
figurojn de iliaj dioj disbatu, kaj ekstermu ilian nomon de
tiu loko.
And ye shall overthrow their altars, and break their
pillars, and burn their groves with fire; and ye shall hew
down the graven images of their gods, and destroy the names
of them out of that place.
4 Ne faru tiele al la Eternulo, via Dio;
Ye shall not do so unto the LORD your God.
5 sed al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, inter
cxiuj viaj triboj, por meti tien Sian nomon, al Lia logxejo
direktu vin kaj venu tien,
But unto the place which the LORD your God shall choose out
of all your tribes to put his name there, even unto his
habitation shall ye seek, and thither thou shalt come:
6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj
viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn
promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la
unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj.
And thither ye shall bring your burnt offerings, and your
sacrifices, and your tithes, and heave offerings of your
hand, and your vows, and your freewill offerings, and the
firstlings of your herds and of your flocks:
7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj,
vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per
kiu benis vin la Eternulo, via Dio.
And there ye shall eat before the LORD your God, and ye
shall rejoice in all that ye put your hand unto, ye and your
households, wherein the LORD thy God hath blessed thee.
8 Ne faru simile al cxio, kion ni faras cxi tie hodiaux, cxiu
tion, kio placxas al li;
Ye shall not do after all the things that we do here this
day, every man whatsoever is right in his own eyes.
9 cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la
posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
For ye are not as yet come to the rest and to the
inheritance, which the LORD your God giveth you.
10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando,
kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos
vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos
sendangxere:
But when ye go over Jordan, and dwell in the land which the
LORD your God giveth you to inherit, and when he giveth you
rest from all your enemies round about, so that ye dwell in
safety;
11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por
logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas
al vi: viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn
dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion
elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la
Eternulo;
Then there shall be a place which the LORD your God shall
choose to cause his name to dwell there; thither shall ye
bring all that I command you; your burnt offerings, and your
sacrifices, your tithes, and the heave offering of your
hand, and all your choice vows which ye vow unto the LORD:
12 kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj
filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj
servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj,
cxar li ne havas parton kaj posedajxon kun vi.
And ye shall rejoice before the LORD your God, ye, and your
sons, and your daughters, and your menservants, and your
maidservants, and the Levite that is within your gates;
forasmuch as he hath no part nor inheritance with you.
13 Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko,
kiun vi vidos;
Take heed to thyself that thou offer not thy burnt offerings
in every place that thou seest:
14 nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el
viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru
cxion, kion mi ordonas al vi.
But in the place which the LORD shall choose in one of thy
tribes, there thou shalt offer thy burnt offerings, and
there thou shalt do all that I command thee.
15 Tamen, kiom deziros via animo, vi povas bucxi kaj mangxi
viandon laux la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos
al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas mangxi
gxin, kiel gazelon aux cervon.
Notwithstanding thou mayest kill and eat flesh in all thy
gates, whatsoever thy soul lusteth after, according to the
blessing of the LORD thy God which he hath given thee: the
unclean and the clean may eat thereof, as of the roebuck,
and as of the hart.
16 Nur la sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel
akvon.
Only ye shall not eat the blood; ye shall pour it upon the
earth as water.
17 Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno
kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el
viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn
promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn
oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
Thou mayest not eat within thy gates the tithe of thy corn,
or of thy wine, or of thy oil, or the firstlings of thy
herds or of thy flock, nor any of thy vows which thou
vowest, nor thy freewill offerings, or heave offering of
thine hand:
18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la
loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj
via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la
Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux
la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.
But thou must eat them before the LORD thy God in the place
which the LORD thy God shall choose, thou, and thy son, and
thy daughter, and thy manservant, and thy maidservant, and
the Levite that is within thy gates: and thou shalt rejoice
before the LORD thy God in all that thou puttest thine hands
unto.
19 Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur
via tero.
Take heed to thyself that thou forsake not the Levite as
long as thou livest upon the earth.
20 Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li
diris al vi, kaj vi diros: Mi mangxos viandon--cxar via
animo ekdeziros mangxi viandon: tiam laux la tuta deziro de
via animo mangxu viandon.
When the LORD thy God shall enlarge thy border, as he hath
promised thee, and thou shalt say, I will eat flesh, because
thy soul longeth to eat flesh; thou mayest eat flesh,
whatsoever thy soul lusteth after.
21 Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la
Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el
viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis
al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux
la tuta deziro de via animo.
If the place which the LORD thy God hath chosen to put his
name there be too far from thee, then thou shalt kill of thy
herd and of thy flock, which the LORD hath given thee, as I
have commanded thee, and thou shalt eat in thy gates
whatsoever thy soul lusteth after.
22 Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon;
malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi.
Even as the roebuck and the hart is eaten, so thou shalt eat
them: the unclean and the clean shall eat of them alike.
23 Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango
estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la
viando;
Only be sure that thou eat not the blood: for the blood is
the life; and thou mayest not eat the life with the flesh.
24 ne mangxu gxin, sur la teron elversxu gxin, kiel akvon;
Thou shalt not eat it; thou shalt pour it upon the earth as
water.
25 ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post
vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la
Eternulo.
Thou shalt not eat it; that it may go well with thee, and
with thy children after thee, when thou shalt do that which
is right in the sight of the LORD.
26 Sed viajn sanktajxojn, kiujn vi havos, kaj viajn
promesitajxojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la
Eternulo.
Only thy holy things which thou hast, and thy vows, thou
shalt take, and go unto the place which the LORD shall
choose:
27 Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon,
sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj
bucxoferoj estu elversxata sur la altaron de la Eternulo,
via Dio, kaj la viandon vi povas mangxi.
And thou shalt offer thy burnt offerings, the flesh and the
blood, upon the altar of the LORD thy God: and the blood of
thy sacrifices shall be poured out upon the altar of the
LORD thy God, and thou shalt eat the flesh.
28 Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas
al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi
eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux
la okuloj de la Eternulo, via Dio.
Observe and hear all these words which I command thee, that
it may go well with thee, and with thy children after thee
for ever, when thou doest that which is good and right in
the sight of the LORD thy God.
29 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la
popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos
ilin kaj eklogxos en ilia lando:
When the LORD thy God shall cut off the nations from before
thee, whither thou goest to possess them, and thou
succeedest them, and dwellest in their land;
30 tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili
estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn
diojn, dirante: Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj,
tiel mi ankaux faros.
Take heed to thyself that thou be not snared by following
them, after that they be destroyed from before thee; and
that thou enquire not after their gods, saying, How did
these nations serve their gods? even so will I do likewise.
31 Ne agu tiel koncerne la Eternulon, vian Dion; cxar cxion,
kion abomenas la Eternulo, kion Li malamas, ili faras por
siaj dioj, kaj ecx siajn filojn kaj filinojn ili forbruligas
per fajro al siaj dioj.
Thou shalt not do so unto the LORD thy God: for every
abomination to the LORD, which he hateth, have they done
unto their gods; for even their sons and their daughters
they have burnt in the fire to their gods.
32 Cxion, kion mi ordonas al vi, tion observu, ke vi gxin
plenumu; ne aldonu al tio, kaj ne deprenu de tio.
What thing soever I command you, observe to do it: thou
shalt not add thereto, nor diminish from it.
Cxapitro 13
1 Se aperos inter vi profeto aux songxisto kaj prezentos al vi
signon aux miraklon,
If there arise among you a prophet, or a dreamer of dreams,
and giveth thee a sign or a wonder,
2 kaj plenumigxos la signo aux miraklo, pri kiu li parolis al
vi, kaj li diros: Ni sekvu aliajn diojn, kiujn vi ne konas,
kaj ni servu al ili:
And the sign or the wonder come to pass, whereof he spake
unto thee, saying, Let us go after other gods, which thou
hast not known, and let us serve them;
3 tiam ne auxskultu la vortojn de tiu profeto aux de tiu
songxisto, cxar tiam elprovas vin la Eternulo, via Dio, por
sciigxi, cxu vi amas la Eternulon, vian Dion, per via tuta
koro kaj per via tuta animo.
Thou shalt not hearken unto the words of that prophet, or
that dreamer of dreams: for the LORD your God proveth you,
to know whether ye love the LORD your God with all your
heart and with all your soul.
4 La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn
ordonojn observu, kaj Lian vocxon auxskultu, kaj al Li
servu, kaj al Li altenigxu.
Ye shall walk after the LORD your God, and fear him, and
keep his commandments, and obey his voice, and ye shall
serve him, and cleave unto him.
5 Kaj tiun profeton aux tiun songxiston oni devas mortigi;
cxar li predikis defalon de la Eternulo, via Dio, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta kaj liberigis vin el la
domo de sklaveco--por delogi vin de la vojo, laux kiu la
Eternulo, via Dio, ordonis al vi iri; kaj ekstermu la
malbonon el inter vi.
And that prophet, or that dreamer of dreams, shall be put to
death; because he hath spoken to turn you away from the LORD
your God, which brought you out of the land of Egypt, and
redeemed you out of the house of bondage, to thrust thee out
of the way which the LORD thy God commanded thee to walk in.
So shalt thou put the evil away from the midst of thee.
6 Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aux via
filo, aux via filino, aux la edzino en viaj brakoj, aux via
amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj,
kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
If thy brother, the son of thy mother, or thy son, or thy
daughter, or the wife of thy bosom, or thy friend, which is
as thine own soul, entice thee secretly, saying, Let us go
and serve other gods, which thou hast not known, thou, nor
thy fathers;
7 el la dioj de la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi, la
proksimaj de vi aux la malproksimaj de vi, de unu fino de la
lando gxis la alia:
Namely, of the gods of the people which are round about you,
nigh unto thee, or far off from thee, from the one end of
the earth even unto the other end of the earth;
8 tiam ne konsentu kun li kaj ne auxskultu lin; ne indulgu lin
via okulo, ne kompatu kaj ne kasxu lin,
Thou shalt not consent unto him, nor hearken unto him;
neither shall thine eye pity him, neither shalt thou spare,
neither shalt thou conceal him:
9 sed mortigu lin; via mano devas esti sur li la unua, por
mortigi lin, kaj la manoj de la tuta popolo poste.
But thou shalt surely kill him; thine hand shall be first
upon him to put him to death, and afterwards the hand of all
the people.
10 Kaj jxetu sur lin sxtonojn, ke li mortu; cxar li volis
forlogi vin de la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el
la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
And thou shalt stone him with stones, that he die; because
he hath sought to thrust thee away from the LORD thy God,
which brought thee out of the land of Egypt, from the house
of bondage.
11 Kaj la tuta Izrael tion auxdos kaj ektimos, kaj oni ne plu
faros tian malbonan agon inter vi.
And all Israel shall hear, and fear, and shall do no more
any such wickedness as this is among you.
12 Se vi auxdos pri iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via
Dio, donas al vi por logxado, kaj oni diras:
If thou shalt hear say in one of thy cities, which the LORD
thy God hath given thee to dwell there, saying,
13 Eliris el inter vi homoj sentauxgaj kaj forlogis la
logxantojn de sia urbo, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj
dioj, kiujn vi ne konis;
Certain men, the children of Belial, are gone out from among
you, and have withdrawn the inhabitants of their city,
saying, Let us go and serve other gods, which ye have not
known;
14 kaj vi sercxos kaj esploros kaj bone pridemandos; kaj
montrigxos, ke tio estas preciza vero, ke la abomenajxo
estas farita inter vi:
Then shalt thou enquire, and make search, and ask
diligently; and, behold, if it be truth, and the thing
certain, that such abomination is wrought among you;
15 tiam mortigu la logxantojn de tiu urbo per glavo, detruu
gxin, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj ankaux gxiajn brutojn
mortigu per glavo.
Thou shalt surely smite the inhabitants of that city with
the edge of the sword, destroying it utterly, and all that
is therein, and the cattle thereof, with the edge of the
sword.
16 Kaj gxian tutan havon kolektu sur la mezon de placo, kaj
forbruligu per fajro la urbon kaj gxian tutan havon,
absolute cxion, al la Eternulo, via Dio; kaj gxi estu eterna
ruino, oni neniam gxin rekonstruu.
And thou shalt gather all the spoil of it into the midst of
the street thereof, and shalt burn with fire the city, and
all the spoil thereof every whit, for the LORD thy God: and
it shall be an heap for ever; it shall not be built again.
17 Kaj nenio el la anatemajxo algluigxu al via mano, por ke la
Eternulo forlasu Sian flaman koleron kaj donu al vi
favorkorecon kaj indulgu vin kaj multigu vin, kiel Li jxuris
al viaj patroj,
And there shall cleave nought of the cursed thing to thine
hand: that the LORD may turn from the fierceness of his
anger, and shew thee mercy, and have compassion upon thee,
and multiply thee, as he hath sworn unto thy fathers;
18 se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio,
observante cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi
hodiaux, farante placxantajxon antaux la okuloj de la
Eternulo, via Dio.
When thou shalt hearken to the voice of the LORD thy God, to
keep all his commandments which I command thee this day, to
do that which is right in the eyes of the LORD thy God.
Cxapitro 14
1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi
entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro
mortinto;
Ye are the children of the LORD your God: ye shall not cut
yourselves, nor make any baldness between your eyes for the
dead.
2 cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin
la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj
popoloj, kiuj estas sur la tero.
For thou art an holy people unto the LORD thy God, and the
LORD hath chosen thee to be a peculiar people unto himself,
above all the nations that are upon the earth.
3 Nenian abomenajxon mangxu.
Thou shalt not eat any abominable thing.
4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas mangxi: bovo, sxafo, kaj
kapro,
These are the beasts which ye shall eat: the ox, the sheep,
and the goat,
5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj
uro kaj tragelafo.
The hart, and the roebuck, and the fallow deer, and the wild
goat, and the pygarg, and the wild ox, and the chamois.
6 Cxian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan
sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon,
tian el la brutoj vi povas mangxi.
And every beast that parteth the hoof, and cleaveth the
cleft into two claws, and cheweth the cud among the beasts,
that ye shall eat.
7 Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el
la havantaj disfenditajn hufojn kun distrancxa sulko: la
kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; cxar ili remacxas
macxitajon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj
ili estas por vi;
Nevertheless these ye shall not eat of them that chew the
cud, or of them that divide the cloven hoof; as the camel,
and the hare, and the coney: for they chew the cud, but
divide not the hoof; therefore they are unclean unto you.
8 kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi
ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian
viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu.
And the swine, because it divideth the hoof, yet cheweth not
the cud, it is unclean unto you: ye shall not eat of their
flesh, nor touch their dead carcase.
9 Cxi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la
akvo: cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas
mangxi;
These ye shall eat of all that are in the waters: all that
have fins and scales shall ye eat:
10 sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:
malpura tio estas por vi.
And whatsoever hath not fins and scales ye may not eat; it
is unclean unto you.
11 Cxian birdon puran vi povas mangxi.
Of all clean birds ye shall eat.
12 Sed cxi tiujn el ili ne mangxu: la aglon kaj la gipaeton kaj
la pandionon
But these are they of which ye shall not eat: the eagle, and
the ossifrage, and the ospray,
13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun gxia speco
And the glede, and the kite, and the vulture after his kind,
14 kaj cxian korvon kun gxia speco
And every raven after his kind,
15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron
kun gxia speco,
And the owl, and the night hawk, and the cuckow, and the
hawk after his kind,
16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
The little owl, and the great owl, and the swan,
17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
And the pelican, and the gier eagle, and the cormorant,
18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun gxia speco kaj la upupon
kaj la vesperton.
And the stork, and the heron after her kind, and the
lapwing, and the bat.
19 Kaj cxia rampajxo flugilhava estas por vi malpura; oni ne
devas ilin mangxi.
And every creeping thing that flieth is unclean unto you:
they shall not be eaten.
20 Cxian puran birdon vi povas mangxi.
But of all clean fowls ye may eat.
21 Mangxu nenian kadavrajxon; al la fremdulo, kiu estas en via
urbo, vi povas gxin doni, ke li gxin mangxu; aux vi povas
vendi al alilandulo; cxar vi estas popolo sankta al la
Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de gxia
patrino.
Ye shall not eat of anything that dieth of itself: thou
shalt give it unto the stranger that is in thy gates, that
he may eat it; or thou mayest sell it unto an alien: for
thou art an holy people unto the LORD thy God. Thou shalt
not seethe a kid in his mother's milk.
22 Apartigu dekonajxon el cxiuj produktajxoj de via semado,
kiuj venas de la kampo cxiujare.
Thou shalt truly tithe all the increase of thy seed, that
the field bringeth forth year by year.
23 Kaj mangxu antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li
elektos, por logxigi tie Sian nomon, dekonajxon el via
greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn
el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi
cxiam la Eternulon, vian Dion.
And thou shalt eat before the LORD thy God, in the place
which he shall choose to place his name there, the tithe of
thy corn, of thy wine, and of thine oil, and the firstlings
of thy herds and of thy flocks; that thou mayest learn to
fear the LORD thy God always.
24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti,
cxar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la
Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la
Eternulo, via Dio, vin benis:
And if the way be too long for thee, so that thou art not
able to carry it; or if the place be too far from thee,
which the LORD thy God shall choose to set his name there,
when the LORD thy God hath blessed thee:
25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian
manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio,
elektos;
Then shalt thou turn it into money, and bind up the money in
thine hand, and shalt go unto the place which the LORD thy
God shall choose:
26 kaj vi acxetos pro tiu mono cxion, kion ekdeziros via animo,
el grandaj kaj malgrandaj brutoj, el vino aux el drinkajxo,
aux el cxio, kion postulos via animo; kaj vi mangxos tie
antaux la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via
familio.
And thou shalt bestow that money for whatsoever thy soul
lusteth after, for oxen, or for sheep, or for wine, or for
strong drink, or for whatsoever thy soul desireth: and thou
shalt eat there before the LORD thy God, and thou shalt
rejoice, thou, and thine household,
27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; cxar li
ne havas parton kaj heredajxon cxe vi.
And the Levite that is within thy gates; thou shalt not
forsake him; for he hath no part nor inheritance with thee.
28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj
produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj;
At the end of three years thou shalt bring forth all the
tithe of thine increase the same year, and shalt lay it up
within thy gates:
29 kaj venos la Levido--cxar li ne havas parton kaj heredajxon
cxe vi--kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj
estas en via urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu
vin la Eternulo, via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun
vi faros.
And the Levite, (because he hath no part nor inheritance
with thee,) and the stranger, and the fatherless, and the
widow, which are within thy gates, shall come, and shall eat
and be satisfied; that the LORD thy God may bless thee in
all the work of thine hand which thou doest.
Cxapitro 15
1 Post paso de sep jaroj faru forlason.
At the end of every seven years thou shalt make a release.
2 Jen estas la esenco de la forlaso; cxiu kreditoro, kiu
pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion, li ne
postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato; cxar estas
proklamita forlaso pro la Eternulo.
And this is the manner of the release: Every creditor that
lendeth ought unto his neighbour shall release it; he shall
not exact it of his neighbour, or of his brother; because it
is called the LORD's release.
3 De alilandulo vi povas postuli; sed kion vi havos cxe via
frato, tion via mano forlasu.
Of a foreigner thou mayest exact it again: but that which is
thine with thy brother thine hand shall release;
4 Cetere ne estos cxe vi malricxulo (cxar la Eternulo benos
vin en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
heredan posedajxon),
Save when there shall be no poor among you; for the LORD
shall greatly bless thee in the land which the LORD thy God
giveth thee for an inheritance to possess it:
5 se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo, via Dio, por
observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi
ordonas al vi hodiaux.
Only if thou carefully hearken unto the voice of the LORD
thy God, to observe to do all these commandments which I
command thee this day.
6 Cxar la Eternulo, via Dio, benos vin, kiel Li diris al vi;
kaj vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne
prunteprenos; kaj vi regos super multaj popoloj, sed super
vi ili ne regos.
For the LORD thy God blesseth thee, as he promised thee: and
thou shalt lend unto many nations, but thou shalt not
borrow; and thou shalt reign over many nations, but they
shall not reign over thee.
7 Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj
urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi,
tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux
via frato, la malricxulo;
If there be among you a poor man of one of thy brethren
within any of thy gates in thy land which the LORD thy God
giveth thee, thou shalt not harden thine heart, nor shut
thine hand from thy poor brother:
8 sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li
lauxmezure de lia manko, kio mankos al li.
But thou shalt open thine hand wide unto him, and shalt
surely lend him sufficient for his need, in that which he
wanteth.
9 Gardu vin, ke ne aperu en via koro malpia penso:
Alproksimigxas la sepa jaro, la jaro de forlaso; kaj via
okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi
ne donos al li, kaj li plendos pri vi al la Eternulo, kaj
peko estos sur vi.
Beware that there be not a thought in thy wicked heart,
saying, The seventh year, the year of release, is at hand;
and thine eye be evil against thy poor brother, and thou
givest him nought; and he cry unto the LORD against thee,
and it be sin unto thee.
10 Donu al li, kaj ne cxagrenu vin via koro, kiam vi donos al
li; cxar pro tio benos vin la Eternulo, via Dio, en cxiuj
viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano.
Thou shalt surely give him, and thine heart shall not be
grieved when thou givest unto him: because that for this
thing the LORD thy God shall bless thee in all thy works,
and in all that thou puttest thine hand unto.
11 Cxar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al
vi jene: malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo,
kaj al via malricxulo en via lando.
For the poor shall never cease out of the land: therefore I
command thee, saying, Thou shalt open thine hand wide unto
thy brother, to thy poor, and to thy needy, in thy land.
12 Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu
vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en
libereco.
And if thy brother, an Hebrew man, or an Hebrew woman, be
sold unto thee, and serve thee six years; then in the
seventh year thou shalt let him go free from thee.
13 Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin
kun malplenaj manoj;
And when thou sendest him out free from thee, thou shalt not
let him go away empty:
14 sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj
el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio,
tion donu al li.
Thou shalt furnish him liberally out of thy flock, and out
of thy floor, and out of thy winepress: of that wherewith
the LORD thy God hath blessed thee thou shalt give unto him.
15 Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la
Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion
hodiaux.
And thou shalt remember that thou wast a bondman in the land
of Egypt, and the LORD thy God redeemed thee: therefore I
command thee this thing to day.
16 Kaj se li diros al vi: Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin
kaj vian domon--cxar estas al li bone cxe vi:
And it shall be, if he say unto thee, I will not go away
from thee; because he loveth thee and thine house, because
he is well with thee;
17 tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la
pordon, kaj li estos sklavo al vi por cxiam. Ankaux kun via
sklavino agu tiel.
Then thou shalt take an aul, and thrust it through his ear
unto the door, and he shall be thy servant for ever. And
also unto thy maidservant thou shalt do likewise.
18 Tio ne sxajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi
en libereco; cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe
vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en
cxio, kion vi faros.
It shall not seem hard unto thee, when thou sendest him away
free from thee; for he hath been worth a double hired
servant to thee, in serving thee six years: and the LORD thy
God shall bless thee in all that thou doest.
19 Cxiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj
kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne
laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la
unuenaskiton de via sxafo.
All the firstling males that come of thy herd and of thy
flock thou shalt sanctify unto the LORD thy God: thou shalt
do no work with the firstling of thy bullock, nor shear the
firstling of thy sheep.
20 Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare, sur la
loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
Thou shalt eat it before the LORD thy God year by year in
the place which the LORD shall choose, thou and thy
household.
21 sed se gxi havos ian difekton, se gxi estos lama aux blinda,
aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton, tiam ne bucxu
gxin ofere al la Eternulo, via Dio.
And if there be any blemish therein, as if it be lame, or
blind, or have any ill blemish, thou shalt not sacrifice it
unto the LORD thy God.
22 Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin mangxi, malpurulo kaj
purulo egale, kiel gazelon kaj cervon.
Thou shalt eat it within thy gates: the unclean and the
clean person shall eat it alike, as the roebuck, and as the
hart.
23 Nur gxian sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel
akvon.
Only thou shalt not eat the blood thereof; thou shalt pour
it upon the ground as water.
Cxapitro 16
1 Observu la monaton Abib, kaj faru Paskon al la Eternulo, via
Dio; cxar en la monato Abib elkondukis vin la Eternulo, via
Dio, el Egiptujo en la nokto.
Observe the month of Abib, and keep the passover unto the
LORD thy God: for in the month of Abib the LORD thy God
brought thee forth out of Egypt by night.
2 Kaj bucxu Paskon al la Eternulo, via Dio, el grandaj kaj
malgrandaj brutoj, sur la loko, kiun la Eternulo elektos,
por logxigi tie Sian nomon.
Thou shalt therefore sacrifice the passover unto the LORD
thy God, of the flock and the herd, in the place which the
LORD shall choose to place his name there.
3 Ne mangxu kun tio fermentintajxon; dum sep tago mangxu kun
tio macojn, panon de mizero--cxar rapidece vi eliris el la
lando Egipta--por ke vi memoru dum la tuta tempo de via vivo
la tagon de via eliro el la lando Egipta.
Thou shalt eat no leavened bread with it; seven days shalt
thou eat unleavened bread therewith, even the bread of
affliction; for thou camest forth out of the land of Egypt
in haste: that thou mayest remember the day when thou camest
forth out of the land of Egypt all the days of thy life.
4 Oni ne vidu cxe vi fermentintajxon en via tuta limitajxo dum
sep tagoj; kaj el la viando, kiun vi oferbucxos vespere en
la unua tago, neniom restu gxis la mateno.
And there shall be no leavened bread seen with thee in all
thy coast seven days; neither shall there any thing of the
flesh, which thou sacrificedst the first day at even, remain
all night until the morning.
5 Vi ne povas bucxi la Paskon en iu el la urboj, kiujn la
Eternulo, via Dio, donos al vi;
Thou mayest not sacrifice the passover within any of thy
gates, which the LORD thy God giveth thee:
6 nur sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por
logxigi tie Sian nomon, bucxu la Paskon vespere, cxe la
subiro de la suno--tempo de via eliro el Egiptujo.
But at the place which the LORD thy God shall choose to
place his name in, there thou shalt sacrifice the passover
at even, at the going down of the sun, at the season that
thou camest forth out of Egypt.
7 Kaj kuiru kaj mangxu sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo,
via Dio; kaj en la sekvanta tago vi povas vin turni kaj iri
al viaj tendoj.
And thou shalt roast and eat it in the place which the LORD
thy God shall choose: and thou shalt turn in the morning,
and go unto thy tents.
8 Dum ses tagoj mangxu macojn, kaj en la sepa tago estu sankta
kunveno antaux la Eternulo, via Dio; ne faru laboron.
Six days thou shalt eat unleavened bread: and on the seventh
day shall be a solemn assembly to the LORD thy God: thou
shalt do no work therein.
9 Sep semajnojn kalkulu al vi; de post la apero de la
rikoltilo en la spikoj komencu kalkuli la sep semajnojn.
Seven weeks shalt thou number unto thee: begin to number the
seven weeks from such time as thou beginnest to put the
sickle to the corn.
10 Kaj faru feston de semajnoj al la Eternulo, via Dio, kun
libervola dono el via mano, kiun vi donos konforme al tio,
kiom benis vin la Eternulo, via Dio.
And thou shalt keep the feast of weeks unto the LORD thy God
with a tribute of a freewill offering of thine hand, which
thou shalt give unto the LORD thy God, according as the LORD
thy God hath blessed thee:
11 Kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo
kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la
Levido, kiu estas en viaj pordegoj, kaj la fremdulo kaj la
orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter vi, sur la loko, kiun
elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon.
And thou shalt rejoice before the LORD thy God, thou, and
thy son, and thy daughter, and thy manservant, and thy
maidservant, and the Levite that is within thy gates, and
the stranger, and the fatherless, and the widow, that are
among you, in the place which the LORD thy God hath chosen
to place his name there.
12 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo; kaj observu kaj
plenumu cxi tiujn legxojn.
And thou shalt remember that thou wast a bondman in Egypt:
and thou shalt observe and do these statutes.
13 Feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj, kiam vi kolektos
el via drasxejo kaj el via vinpremejo.
Thou shalt observe the feast of tabernacles seven days,
after that thou hast gathered in thy corn and thy wine:
14 Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino
kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la
fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj
pordegoj.
And thou shalt rejoice in thy feast, thou, and thy son, and
thy daughter, and thy manservant, and thy maidservant, and
the Levite, the stranger, and the fatherless, and the widow,
that are within thy gates.
15 Dum sep tagoj festu al la Eternulo, via Dio, sur la loko,
kiun elektos la Eternulo; cxar benos vin la Eternulo, via
Dio, en cxiuj viaj produktajxoj kaj en cxiuj faroj de viaj
manoj, kaj vi estos tute gaja.
Seven days shalt thou keep a solemn feast unto the LORD thy
God in the place which the LORD shall choose: because the
LORD thy God shall bless thee in all thine increase, and in
all the works of thine hands, therefore thou shalt surely
rejoice.
16 Tri fojojn en la jaro cxiu via virseksulo devas aperi antaux
la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos: en la
festo de macoj kaj en la festo de semajnoj kaj en la festo
de lauxboj; kaj li ne aperu antaux la Eternulo kun malplenaj
manoj;
Three times in a year shall all thy males appear before the
LORD thy God in the place which he shall choose; in the
feast of unleavened bread, and in the feast of weeks, and in
the feast of tabernacles: and they shall not appear before
the LORD empty:
17 cxiu kun donaco en sia mano, konforme al la beno de la
Eternulo, via Dio, kiun Li donis al vi.
Every man shall give as he is able, according to the
blessing of the LORD thy God which he hath given thee.
18 Jugxistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en cxiuj viaj
urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laux viaj
triboj; kaj ili jugxu la popolon per jugxo justa.
Judges and officers shalt thou make thee in all thy gates,
which the LORD thy God giveth thee, throughout thy tribes:
and they shall judge the people with just judgment.
19 Ne klinu la legxon, ne atentu personojn; kaj ne prenu
subacxeton, cxar subacxeto blindigas la okulojn de sagxuloj
kaj konfuzas la aferojn de justuloj.
Thou shalt not wrest judgment; thou shalt not respect
persons, neither take a gift: for a gift doth blind the eyes
of the wise, and pervert the words of the righteous.
20 Justecon, justecon sekvu, por ke vi vivu kaj posedu la
landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
That which is altogether just shalt thou follow, that thou
mayest live, and inherit the land which the LORD thy God
giveth thee.
21 Ne plantu al vi sanktan stangon el ia arbo apud la altaro de
la Eternulo, via Dio, kiun vi faros al vi;
Thou shalt not plant thee a grove of any trees near unto the
altar of the LORD thy God, which thou shalt make thee.
22 kaj ne starigu al vi statuon, kion malamas la Eternulo, via
Dio.
Neither shalt thou set thee up any image; which the LORD thy
God hateth.
Cxapitro 17
1 Ne oferbucxu al la Eternulo, via Dio, bovon aux sxafon, kiu
havas sur si difekton, kian ajn malbonajxon; cxar tio estas
abomenajxo por la Eternulo, via Dio.
Thou shalt not sacrifice unto the LORD thy God any bullock,
or sheep, wherein is blemish, or any evilfavouredness: for
that is an abomination unto the LORD thy God.
2 Se trovigxos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la
Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aux virino, kiu faras
malbonon antaux la Eternulo, via Dio, malobeante Lian
interligon;
If there be found among you, within any of thy gates which
the LORD thy God giveth thee, man or woman, that hath
wrought wickedness in the sight of the LORD thy God, in
transgressing his covenant,
3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorklinigxos
antaux ili aux antaux la suno aux antaux la luno aux antaux
la tuta armeo de la cxielo, kion mi ne ordonis;
And hath gone and served other gods, and worshipped them,
either the sun, or moon, or any of the host of heaven, which
I have not commanded;
4 kaj estos dirite al vi, kaj vi auxdos kaj bone esploros, kaj
montrigxos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu
abomenajxo estas farita en Izrael;
And it be told thee, and thou hast heard of it, and enquired
diligently, and, behold, it be true, and the thing certain,
that such abomination is wrought in Israel:
5 tiam elkonduku tiun viron aux tiun virinon, kiuj faris tiun
malbonan aferon, al via pordego, la viron aux la virinon,
kaj jxetu sur ilin sxtonojn, ke ili mortu.
Then shalt thou bring forth that man or that woman, which
have committed that wicked thing, unto thy gates, even that
man or that woman, and shalt stone them with stones, till
they die.
6 Laux la akuzo de du atestantoj aux tri atestantoj la
mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laux la
akuzo de unu atestanto.
At the mouth of two witnesses, or three witnesses, shall he
that is worthy of death be put to death; but at the mouth of
one witness he shall not be put to death.
7 La mano de la atestantoj estu sur li plej antauxe, por
mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel
ekstermu la malbonon el inter vi.
The hands of the witnesses shall be first upon him to put
him to death, and afterward the hands of all the people. So
thou shalt put the evil away from among you.
8 Se estos por vi tro malfacila la jugxa afero inter sango kaj
sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en
disputaj aferoj en via urbo: tiam levigxu, kaj iru al la
loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;
If there arise a matter too hard for thee in judgment,
between blood and blood, between plea and plea, and between
stroke and stroke, being matters of controversy within thy
gates: then shalt thou arise, and get thee up into the place
which the LORD thy God shall choose;
9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu
estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la
jugxan decidon.
And thou shalt come unto the priests the Levites, and unto
the judge that shall be in those days, and enquire; and they
shall shew thee the sentence of judgment:
10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko,
kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion,
kion ili instruos al vi.
And thou shalt do according to the sentence, which they of
that place which the LORD shall choose shall shew thee; and
thou shalt observe to do according to all that they inform
thee:
11 Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido,
kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne
deklinigxu dekstren nek maldekstren.
According to the sentence of the law which they shall teach
thee, and according to the judgment which they shall tell
thee, thou shalt do: thou shalt not decline from the
sentence which they shall shew thee, to the right hand, nor
to the left.
12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie,
por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu
homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.
And the man that will do presumptuously, and will not
hearken unto the priest that standeth to minister there
before the LORD thy God, or unto the judge, even that man
shall die: and thou shalt put away the evil from Israel.
13 Kaj la tuta popolo auxdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos
arogante.
And all the people shall hear, and fear, and do no more
presumptuously.
14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas
la vi, kaj vi ekposedos gxin kaj eklogxos en gxi, kaj diros:
Mi starigos super mi regxon, kiel cxiuj popoloj cxirkaux mi:
When thou art come unto the land which the LORD thy God
giveth thee, and shalt possess it, and shalt dwell therein,
and shalt say, I will set a king over me, like as all the
nations that are about me;
15 tiam starigu super vi regxon, kiun elektos la Eternulo, via
Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi regxon; vi ne
povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via
frato.
Thou shalt in any wise set him king over thee, whom the LORD
thy God shall choose: one from among thy brethren shalt thou
set king over thee: thou mayest not set a stranger over
thee, which is not thy brother.
16 Sed li ne multigu al si cxevalojn, kaj li ne revenigu la
popolon en Egiptujon, por multigi cxevalojn; la Eternulo
diris al vi: Ne iru plu returne laux tiu vojo.
But he shall not multiply horses to himself, nor cause the
people to return to Egypt, to the end that he should
multiply horses: forasmuch as the LORD hath said unto you,
Ye shall henceforth return no more that way.
17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia
koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.
Neither shall he multiply wives to himself, that his heart
turn not away: neither shall he greatly multiply to himself
silver and gold.
18 Sed kiam li sidigxos sur la trono de sia regno, li
transskribu al si kopion de cxi tiu instruo en libron laux
tio, kio trovigxas cxe la pastroj Levidoj;
And it shall be, when he sitteth upon the throne of his
kingdom, that he shall write him a copy of this law in a
book out of that which is before the priests the Levites:
19 kaj gxi estu cxe li, kaj li legadu en gxi dum sia tuta vivo,
por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante
cxiujn vortojn de cxi tiu instruo kaj cxi tiujn legxojn, por
plenumi ilin;
And it shall be with him, and he shall read therein all the
days of his life: that he may learn to fear the LORD his
God, to keep all the words of this law and these statutes,
to do them:
20 por ke ne altigxu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li
ne deklinigxu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke
li restu longe en sia regxeco, li kaj liaj filoj, inter
Izrael.
That his heart be not lifted up above his brethren, and that
he turn not aside from the commandment, to the right hand,
or to the left: to the end that he may prolong his days in
his kingdom, he, and his children, in the midst of Israel.
Cxapitro 18
1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton
kaj heredajxon kun Izrael: la fajroferojn de la Eternulo kaj
Lian apartenajxon ili mangxados.
The priests the Levites, and all the tribe of Levi, shall
have no part nor inheritance with Israel: they shall eat the
offerings of the LORD made by fire, and his inheritance.
2 Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj: la Eternulo estas
ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.
Therefore shall they have no inheritance among their
brethren: the LORD is their inheritance, as he hath said
unto them.
3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la
oferbucxantoj de bovo aux sxafo: oni donu al la pastro la
sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
And this shall be the priest's due from the people, from
them that offer a sacrifice, whether it be ox or sheep; and
they shall give unto the priest the shoulder, and the two
cheeks, and the maw.
4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo,
kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.
The firstfruit also of thy corn, of thy wine, and of thine
oil, and the first of the fleece of thy sheep, shalt thou
give him.
5 Cxar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj,
ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj
filoj en cxiu tempo.
For the LORD thy God hath chosen him out of all thy tribes,
to stand to minister in the name of the LORD, him and his
sons for ever.
6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael,
kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo
al la loko, kiun elektos la Eternulo,
And if a Levite come from any of thy gates out of all
Israel, where he sojourned, and come with all the desire of
his mind unto the place which the LORD shall choose;
7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj
liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo:
Then he shall minister in the name of the LORD his God, as
all his brethren the Levites do, which stand there before
the LORD.
8 tiam ili mangxu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li
la vendo de la patra havo.
They shall have like portions to eat, beside that which
cometh of the sale of his patrimony.
9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas
al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de
tiuj popoloj:
When thou art come into the land which the LORD thy God
giveth thee, thou shalt not learn to do after the
abominations of those nations.
10 ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux
filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto,
sorcxisto,
There shall not be found among you any one that maketh his
son or his daughter to pass through the fire, or that useth
divination, or an observer of times, or an enchanter, or a
witch.
11 nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek
signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
Or a charmer, or a consulter with familiar spirits, or a
wizard, or a necromancer.
12 cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion,
kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin
de antaux vi.
For all that do these things are an abomination unto the
LORD: and because of these abominations the LORD thy God
doth drive them out from before thee.
13 Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;
Thou shalt be perfect with the LORD thy God.
14 cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas
antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la
Eternulo, via Dio.
For these nations, which thou shalt possess, hearkened unto
observers of times, and unto diviners: but as for thee, the
LORD thy God hath not suffered thee so to do.
15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi,
starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,
The LORD thy God will raise up unto thee a Prophet from the
midst of thee, of thy brethren, like unto me; unto him ye
shall hearken;
16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe
Hxoreb en la tago de la kunveno, dirante: Mi ne auxdu plu la
vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron
mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
According to all that thou desiredst of the LORD thy God in
Horeb in the day of the assembly, saying, Let me not hear
again the voice of the LORD my God, neither let me see this
great fire any more, that I die not.
17 Kaj la Eternulo diris al mi: Bona estas tio, kion ili diris.
And the LORD said unto me, They have well spoken that which
they have spoken.
18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj,
similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon,
kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.
I will raise them up a Prophet from among their brethren,
like unto thee, and will put my words in his mouth; and he
shall speak unto them all that I shall command him.
19 Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos
en Mia nomo, tiun Mi punos.
And it shall come to pass, that whosoever will not hearken
unto my words which he shall speak in my name, I will
require it of him.
20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne
ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj
dioj, tiun profeton oni mortigu.
But the prophet, which shall presume to speak a word in my
name, which I have not commanded him to speak, or that shall
speak in the name of other gods, even that prophet shall
die.
21 Kaj se vi diros en via koro: Kiel ni ekkonos la vorton, kiun
ne diris la Eternulo?
And if thou say in thine heart, How shall we know the word
which the LORD hath not spoken?
22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero
ne farigxos kaj ne plenumigxos--tio estas la vortoj, kiujn
la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto;
ne timu lin.
When a prophet speaketh in the name of the LORD, if the
thing follow not, nor come to pass, that is the thing which
the LORD hath not spoken, but the prophet hath spoken it
presumptuously: thou shalt not be afraid of him.
Cxapitro 19
1 Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies
landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos
ilin kaj eklogxos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
When the LORD thy God hath cut off the nations, whose land
the LORD thy God giveth thee, and thou succeedest them, and
dwellest in their cities, and in their houses;
2 tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
Thou shalt separate three cities for thee in the midst of
thy land, which the LORD thy God giveth thee to possess it.
3 Arangxu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon
de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj
ili estos por tio, ke tien forkuru cxiu mortiginto.
Thou shalt prepare thee a way, and divide the coasts of thy
land, which the LORD thy God giveth thee to inherit, into
three parts, that every slayer may flee thither.
4 Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri
tien kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon
senintence, ne estinte lia malamiko antauxe;
And this is the case of the slayer, which shall flee
thither, that he may live: Whoso killeth his neighbour
ignorantly, whom he hated not in time past;
5 aux se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki
lignon, kaj eksvingigxos lia mano kun la hakilo, por haki la
arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la
proksimulon kaj tiu mortos--li forkuru al unu el tiuj urboj,
por resti vivanta;
As when a man goeth into the wood with his neighbour to hew
wood, and his hand fetcheth a stroke with the axe to cut
down the tree, and the head slippeth from the helve, and
lighteth upon his neighbour, that he die; he shall flee unto
one of those cities, and live:
6 por ke ne postkuru la sangovengxanto la mortiginton, kiam
ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos
longa, kaj ne mortigu lin; cxar li ne meritas morton, cxar
li ne estis lia malamiko antauxe.
Lest the avenger of the blood pursue the slayer, while his
heart is hot, and overtake him, because the way is long, and
slay him; whereas he was not worthy of death, inasmuch as he
hated him not in time past.
7 Tial mi ordonas al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi.
Wherefore I command thee, saying, Thou shalt separate three
cities for thee.
8 Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilargxigos viajn limojn,
kiel Li jxuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan
landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
And if the LORD thy God enlarge thy coast, as he hath sworn
unto thy fathers, and give thee all the land which he
promised to give unto thy fathers;
9 se cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaux,
vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion,
kaj irante laux Liaj vojoj en cxiu tempo: tiam aldonu al li
ankoraux tri urbojn krom tiuj tri;
If thou shalt keep all these commandments to do them, which
I command thee this day, to love the LORD thy God, and to
walk ever in his ways; then shalt thou add three cities more
for thee, beside these three:
10 por ke ne estu versxata senkulpa sango meze de via lando,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj
por ke vi ne estu kulpa pri sango.
That innocent blood be not shed in thy land, which the LORD
thy God giveth thee for an inheritance, and so blood be upon
thee.
11 Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin
kaj levigxos kontraux lin kaj mortigos lin kaj forkuros al
unu el tiuj urboj:
But if any man hate his neighbour, and lie in wait for him,
and rise up against him, and smite him mortally that he die,
and fleeth into one of these cities:
12 tiam la plejagxuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie
kaj transdonu lin en la manon de la sangovengxanto, por ke
li mortu.
Then the elders of his city shall send and fetch him thence,
and deliver him into the hand of the avenger of blood, that
he may die.
13 Via okulo ne indulgu lin; forvisxu la sangon de senkulpulo
el Izrael, kaj estos al vi bone.
Thine eye shall not pity him, but thou shalt put away the
guilt of innocent blood from Israel, that it may go well
with thee.
14 Ne forsxovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la
antauxuloj en via posedajxo, kiun vi ricevos en la lando,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
Thou shalt not remove thy neighbour's landmark, which they
of old time have set in thine inheritance, which thou shalt
inherit in the land that the LORD thy God giveth thee to
possess it.
15 Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en
cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos: laux la diro de
du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas
fari proceson.
One witness shall not rise up against a man for any
iniquity, or for any sin, in any sin that he sinneth: at the
mouth of two witnesses, or at the mouth of three witnesses,
shall the matter be established.
16 Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin
pri krimo,
If a false witness rise up against any man to testify
against him that which is wrong;
17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon,
starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la
jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;
Then both the men, between whom the controversy is, shall
stand before the LORD, before the priests and the judges,
which shall be in those days;
18 kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la
atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian
fraton:
And the judges shall make diligent inquisition: and, behold,
if the witness be a false witness, and hath testified
falsely against his brother;
19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato;
kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
Then shall ye do unto him, as he had thought to have done
unto his brother: so shalt thou put the evil away from among
you.
20 Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian
malbonon inter vi.
And those which remain shall hear, and fear, and shall
henceforth commit no more any such evil among you.
21 Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro
okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
And thine eye shall not pity; but life shall go for life,
eye for eye, tooth for tooth, hand for hand, foot for foot.
Cxapitro 20
1 Kiam vi iros milite kontraux vian malamikon kaj vi vidos
cxevalojn kaj cxarojn kaj pli multe da homoj ol cxe vi, ne
timu ilin; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu
elkondukis vin el la lando Egipta.
When thou goest out to battle against thine enemies, and
seest horses, and chariots, and a people more than thou, be
not afraid of them: for the LORD thy God is with thee, which
brought thee up out of the land of Egypt.
2 Kaj kiam vi alproksimigxos al la batalo, tiam elpasxu la
pastro kaj parolu al la popolo;
And it shall be, when ye are come nigh unto the battle, that
the priest shall approach and speak unto the people,
3 kaj li diru al ili: Auxdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon
kontraux viajn malamikojn; ne malfortigxu via koro, ne timu,
ne konfuzigxu, kaj ne tremu antaux ili;
And shall say unto them, Hear, O Israel, ye approach this
day unto battle against your enemies: let not your hearts
faint, fear not, and do not tremble, neither be ye terrified
because of them;
4 cxar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi
kontraux viaj malamikoj kaj por helpi vin.
For the LORD your God is he that goeth with you, to fight
for you against your enemies, to save you.
5 Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante: Kiu
konstruis novan domon kaj ne inauxguris gxin, tiu iru kaj
revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj
alia homo gxin inauxguros;
And the officers shall speak unto the people, saying, What
man is there that hath built a new house, and hath not
dedicated it? let him go and return to his house, lest he
die in the battle, and another man dedicate it.
6 kaj kiu plantis vinbergxardenon kaj ne gxuis gxiajn
fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, cxar eble li
mortos en la batalo kaj alia homo gxuos gxiajn fruktojn;
And what man is he that hath planted a vineyard, and hath
not yet eaten of it? let him also go and return unto his
house, lest he die in the battle, and another man eat of it.
7 kaj kiu fiancxigxis kun virino kaj ne prenis sxin, tiu iru
kaj revenu al sia domo, cxar eble li mortos en la batalo kaj
alia viro sxin prenos.
And what man is there that hath betrothed a wife, and hath
not taken her? let him go and return unto his house, lest he
die in the battle, and another man take her.
8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu
estas timema kaj senkuragxa, tiu iru kaj revenu al sia domo,
por ke li ne senkuragxigu la koron de siaj fratoj, kiel lia
koro estas.
And the officers shall speak further unto the people, and
they shall say, What man is there that is fearful and
fainthearted? let him go and return unto his house, lest his
brethren's heart faint as well as his heart.
9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni
starigu militestrojn super la popolo.
And it shall be, when the officers have made an end of
speaking unto the people that they shall make captains of
the armies to lead the people.
10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam
proponu al gxi pacon.
When thou comest nigh unto a city to fight against it, then
proclaim peace unto it.
11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux
vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi
tributon kaj servu vin.
And it shall be, if it make thee answer of peace, and open
unto thee, then it shall be, that all the people that is
found therein shall be tributaries unto thee, and they shall
serve thee.
12 Sed se gxi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraux vi,
tiam siegxu gxin;
And if it will make no peace with thee, but will make war
against thee, then thou shalt besiege it:
13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos gxin en vian
manon, tiam mortigu cxiujn gxiajn virseksulojn per glavo;
And when the LORD thy God hath delivered it into thine
hands, thou shalt smite every male thereof with the edge of
the sword:
14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj cxion,
kio estos en la urbo, la tutan militakirajxon prenu al vi,
kaj konsumu la militakirajxon de viaj malamikoj, kiujn la
Eternulo, via Dio, transdonis al vi.
But the women, and the little ones, and the cattle, and all
that is in the city, even all the spoil thereof, shalt thou
take unto thyself; and thou shalt eat the spoil of thine
enemies, which the LORD thy God hath given thee.
15 Tiel agu kun cxiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi
kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.
Thus shalt thou do unto all the cities which are very far
off from thee, which are not of the cities of these nations.
16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via
Dio, donas al vi kiel posedajxon, lasu la vivon al neniu
animo;
But of the cities of these people, which the LORD thy God
doth give thee for an inheritance, thou shalt save alive
nothing that breatheth:
17 sed ekstermu ilin: la Hxetidojn kaj la Amoridojn, la
Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Hxividojn kaj la
Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
But thou shalt utterly destroy them; namely, the Hittites,
and the Amorites, the Canaanites, and the Perizzites, the
Hivites, and the Jebusites; as the LORD thy God hath
commanded thee:
18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al cxiuj iliaj
abomenajxoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne
peku antaux la Eternulo, via Dio.
That they teach you not to do after all their abominations,
which they have done unto their gods; so should ye sin
against the LORD your God.
19 Se vi dum longa tempo siegxos urbon, por militakiri gxin kaj
preni gxin, ne ruinigu gxiajn arbojn, levante kontraux ilin
hakilon; cxar vi povas mangxi fruktojn de ili, tial ne
forhaku ilin; cxar cxu arbo de kampo estas homo, ke gxi
povus foriri de vi en la fortikajxon?
When thou shalt besiege a city a long time, in making war
against it to take it, thou shalt not destroy the trees
thereof by forcing an axe against them: for thou mayest eat
of them, and thou shalt not cut them down (for the tree of
the field is man's life) to employ them in the siege:
20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke gxi ne estas arbo
fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui
bastionojn kontraux la urbo, kiu militas kontraux vi, gxis
vi gxin venkos.
Only the trees which thou knowest that they be not trees for
meat, thou shalt destroy and cut them down; and thou shalt
build bulwarks against the city that maketh war with thee,
until it be subdued.
Cxapitro 21
1 Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo,
via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo,
kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:
If one be found slain in the land which the LORD thy God
giveth thee to possess it, lying in the field, and it be not
known who hath slain him:
2 tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili
mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la
mortigito.
Then thy elders and thy judges shall come forth, and they
shall measure unto the cities which are round about him that
is slain:
3 Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties
plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu
ne portis jugon;
And it shall be, that the city which is next unto the slain
man, even the elders of that city shall take an heifer,
which hath not been wrought with, and which hath not drawn
in the yoke;
4 kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al
valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek
prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la
valo;
And the elders of that city shall bring down the heifer unto
a rough valley, which is neither eared nor sown, and shall
strike off the heifer's neck there in the valley:
5 kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la
Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo
de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu
disputo kaj cxiu difekto);
And the priests the sons of Levi shall come near; for them
the LORD thy God hath chosen to minister unto him, and to
bless in the name of the LORD; and by their word shall every
controversy and every stroke be tried:
6 kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej
proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la
bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
And all the elders of that city, that are next unto the
slain man, shall wash their hands over the heifer that is
beheaded in the valley:
7 kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne versxis cxi tiun
sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;
And they shall answer and say, Our hands have not shed this
blood, neither have our eyes seen it.
8 pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho
Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo
Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
Be merciful, O LORD, unto thy people Israel, whom thou hast
redeemed, and lay not innocent blood unto thy people of
Israel's charge. And the blood shall be forgiven them.
9 Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke
vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.
So shalt thou put away the guilt of innocent blood from
among you, when thou shalt do that which is right in the
sight of the LORD.
10 Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la
Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi
prenos de ili kaptitojn,
When thou goest forth to war against thine enemies, and the
LORD thy God hath delivered them into thine hands, and thou
hast taken them captive,
11 kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj
ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:
And seest among the captives a beautiful woman, and hast a
desire unto her, that thou wouldest have her to thy wife;
12 tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian
kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,
Then thou shalt bring her home to thine house, and she shall
shave her head, and pare her nails;
13 kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi
logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian
patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas
eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi
edzino.
And she shall put the raiment of her captivity from off her,
and shall remain in thine house, and bewail her father and
her mother a full month: and after that thou shalt go in
unto her, and be her husband, and she shall be thy wife.
14 Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi
volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via
forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.
And it shall be, if thou have no delight in her, then thou
shalt let her go whither she will; but thou shalt not sell
her at all for money, thou shalt not make merchandise of
her, because thou hast humbled her.
15 Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan,
kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj
la filo unuenaskita estos de la ne amata:
If a man have two wives, one beloved, and another hated, and
they have born him children, both the beloved and the hated;
and if the firstborn son be hers that was hated:
16 tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni
unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne
amata, la unuenaskito;
Then it shall be, when he maketh his sons to inherit that
which he hath, that he may not make the son of the beloved
firstborn before the son of the hated, which is indeed the
firstborn:
17 sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas
estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio
trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto,
li havas la rajton de unuenaskiteco.
But he shall acknowledge the son of the hated for the
firstborn, by giving him a double portion of all that he
hath: for he is the beginning of his strength; the right of
the firstborn is his.
18 Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas
la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili
punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:
If a man have a stubborn and rebellious son, which will not
obey the voice of his father, or the voice of his mother,
and that, when they have chastened him, will not hearken
unto them:
19 tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin
al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia
logxoloko;
Then shall his father and his mother lay hold on him, and
bring him out unto the elders of his city, and unto the gate
of his place;
20 kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo: Cxi tiu nia filo
estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li
estas mangxegemulo kaj drinkemulo.
And they shall say unto the elders of his city, This our son
is stubborn and rebellious, he will not obey our voice; he
is a glutton, and a drunkard.
21 Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li
mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj
Izraelidoj auxdos kaj ektimos.
And all the men of his city shall stone him with stones,
that he die: so shalt thou put evil away from among you; and
all Israel shall hear, and fear.
22 Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li
estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo;
And if a man have committed a sin worthy of death, and he be
to be put to death, and thou hang him on a tree:
23 tiam lia kadavro ne devas esti dum la nokto sur la arbo, sed
vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas
malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.
His body shall not remain all night upon the tree, but thou
shalt in any wise bury him that day; (for he that is hanged
is accursed of God;) that thy land be not defiled, which the
LORD thy God giveth thee for an inheritance.
Cxapitro 22
1 Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas,
ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.
Thou shalt not see thy brother's ox or his sheep go astray,
and hide thyself from them: thou shalt in any case bring
them again unto thy brother.
2 Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas,
tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis
via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.
And if thy brother be not nigh unto thee, or if thou know
him not, then thou shalt bring it unto thine own house, and
it shall be with thee until thy brother seek after it, and
thou shalt restore it to him again.
3 Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto,
kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun
cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos: vi ne
devas forturni vin.
In like manner shalt thou do with his ass; and so shalt thou
do with his raiment; and with all lost thing of thy
brother's, which he hath lost, and thou hast found, shalt
thou do likewise: thou mayest not hide thyself.
4 Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur
la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.
Thou shalt not see thy brother's ass or his ox fall down by
the way, and hide thyself from them: thou shalt surely help
him to lift them up again.
5 Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne
surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la
Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.
The woman shall not wear that which pertaineth unto a man,
neither shall a man put on a woman's garment: for all that
do so are abomination unto the LORD thy God.
6 Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu
arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la
patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la
patrinon kune kun la idoj;
If a bird's nest chance to be before thee in the way in any
tree, or on the ground, whether they be young ones, or eggs,
and the dam sitting upon the young, or upon the eggs, thou
shalt not take the dam with the young:
7 la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi;
por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.
But thou shalt in any wise let the dam go, and take the
young to thee; that it may be well with thee, and that thou
mayest prolong thy days.
8 Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via
tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu
defalos de gxi.
When thou buildest a new house, then thou shalt make a
battlement for thy roof, that thou bring not blood upon
thine house, if any man fall from thence.
9 Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por
ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis,
kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.
Thou shalt not sow thy vineyard with divers seeds: lest the
fruit of thy seed which thou hast sown, and the fruit of thy
vineyard, be defiled.
10 Ne plugu per bovo kaj azeno kune.
Thou shalt not plow with an ox and an ass together.
11 Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.
Thou shalt not wear a garment of divers sorts, as of woollen
and linen together.
12 Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per
kiu vi vin kovras.
Thou shalt make thee fringes upon the four quarters of thy
vesture, wherewith thou coverest thyself.
13 Se iu prenos edzinon kaj envenos al sxi kaj ekmalamos sxin,
If any man take a wife, and go in unto her, and hate her,
14 kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon
famon, kaj diros: Cxi tiun virinon mi prenis, kaj mi
alproksimigxis al sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon:
And give occasions of speech against her, and bring up an
evil name upon her, and say, I took this woman, and when I
came to her, I found her not a maid:
15 tiam la patro de la junulino kaj sxia patrino prenu kaj
elportu la signojn de virgeco de la junulino al la
plejagxuloj de la urbo al la pordego;
Then shall the father of the damsel, and her mother, take
and bring forth the tokens of the damsel's virginity unto
the elders of the city in the gate:
16 kaj la patro de la junulino diru al la plejagxuloj: Mian
filinon mi donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li
ekmalamis sxin;
And the damsel's father shall say unto the elders, I gave my
daughter unto this man to wife, and he hateth her;
17 kaj jen li akuzis sxin kalumnie, dirante: Mi ne trovis cxe
via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de
mia filino. Kaj ili etendos la veston antaux la plejagxuloj
de la urbo.
And, lo, he hath given occasions of speech against her,
saying, I found not thy daughter a maid; and yet these are
the tokens of my daughter's virginity. And they shall spread
the cloth before the elders of the city.
18 Tiam la plejagxuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin;
And the elders of that city shall take that man and chastise
him;
19 kaj ili kondamnu lin al punpago de cent argxentaj moneroj,
kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu
kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj sxi restu
lia edzino, li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.
And they shall amerce him in an hundred shekels of silver,
and give them unto the father of the damsel, because he hath
brought up an evil name upon a virgin of Israel: and she
shall be his wife; he may not put her away all his days.
20 Sed se tiu afero estos vera kaj ne trovigxos signoj de
virgeco cxe la junulino:
But if this thing be true, and the tokens of virginity be
not found for the damsel:
21 tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro,
kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke
sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael,
malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la
malbonon el inter vi.
Then they shall bring out the damsel to the door of her
father's house, and the men of her city shall stone her with
stones that she die: because she hath wrought folly in
Israel, to play the whore in her father's house: so shalt
thou put evil away from among you.
22 Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam
oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj
la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
If a man be found lying with a woman married to an husband,
then they shall both of them die, both the man that lay with
the woman, and the woman: so shalt thou put away evil from
Israel.
23 Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu
renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:
If a damsel that is a virgin be betrothed unto an husband,
and a man find her in the city, and lie with her;
24 tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj
prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro
tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li
senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la
malbonon el inter vi.
Then ye shall bring them both out unto the gate of that
city, and ye shall stone them with stones that they die; the
damsel, because she cried not, being in the city; and the
man, because he hath humbled his neighbour's wife: so thou
shalt put away evil from among you.
25 Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan
junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi: tiam
oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;
But if a man find a betrothed damsel in the field, and the
man force her, and lie with her: then the man only that lay
with her shall die.
26 sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas
mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu
levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;
But unto the damsel thou shalt do nothing; there is in the
damsel no sin worthy of death: for as when a man riseth
against his neighbour, and slayeth him, even so is this
matter:
27 li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble
kriis, sed neniu sxin savis.
For he found her in the field, and the betrothed damsel
cried, and there was none to save her.
28 Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj
kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:
If a man find a damsel that is a virgin, which is not
betrothed, and lay hold on her, and lie with her, and they
be found;
29 tiam la viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la
junulino kvindek argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia
edzino, pro tio, ke li senhonorigis sxin; li ne povas forigi
sxin de si dum sia tuta vivo.
Then the man that lay with her shall give unto the damsel's
father fifty shekels of silver, and she shall be his wife;
because he hath humbled her, he may not put her away all his
days.
30 Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon
de sia patro.
A man shall not take his father's wife, nor discover his
father's skirt.
Cxapitro 23
1 Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan
membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
He that is wounded in the stones, or hath his privy member
cut off, shall not enter into the congregation of the LORD.
2 Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo;
ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la
Eternulo.
A bastard shall not enter into the congregation of the LORD;
even to his tenth generation shall he not enter into the
congregation of the LORD.
3 Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la
Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la
komunumon de la Eternulo eterne;
An Ammonite or Moabite shall not enter into the congregation
of the LORD; even to their tenth generation shall they not
enter into the congregation of the LORD for ever:
4 pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la
vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux
vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por
malbeni vin.
Because they met you not with bread and with water in the
way, when ye came forth out of Egypt; and because they hired
against thee Balaam the son of Beor of Pethor of
Mesopotamia, to curse thee.
5 Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj
la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon,
cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.
Nevertheless the LORD thy God would not hearken unto Balaam;
but the LORD thy God turned the curse into a blessing unto
thee, because the LORD thy God loved thee.
6 Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado
eterne.
Thou shalt not seek their peace nor their prosperity all thy
days for ever.
7 Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu
Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.
Thou shalt not abhor an Edomite; for he is thy brother: thou
shalt not abhor an Egyptian; because thou wast a stranger in
his land.
8 La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio
povas eniri en la komunumon de la Eternulo.
The children that are begotten of them shall enter into the
congregation of the LORD in their third generation.
9 Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu
vin kontraux cxio malbona.
When the host goeth forth against thine enemies, then keep
thee from every wicked thing.
10 Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo
nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de
la tendaro;
If there be among you any man, that is not clean by reason
of uncleanness that chanceth him by night, then shall he go
abroad out of the camp, he shall not come within the camp:
11 kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la
subiro de la suno li povas veni en la tendaron.
But it shall be, when evening cometh on, he shall wash
himself with water: and when the sun is down, he shall come
into the camp again.
12 Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por
necesajxoj.
Thou shalt have a place also without the camp, whither thou
shalt go forth abroad:
13 Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos
ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;
And thou shalt have a paddle upon thy weapon; and it shall
be, when thou wilt ease thyself abroad, thou shalt dig
therewith, and shalt turn back and cover that which cometh
from thee:
14 cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por
savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via
tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion
hontindan kaj ne deturnigxu de vi.
For the LORD thy God walketh in the midst of thy camp, to
deliver thee, and to give up thine enemies before thee;
therefore shall thy camp be holy: that he see no unclean
thing in thee, and turn away from thee.
15 Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon
cxe vi kontraux sia sinjoro;
Thou shalt not deliver unto his master the servant which is
escaped from his master unto thee:
16 kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en
unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.
He shall dwell with thee, even among you, in that place
which he shall choose in one of thy gates, where it liketh
him best: thou shalt not oppress him.
17 Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj
ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.
There shall be no whore of the daughters of Israel, nor a
sodomite of the sons of Israel.
18 Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la
domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux
estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.
Thou shalt not bring the hire of a whore, or the price of a
dog, into the house of the LORD thy God for any vow: for
even both these are abomination unto the LORD thy God.
19 Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion
alian, kion oni povas doni kreskige.
Thou shalt not lend upon usury to thy brother; usury of
money, usury of victuals, usury of any thing that is lent
upon usury:
20 Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne
donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu
entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por
ekposedi gxin.
Unto a stranger thou mayest lend upon usury; but unto thy
brother thou shalt not lend upon usury: that the LORD thy
God may bless thee in all that thou settest thine hand to in
the land whither thou goest to possess it.
21 Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu
plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de
vi, kaj estos sur vi peko.
When thou shalt vow a vow unto the LORD thy God, thou shalt
not slack to pay it: for the LORD thy God will surely
require it of thee; and it would be sin in thee.
22 Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.
But if thou shalt forbear to vow, it shall be no sin in
thee.
23 Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi
promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris
per via busxo.
That which is gone out of thy lips thou shalt keep and
perform; even a freewill offering, according as thou hast
vowed unto the LORD thy God, which thou hast promised with
thy mouth.
24 Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi
povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian
vazon ne metu.
When thou comest into thy neighbour's vineyard, then thou
mayest eat grapes thy fill at thine own pleasure; but thou
shalt not put any in thy vessel.
25 Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas
desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu
kontraux la grenkampon de via proksimulo.
When thou comest into the standing corn of thy neighbour,
then thou mayest pluck the ears with thine hand; but thou
shalt not move a sickle unto thy neighbour's standing corn.
Cxapitro 24
1 Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke
sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:
tiam li skribu el sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en
sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.
When a man hath taken a wife, and married her, and it come
to pass that she find no favour in his eyes, because he hath
found some uncleanness in her: then let him write her a bill
of divorcement, and give it in her hand, and send her out of
his house.
2 Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun
alia viro;
And when she is departed out of his house, she may go and be
another man's wife.
3 kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi
eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos
sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin
kiel edzinon:
And if the latter husband hate her, and write her a bill of
divorcement, and giveth it in her hand, and sendeth her out
of his house; or if the latter husband die, which took her
to be his wife;
4 tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin
denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar
tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu
la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel
heredajxon.
Her former husband, which sent her away, may not take her
again to be his wife, after that she is defiled; for that is
abomination before the LORD: and thou shalt not cause the
land to sin, which the LORD thy God giveth thee for an
inheritance.
5 Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni
nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu
jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.
When a man hath taken a new wife, he shall not go out to
war, neither shall he be charged with any business: but he
shall be free at home one year, and shall cheer up his wife
which he hath taken.
6 Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran
muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.
No man shall take the nether or the upper millstone to
pledge: for he taketh a man's life to pledge.
7 Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la
Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto
devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
If a man be found stealing any of his brethren of the
children of Israel, and maketh merchandise of him, or
selleth him; then that thief shall die; and thou shalt put
evil away from among you.
8 Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj
plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel
mi ordonis al ili, tiel penu agi.
Take heed in the plague of leprosy, that thou observe
diligently, and do according to all that the priests the
Levites shall teach you: as I commanded them, so ye shall
observe to do.
9 Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la
vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
Remember what the LORD thy God did unto Miriam by the way,
after that ye were come forth out of Egypt.
10 Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian
domon, por preni de li garantiajxon;
When thou dost lend thy brother any thing, thou shalt not go
into his house to fetch his pledge.
11 staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis,
elportos al vi la garantiajxon eksteren.
Thou shalt stand abroad, and the man to whom thou dost lend
shall bring out the pledge abroad unto thee.
12 Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia
garantiajxo;
And if the man be poor, thou shalt not sleep with his
pledge:
13 redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por
ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton
antaux la Eternulo, via Dio.
In any case thou shalt deliver him the pledge again when the
sun goeth down, that he may sleep in his own raiment, and
bless thee: and it shall be righteousness unto thee before
the LORD thy God.
14 Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo
el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via
lando, en viaj urboj:
Thou shalt not oppress an hired servant that is poor and
needy, whether he be of thy brethren, or of thy strangers
that are in thy land within thy gates:
15 en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru
super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas
sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj
vi ne havu sur vi pekon.
At his day thou shalt give him his hire, neither shall the
sun go down upon it; for he is poor, and setteth his heart
upon it: lest he cry against thee unto the LORD, and it be
sin unto thee.
16 Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne
mortigu pro la patroj; cxiu devas ricevi morton pro sia
krimo.
The fathers shall not be put to death for the children,
neither shall the children be put to death for the fathers:
every man shall be put to death for his own sin.
17 Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu
garantiajxe veston de vidvino.
Thou shalt not pervert the judgment of the stranger, nor of
the fatherless; nor take a widow's raiment to pledge:
18 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo,
via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi
agu tiel.
But thou shalt remember that thou wast a bondman in Egypt,
and the LORD thy God redeemed thee thence: therefore I
command thee to do this thing.
19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos
garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin: gxi
restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por
ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj
manoj.
When thou cuttest down thine harvest in thy field, and hast
forgot a sheaf in the field, thou shalt not go again to
fetch it: it shall be for the stranger, for the fatherless,
and for the widow: that the LORD thy God may bless thee in
all the work of thine hands.
20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis
fino: io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la
vidvino.
When thou beatest thine olive tree, thou shalt not go over
the boughs again: it shall be for the stranger, for the
fatherless, and for the widow.
21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la
restajxon post vi: io restu por la fremdulo, por la orfo,
kaj por la vidvino.
When thou gatherest the grapes of thy vineyard, thou shalt
not glean it afterward: it shall be for the stranger, for
the fatherless, and for the widow.
22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio
mi ordonas al vi agi tiel.
And thou shalt remember that thou wast a bondman in the land
of Egypt: therefore I command thee to do this thing.
Cxapitro 25
1 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni
jugxu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la
malpravulon oni kondamnu.
If there be a controversy between men, and they come unto
judgment, that the judges may judge them; then they shall
justify the righteous, and condemn the wicked.
2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la jugxisto ordonu
kusxigi lin kaj bati lin antaux li laux la grado de lia
kulpeco, laux kalkulo.
And it shall be, if the wicked man be worthy to be beaten,
that the judge shall cause him to lie down, and to be beaten
before his face, according to his fault, by a certain
number.
3 Kvardek baton oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu
lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux
viaj okuloj.
Forty stripes he may give him, and not exceed: lest, if he
should exceed, and beat him above these with many stripes,
then thy brother should seem vile unto thee.
4 Ne fermu la busxon al bovo drasxanta.
Thou shalt not muzzle the ox when he treadeth out the corn.
5 Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante
filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi
ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj
prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.
If brethren dwell together, and one of them die, and have no
child, the wife of the dead shall not marry without unto a
stranger: her husband's brother shall go in unto her, and
take her to him to wife, and perform the duty of an
husband's brother unto her.
6 Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia
mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
And it shall be, that the firstborn which she beareth shall
succeed in the name of his brother which is dead, that his
name be not put out of Israel.
7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia
bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj
diri: Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en
Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.
And if the man like not to take his brother's wife, then let
his brother's wife go up to the gate unto the elders, and
say, My husband's brother refuseth to raise up unto his
brother a name in Israel, he will not perform the duty of my
husband's brother.
8 Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni
lin. Kaj se li starigxos, kaj diros: Mi ne volas preni
sxin:
Then the elders of his city shall call him, and speak unto
him: and if he stand to it, and say, I like not to take her;
9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la
plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi
sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri: Tiel oni agas kun
homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
Then shall his brother's wife come unto him in the presence
of the elders, and loose his shoe from off his foot, and
spit in his face, and shall answer and say, So shall it be
done unto that man that will not build up his brother's
house.
10 Kaj oni donu al li nomon en Izrael: Domo de sensxuigito.
And his name shall be called in Israel, The house of him
that hath his shoe loosed.
11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu,
por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi
etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
When men strive together one with another, and the wife of
the one draweth near for to deliver her husband out of the
hand of him that smiteth him, and putteth forth her hand,
and taketh him by the secrets:
12 tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.
Then thou shalt cut off her hand, thine eye shall not pity
her.
13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj
malgrandajn.
Thou shalt not have in thy bag divers weights, a great and a
small.
14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
Thou shalt not have in thine house divers measures, a great
and a small.
15 Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj
gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
But thou shalt have a perfect and just weight, a perfect and
just measure shalt thou have: that thy days may be
lengthened in the land which the LORD thy God giveth thee.
16 Cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu
faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.
For all that do such things, and all that do unrighteously,
are an abomination unto the LORD thy God.
17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el
Egiptujo;
Remember what Amalek did unto thee by the way, when ye were
come forth out of Egypt;
18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis cxe vi
cxiujn, kiuj, malfortigxinte, restis malantauxe, kiam vi
estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
How he met thee by the way, and smote the hindmost of thee,
even all that were feeble behind thee, when thou wast faint
and weary; and he feared not God.
19 Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de cxiuj viaj
malamikoj cxirkauxe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi kiel heredan posedajxon, elvisxu la memoron pri
Amalek el sub la cxielo; ne forgesu.
Therefore it shall be, when the LORD thy God hath given thee
rest from all thine enemies round about, in the land which
the LORD thy God giveth thee for an inheritance to possess
it, that thou shalt blot out the remembrance of Amalek from
under heaven; thou shalt not forget it.
Cxapitro 26
1 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio,
donas al vi kiel posedajxon, kaj vi ekposedos gxin kaj
enlogxigxos en gxi:
And it shall be, when thou art come in unto the land which
the LORD thy God giveth thee for an inheritance, and
possessest it, and dwellest therein;
2 tiam prenu el la unuaj el cxiuj fruktoj de la tero, kiujn vi
ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi,
kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo,
via Dio, elektos, por logxigi tie Sian nomon;
That thou shalt take of the first of all the fruit of the
earth, which thou shalt bring of thy land that the LORD thy
God giveth thee, and shalt put it in a basket, and shalt go
unto the place which the LORD thy God shall choose to place
his name there.
3 kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al
li: Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi
eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj
patroj, ke Li donos gxin al ni.
And thou shalt go unto the priest that shall be in those
days, and say unto him, I profess this day unto the LORD thy
God, that I am come unto the country which the LORD sware
unto our fathers for to give us.
4 Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos gxin
antaux la altaron de la Eternulo, via Dio.
And the priest shall take the basket out of thine hand, and
set it down before the altar of the LORD thy God.
5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:
Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon
kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj
farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
And thou shalt speak and say before the LORD thy God, A
Syrian ready to perish was my father, and he went down into
Egypt, and sojourned there with a few, and became there a
nation, great, mighty, and populous:
6 kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj premis nin kaj
metis sur nin malfacilan laboron;
And the Egyptians evil entreated us, and afflicted us, and
laid upon us hard bondage:
7 kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la
Eternulo auxskultis nian vocxon kaj vidis nian mizeron kaj
nian laboradon kaj nian prematecon;
And when we cried unto the LORD God of our fathers, the LORD
heard our voice, and looked on our affliction, and our
labour, and our oppression:
8 kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta
kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj
kaj mirakloj;
And the LORD brought us forth out of Egypt with a mighty
hand, and with an outstretched arm, and with great
terribleness, and with signs, and with wonders:
9 kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun
landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
And he hath brought us into this place, and hath given us
this land, even a land that floweth with milk and honey.
10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun
Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la
Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la
Eternulo, via Dio.
And now, behold, I have brought the firstfruits of the land,
which thou, O LORD, hast given me. And thou shalt set it
before the LORD thy God, and worship before the LORD thy
God:
11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo,
via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la
fremdulo, kiu logxas inter vi.
And thou shalt rejoice in every good thing which the LORD
thy God hath given unto thee, and unto thine house, thou,
and the Levite, and the stranger that is among you.
12 Kiam vi finos la apartigadon de cxiuj dekonajxoj el viaj
produktajxoj en la tria jaro, la jaro de la dekonajxoj, kaj
vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj
al la vidvino, por ke ili mangxu inter viaj pordegoj kaj
satigxu:
When thou hast made an end of tithing all the tithes of
thine increase the third year, which is the year of tithing,
and hast given it unto the Levite, the stranger, the
fatherless, and the widow, that they may eat within thy
gates, and be filled;
13 tiam diru antaux la Eternulo, via Dio: Mi forigis la
sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido
kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux
Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn
ordonojn kaj mi ne forgesis;
Then thou shalt say before the LORD thy God, I have brought
away the hallowed things out of mine house, and also have
given them unto the Levite, and unto the stranger, to the
fatherless, and to the widow, according to all thy
commandments which thou hast commanded me: I have not
transgressed thy commandments, neither have I forgotten
them.
14 mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne
apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el
gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo,
mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.
I have not eaten thereof in my mourning, neither have I
taken away ought thereof for any unclean use, nor given
ought thereof for the dead: but I have hearkened to the
voice of the LORD my God, and have done according to all
that thou hast commanded me.
15 Ekrigardu al Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian
popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi
jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj
mielo.
Look down from thy holy habitation, from heaven, and bless
thy people Israel, and the land which thou hast given us, as
thou swarest unto our fathers, a land that floweth with milk
and honey.
16 En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi
plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj
plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
This day the LORD thy God hath commanded thee to do these
statutes and judgments: thou shalt therefore keep and do
them with all thine heart, and with all thy soul.
17 Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj
ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj
Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian
vocxon.
Thou hast avouched the LORD this day to be thy God, and to
walk in his ways, and to keep his statutes, and his
commandments, and his judgments, and to hearken unto his
voice:
18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li
popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn
Liajn ordonojn;
And the LORD hath avouched thee this day to be his peculiar
people, as he hath promised thee, and that thou shouldest
keep all his commandments;
19 kaj ke Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li
kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo
sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.
And to make thee high above all nations which he hath made,
in praise, and in name, and in honour; and that thou mayest
be an holy people unto the LORD thy God, as he hath spoken.
Cxapitro 27
1 Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo,
dirante: Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi
hodiaux.
And Moses with the elders of Israel commanded the people,
saying, Keep all the commandments which I command you this
day.
2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn
sxtonojn kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko;
And it shall be on the day when ye shall pass over Jordan
unto the land which the LORD thy God giveth thee, that thou
shalt set thee up great stones, and plaister them with
plaister:
3 kaj skribu sur ili cxiujn vortojn de cxi tiu instruo, kiam
vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo,
via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj
mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj
patroj.
And thou shalt write upon them all the words of this law,
when thou art passed over, that thou mayest go in unto the
land which the LORD thy God giveth thee, a land that floweth
with milk and honey; as the LORD God of thy fathers hath
promised thee.
4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu cxi tiujn
sxtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaux, sur la monto
Ebal, kaj cxirkauxsxmiru ilin per kalko.
Therefore it shall be when ye be gone over Jordan, that ye
shall set up these stones, which I command you this day, in
mount Ebal, and thou shalt plaister them with plaister.
5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el
sxtonoj; ne levu sur ilin feron.
And there shalt thou build an altar unto the LORD thy God,
an altar of stones: thou shalt not lift up any iron tool
upon them.
6 El sxtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via
Dio, kaj alportu sur gxi bruloferojn al la Eternulo, via
Dio;
Thou shalt build the altar of the LORD thy God of whole
stones: and thou shalt offer burnt offerings thereon unto
the LORD thy God:
7 kaj bucxu pacoferojn, kaj mangxu tie, kaj estu gaja antaux
la Eternulo, via Dio.
And thou shalt offer peace offerings, and shalt eat there,
and rejoice before the LORD thy God.
8 Kaj skribu tre klare sur la sxtonoj cxiujn vortojn de cxi
tiu instruo.
And thou shalt write upon the stones all the words of this
law very plainly.
9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta
Izrael, dirante: Silentu kaj auxskultu, ho Izrael; en la
hodiauxa tago vi farigxis popolo al la Eternulo, via Dio.
And Moses and the priests the Levites spake unto all Israel,
saying, Take heed, and hearken, O Israel; this day thou art
become the people of the LORD thy God.
10 Auxskultu do la vocxon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu
Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn mi donas al vi
hodiaux.
Thou shalt therefore obey the voice of the LORD thy God, and
do his commandments and his statutes, which I command thee
this day.
11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
And Moses charged the people the same day, saying,
12 Cxi tiuj starigxu, por beni la popolon, sur la monto
Gerizim, kiam vi transiros Jordanon: Simeon kaj Levi kaj
Jehuda kaj Isahxar kaj Jozef kaj Benjamen.
These shall stand upon mount Gerizim to bless the people,
when ye are come over Jordan; Simeon, and Levi, and Judah,
and Issachar, and Joseph, and Benjamin:
13 Kaj cxi tiuj starigxu por malbenado sur la monto Ebal:
Ruben, Gad kaj Asxer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
And these shall stand upon mount Ebal to curse; Reuben, Gad,
and Asher, and Zebulun, Dan, and Naphtali.
14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al cxiuj Izraelidoj per
lauxta vocxo:
And the Levites shall speak, and say unto all the men of
Israel with a loud voice,
15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aux
fanditan, abomenajxon antaux la Eternulo, manfaritajxon de
artisto, kaj starigos gxin sekrete. Kaj la tuta popolo
respondos kaj diros: Amen.
Cursed be the man that maketh any graven or molten image, an
abomination unto the LORD, the work of the hands of the
craftsman, and putteth it in a secret place. And all the
people shall answer and say, Amen.
16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian
patrinon. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that setteth light by his father or his mother.
And all the people shall say, Amen.
17 Malbenita estu, kiu forsxovas la limon de sia proksimulo.
Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that removeth his neighbour's landmark. And all
the people shall say, Amen.
18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la
tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that maketh the blind to wander out of the way.
And all the people shall say, Amen.
19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo,
kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that perverteth the judgment of the stranger,
fatherless, and widow. And all the people shall say, Amen.
20 Malbenita estu, kiu kusxas kun la edzino de sia patro; cxar
li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo
diros: Amen.
Cursed be he that lieth with his father's wife; because he
uncovereth his father's skirt. And all the people shall say,
Amen.
21 Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo
diros: Amen.
Cursed be he that lieth with any manner of beast. And all
the people shall say, Amen.
22 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia fratino, filino de sia
patro aux filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:
Amen.
Cursed be he that lieth with his sister, the daughter of his
father, or the daughter of his mother. And all the people
shall say, Amen.
23 Malbenita estu, kiu kusxas kun sia bopatrino. Kaj la tuta
popolo diros: Amen.
Cursed be he that lieth with his mother in law. And all the
people shall say, Amen.
24 Malbenita estu, kiu kasxe mortigas sian proksimulon. Kaj la
tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that smiteth his neighbour secretly. And all
the people shall say, Amen.
25 Malbenita estu, kiu prenas subacxeton, por mortigi animon,
sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that taketh reward to slay an innocent person.
And all the people shall say, Amen.
26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de cxi tiu
instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Cursed be he that confirmeth not all the words of this law
to do them. And all the people shall say, Amen.
Cxapitro 28
1 Se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante
plenumi cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi
hodiaux, tiam la Eternulo, via Dio, faros vin pli alta, ol
cxiuj popoloj de la tero.
And it shall come to pass, if thou shalt hearken diligently
unto the voice of the LORD thy God, to observe and to do all
his commandments which I command thee this day, that the
LORD thy God will set thee on high above all nations of the
earth:
2 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj benoj kaj atingos vin, se
vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio.
And all these blessings shall come on thee, and overtake
thee, if thou shalt hearken unto the voice of the LORD thy
God.
3 Benita vi estos en la urbo, kaj benita vi estos sur la
kampo.
Blessed shalt thou be in the city, and blessed shalt thou be
in the field.
4 Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via
tero kaj la frukto de via bruto, la naskitajxo de viaj
grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
Blessed shall be the fruit of thy body, and the fruit of thy
ground, and the fruit of thy cattle, the increase of thy
kine, and the flocks of thy sheep.
5 Benita estos via korbo kaj via pastujo.
Blessed shall be thy basket and thy store.
6 Benita vi estos cxe via venado, kaj benita vi estos cxe via
elirado.
Blessed shalt thou be when thou comest in, and blessed shalt
thou be when thou goest out.
7 La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj
levigxos kontraux vin, estos frapitaj antaux vi; per unu
vojo ili eliros kontraux vin, kaj per sep vojoj ili forkuros
de antaux vi.
The LORD shall cause thine enemies that rise up against thee
to be smitten before thy face: they shall come out against
thee one way, and flee before thee seven ways.
8 La Eternulo sendos al vi la benon por viaj grenejoj kaj por
cxiu entrepreno de viaj manoj, kaj Li benos vin sur la tero,
kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
The LORD shall command the blessing upon thee in thy
storehouses, and in all that thou settest thine hand unto;
and he shall bless thee in the land which the LORD thy God
giveth thee.
9 La Eternulo starigos vin al Si kiel popolon sanktan, kiel Li
jxuris al vi, se vi observos la ordonojn de la Eternulo, via
Dio, kaj iros laux Liaj vojoj.
The LORD shall establish thee an holy people unto himself,
as he hath sworn unto thee, if thou shalt keep the
commandments of the LORD thy God, and walk in his ways.
10 Kaj vidos cxiuj popoloj de la tero, ke la nomo de la
Eternulo estas sur vi, kaj ili timos vin.
And all people of the earth shall see that thou art called
by the name of the LORD; and they shall be afraid of thee.
11 Kaj la Eternulo donos al vi abundon da bono en la frukto de
via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de
via tero, sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj
patroj, ke Li donos gxin al vi.
And the LORD shall make thee plenteous in goods, in the
fruit of thy body, and in the fruit of thy cattle, and in
the fruit of thy ground, in the land which the LORD sware
unto thy fathers to give thee.
12 La Eternulo malfermos al vi Sian bonan trezorejon, la
cxielon, por doni al via tero la pluvon en la gxusta tempo
kaj por beni cxiujn farojn de viaj manoj; kaj vi pruntedonos
al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos.
The LORD shall open unto thee his good treasure, the heaven
to give the rain unto thy land in his season, and to bless
all the work of thine hand: and thou shalt lend unto many
nations, and thou shalt not borrow.
13 Kaj la Eternulo faros vin kapo, ne vosto, kaj vi estos nur
supre, kaj vi ne estos malsupre; se vi obeos la ordonojn de
la Eternulo, via Dio, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por
observi kaj plenumi,
And the LORD shall make thee the head, and not the tail; and
thou shalt be above only, and thou shalt not be beneath; if
that thou hearken unto the commandments of the LORD thy God,
which I command thee this day, to observe and to do them:
14 kaj se vi ne deklinigxos de cxiuj vortoj, kiujn mi ordonas
al vi hodiaux, dekstren nek maldekstren, por sekvi aliajn
diojn, servante al ili.
And thou shalt not go aside from any of the words which I
command thee this day, to the right hand, or to the left, to
go after other gods to serve them.
15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio,
penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi
transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj
malbenoj kaj atingos vin.
But it shall come to pass, if thou wilt not hearken unto the
voice of the LORD thy God, to observe to do all his
commandments and his statutes which I command thee this day;
that all these curses shall come upon thee, and overtake
thee:
16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la
kampo.
Cursed shalt thou be in the city, and cursed shalt thou be
in the field.
17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo.
Cursed shall be thy basket and thy store.
18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via
tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de
viaj malgrandaj brutoj.
Cursed shall be the fruit of thy body, and the fruit of thy
land, the increase of thy kine, and the flocks of thy sheep.
19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos
cxe via elirado.
Cursed shalt thou be when thou comest in, and cursed shalt
thou be when thou goest out.
20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj
malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi
faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos,
pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
The LORD shall send upon thee cursing, vexation, and rebuke,
in all that thou settest thine hand unto for to do, until
thou be destroyed, and until thou perish quickly; because of
the wickedness of thy doings, whereby thou hast forsaken me.
21 La Eternulo alkrocxos al vi la peston, gxis Li ekstermos vin
de sur la tero, al kiu vi iras, por ekposedi gxin.
The LORD shall make the pestilence cleave unto thee, until
he have consumed thee from off the land, whither thou goest
to possess it.
22 La Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per
malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per
bruliga aero kaj per flavigxo de la kreskajxoj; kaj ili
persekutos vin, gxis vi pereos.
The LORD shall smite thee with a consumption, and with a
fever, and with an inflammation, and with an extreme
burning, and with the sword, and with blasting, and with
mildew; and they shall pursue thee until thou perish.
23 Kaj via cxielo, kiu estas super via kapo, farigxos kupro;
kaj la tero, kiu estas sub vi, farigxos fero.
And thy heaven that is over thy head shall be brass, and the
earth that is under thee shall be iron.
24 Anstataux pluvo la Eternulo donos al via tero polvon kaj
cindron; el la cxielo gxi falados sur vin, gxis vi
ekstermigxos.
The LORD shall make the rain of thy land powder and dust:
from heaven shall it come down upon thee, until thou be
destroyed.
25 Frapos vin la Eternulo antaux viaj malamikoj; per unu vojo
vi eliros al ili, kaj per sep vojoj vi forkuros de antaux
ili; kaj vi estos terurilo por cxiuj regnoj de la tero.
The LORD shall cause thee to be smitten before thine
enemies: thou shalt go out one way against them, and flee
seven ways before them: and shalt be removed into all the
kingdoms of the earth.
26 Kaj via kadavro estos mangxajxo por cxiuj birdoj de la
cxielo kaj por la bestoj de la tero, kaj neniu ilin
forpelos.
And thy carcase shall be meat unto all fowls of the air, and
unto the beasts of the earth, and no man shall fray them
away.
27 La Eternulo frapos vin per abscesoj de Egiptujo kaj per
sangaj ulceroj kaj per favo kaj per skabio, de kiuj vi ne
povos resanigxi.
The LORD will smite thee with the botch of Egypt, and with
the emerods, and with the scab, and with the itch, whereof
thou canst not be healed.
28 La Eternulo frapos vin per frenezeco kaj per blindeco kaj
per senkapableco.
The LORD shall smite thee with madness, and blindness, and
astonishment of heart:
29 Kaj vi palpados en tagmezo, kiel palpas blindulo en mallumo,
kaj vi ne sukcesos sur viaj vojoj; kaj vi estos premata kaj
prirabata cxiutage, kaj neniu vin helpos.
And thou shalt grope at noonday, as the blind gropeth in
darkness, and thou shalt not prosper in thy ways: and thou
shalt be only oppressed and spoiled evermore, and no man
shall save thee.
30 Kun virino vi fiancxigxos, sed alia viro kusxos kun sxi;
domon vi konstruos, sed vi ne logxos en gxi; vinbergxardenon
vi plantos, sed vi ne gxuos gxiajn fruktojn.
Thou shalt betroth a wife, and another man shall lie with
her: thou shalt build an house, and thou shalt not dwell
therein: thou shalt plant a vineyard, and shalt not gather
the grapes thereof.
31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos
de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al
vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj
neniu vin helpos.
Thine ox shall be slain before thine eyes, and thou shalt
not eat thereof: thine ass shall be violently taken away
from before thy face, and shall not be restored to thee: thy
sheep shall be given unto thine enemies, and thou shalt have
none to rescue them.
32 Viaj filoj kaj viaj filinoj estos fordonitaj al alia popolo,
kaj viaj okuloj rigardos kaj sopiros pri ili la tutan tagon;
sed ne estos forto en viaj manoj.
Thy sons and thy daughters shall be given unto another
people, and thine eyes shall look, and fail with longing for
them all the day long; and there shall be no might in thine
hand.
33 La fruktojn de via tero kaj vian tutan laboron mangxos
popolo, kiun vi ne konis; kaj vi estos nur premata kaj
turmentata en cxiu tempo.
The fruit of thy land, and all thy labours, shall a nation
which thou knowest not eat up; and thou shalt be only
oppressed and crushed alway:
34 Kaj vi frenezigxos de la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi
vidos.
So that thou shalt be mad for the sight of thine eyes which
thou shalt see.
35 La Eternulo frapos vin per malbonaj ulceroj sur la genuoj
kaj sur la tibikarnoj, ulceroj, de kiuj vi ne povos
resanigxi, de la plando de via piedo gxis via verto.
The LORD shall smite thee in the knees, and in the legs,
with a sore botch that cannot be healed, from the sole of
thy foot unto the top of thy head.
36 La Eternulo foririgos vin, kaj la regxon, kiun vi starigos
super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj
vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono.
The LORD shall bring thee, and thy king which thou shalt set
over thee, unto a nation which neither thou nor thy fathers
have known; and there shalt thou serve other gods, wood and
stone.
37 Kaj vi estos terurilo, instrua ekzemplo, kaj mokatajxo cxe
cxiuj popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos.
And thou shalt become an astonishment, a proverb, and a
byword, among all nations whither the LORD shall lead thee.
38 Multe da semoj vi elportos sur la kampon, sed malmulte vi
enkolektos; cxar formangxos tion la akridoj.
Thou shalt carry much seed out into the field, and shalt
gather but little in; for the locust shall consume it.
39 Vinbergxardenojn vi plantos kaj prilaboros, sed vinon vi ne
trinkos, nek enkolektos berojn; cxar formangxos ilin la
vermoj.
Thou shalt plant vineyards, and dress them, but shalt
neither drink of the wine, nor gather the grapes; for the
worms shall eat them.
40 Olivarbojn vi havos en cxiuj viaj limoj, sed per oleo vi vin
ne sxmiros; cxar senfruktigxos viaj olivarboj.
Thou shalt have olive trees throughout all thy coasts, but
thou shalt not anoint thyself with the oil; for thine olive
shall cast his fruit.
41 Filojn kaj filinojn vi naskigos, sed ili ne estos cxe vi;
cxar ili iros en malliberecon.
Thou shalt beget sons and daughters, but thou shalt not
enjoy them; for they shall go into captivity.
42 Cxiujn viajn arbojn kaj la fruktojn de via tero ekposedos la
insektoj.
All thy trees and fruit of thy land shall the locust
consume.
43 La fremdulo, kiu estos inter vi, levigxos super vi cxiam pli
kaj pli alte, kaj vi mallevigxos cxiam pli kaj pli malalte.
The stranger that is within thee shall get up above thee
very high; and thou shalt come down very low.
44 Li pruntedonos al vi, sed vi ne pruntedonos al li; li estos
kapo, kaj vi estos vosto.
He shall lend to thee, and thou shalt not lend to him: he
shall be the head, and thou shalt be the tail.
45 Kaj venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj persekutos vin
kaj atingos vin, gxis vi estos ekstermita; cxar vi ne
auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio, por observi
Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiujn Li donis al vi.
Moreover all these curses shall come upon thee, and shall
pursue thee, and overtake thee, till thou be destroyed;
because thou hearkenedst not unto the voice of the LORD thy
God, to keep his commandments and his statutes which he
commanded thee:
46 Kaj ili estos kiel signoj kaj avertoj sur vi kaj sur via
idaro eterne;
And they shall be upon thee for a sign and for a wonder, and
upon thy seed for ever.
47 pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco
kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde.
Because thou servedst not the LORD thy God with joyfulness,
and with gladness of heart, for the abundance of all things;
48 Kaj vian malamikon, kiun la Eternulo sendos sur vin, vi
servos en malsato kaj soifo kaj nudeco kaj manko de cxio;
kaj li metos feran jugon sur vian kolon, gxis li ekstermos
vin.
Therefore shalt thou serve thine enemies which the LORD
shall send against thee, in hunger, and in thirst, and in
nakedness, and in want of all things: and he shall put a
yoke of iron upon thy neck, until he have destroyed thee.
49 La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la
fino de la tero; gxi venos, kiel flugas aglo; tio estos
popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
The LORD shall bring a nation against thee from far, from
the end of the earth, as swift as the eagle flieth; a nation
whose tongue thou shalt not understand;
50 popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos
junulon.
A nation of fierce countenance, which shall not regard the
person of the old, nor shew favour to the young:
51 Kaj gxi mangxos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn
de via tero, gxis gxi ruinigos vin tiel, ke gxi ne lasos al
vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitajxojn de viaj
grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, gxis
gxi pereigos vin.
And he shall eat the fruit of thy cattle, and the fruit of
thy land, until thou be destroyed: which also shall not
leave thee either corn, wine, or oil, or the increase of thy
kine, or flocks of thy sheep, until he have destroyed thee.
52 Kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, gxis falos viaj
altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando;
kaj gxi premos vin en cxiuj viaj pordegoj, en via tuta
lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.
And he shall besiege thee in all thy gates, until thy high
and fenced walls come down, wherein thou trustedst,
throughout all thy land: and he shall besiege thee in all
thy gates throughout all thy land, which the LORD thy God
hath given thee.
53 Kaj vi mangxos la frukton de via ventro, la karnon de viaj
filoj kaj viaj filinoj, kiujn donis al vi la Eternulo, via
Dio, en la siegxado kaj premado, per kiu premos vin via
malamiko.
And thou shalt eat the fruit of thine own body, the flesh of
thy sons and of thy daughters, which the LORD thy God hath
given thee, in the siege, and in the straitness, wherewith
thine enemies shall distress thee:
54 Viro delikata inter vi kaj tre alkutimigxinta al lukso,
malamike rigardos sian fraton, sian amatan edzinon, siajn
restintajn infanojn,
So that the man that is tender among you, and very delicate,
his eye shall be evil toward his brother, and toward the
wife of his bosom, and toward the remnant of his children
which he shall leave:
55 donante al neniu el ili iom de la karno de siaj infanoj,
kiun li mangxos; cxar restis al li nenio en la siegxado kaj
premado, per kiu premos vin via malamiko en cxiuj viaj
pordegoj.
So that he will not give to any of them of the flesh of his
children whom he shall eat: because he hath nothing left him
in the siege, and in the straitness, wherewith thine enemies
shall distress thee in all thy gates.
56 Virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis
sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco,
malamike rigardos sian amatan edzon kaj sian filon kaj sian
filinon,
The tender and delicate woman among you, which would not
adventure to set the sole of her foot upon the ground for
delicateness and tenderness, her eye shall be evil toward
the husband of her bosom, and toward her son, and toward her
daughter,
57 ne donante al ili la placenton, kiu eliras el inter sxiaj
piedoj, nek la infanojn, kiujn sxi naskas; cxar, pro manko
de cxio, sxi mangxos ilin sekrete, en la siegxado kaj
premado, per kiu premos vin via malamiko en viaj pordegoj.
And toward her young one that cometh out from between her
feet, and toward her children which she shall bear: for she
shall eat them for want of all things secretly in the siege
and straitness, wherewith thine enemy shall distress thee in
thy gates.
58 Se vi ne penos plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo,
skribitajn en cxi tiu libro, timante cxi tiun gloran kaj
timindan nomon: LA ETERNULON, VIAN DION:
If thou wilt not observe to do all the words of this law
that are written in this book, that thou mayest fear this
glorious and fearful name, THE LORD THY GOD;
59 tiam la Eternulo distingos viajn plagojn kaj la plagojn de
via idaro, kiel plagojn grandajn kaj longedauxrajn kaj
malsanojn malbonajn kaj longedauxrajn.
Then the LORD will make thy plagues wonderful, and the
plagues of thy seed, even great plagues, and of long
continuance, and sore sicknesses, and of long continuance.
60 Kaj Li turnos sur vin cxiujn malsanojn de Egiptujo, kiujn vi
timis, kaj ili alkrocxigxos al vi.
Moreover he will bring upon thee all the diseases of Egypt,
which thou wast afraid of; and they shall cleave unto thee.
61 Ankaux cxian malsanon kaj cxian plagon, kiuj ne estas
skribitaj en cxi tiu libro de instruo, la Eternulo venigos
sur vin, gxis vi estos ekstermita.
Also every sickness, and every plague, which is not written
in the book of this law, them will the LORD bring upon thee,
until thou be destroyed.
62 Kaj restos de vi malgranda amaseto, anstataux tio, ke vi
estis multaj, kiel la steloj de la cxielo; pro tio, ke vi ne
auxskultis la vocxon de la Eternulo, via Dio.
And ye shall be left few in number, whereas ye were as the
stars of heaven for multitude; because thou wouldest not
obey the voice of the LORD thy God.
63 Kaj kiel gxojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj
multigante vin, tiel gxojos la Eternulo, pereigante vin kaj
ekstermante vin; kaj vi estos elsxirita el la lando, en kiun
vi iras, por ekposedi gxin.
And it shall come to pass, that as the LORD rejoiced over
you to do you good, and to multiply you; so the LORD will
rejoice over you to destroy you, and to bring you to nought;
and ye shall be plucked from off the land whither thou goest
to possess it.
64 Kaj la Eternulo disjxetos vin inter cxiujn popolojn, de unu
fino de la tero gxis la alia fino de la tero; kaj vi servos
tie al fremdaj dioj el ligno kaj el sxtono, dioj, kiujn ne
konis vi nek viaj patroj.
And the LORD shall scatter thee among all people, from the
one end of the earth even unto the other; and there thou
shalt serve other gods, which neither thou nor thy fathers
have known, even wood and stone.
65 Sed ankaux inter tiuj popoloj vi ne trankviligxos, kaj ne
estos ripozo por via piedo; kaj la Eternulo donos al vi tie
koron tremantan kaj senfortigxon de la okuloj kaj suferadon
de la animo.
And among these nations shalt thou find no ease, neither
shall the sole of thy foot have rest: but the LORD shall
give thee there a trembling heart, and failing of eyes, and
sorrow of mind:
66 Kaj via vivo estos pendanta antaux vi; kaj vi timos tage kaj
nokte, kaj vi ne estos certa pri via vivo.
And thy life shall hang in doubt before thee; and thou shalt
fear day and night, and shalt have none assurance of thy
life:
67 Matene vi diros: Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:
Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro
la vidajxo antaux viaj okuloj, kiun vi vidos.
In the morning thou shalt say, Would God it were even! and
at even thou shalt say, Would God it were morning! for the
fear of thine heart wherewith thou shalt fear, and for the
sight of thine eyes which thou shalt see.
68 Kaj la Eternulo revenigos vin en Egiptujon per sxipoj, per
la vojo, pri kiu mi diris al vi, ke vi ne plu vidos gxin;
kaj vi vende proponos vin tie al viaj malamikoj kiel
sklavojn kaj sklavinojn, sed neniu acxetos.
And the LORD shall bring thee into Egypt again with ships,
by the way whereof I spake unto thee, Thou shalt see it no
more again: and there ye shall be sold unto your enemies for
bondmen and bondwomen, and no man shall buy you.
Cxapitro 29
1 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo
ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab,
krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Hxoreb.
These are the words of the covenant, which the LORD
commanded Moses to make with the children of Israel in the
land of Moab, beside the covenant which he made with them in
Horeb.
2 Kaj Moseo vokis al cxiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi
vidis cxion, kion faris la Eternulo antaux viaj okuloj en la
lando Egipta al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj kaj al
lia tuta lando,
And Moses called unto all Israel, and said unto them, Ye
have seen all that the LORD did before your eyes in the land
of Egypt unto Pharaoh, and unto all his servants, and unto
all his land;
3 tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn
grandajn signojn kaj miraklojn.
The great temptations which thine eyes have seen, the signs,
and those great miracles:
4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek
okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna
tago.
Yet the LORD hath not given you an heart to perceive, and
eyes to see, and ears to hear, unto this day.
5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne
sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne
sentauxgigxis sur via piedo.
And I have led you forty years in the wilderness: your
clothes are not waxen old upon you, and thy shoe is not
waxen old upon thy foot.
6 Panon vi ne mangxis, kaj vinon kaj ebriigajxojn vi ne
trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
Ye have not eaten bread, neither have ye drunk wine or
strong drink: that ye might know that I am the LORD your
God.
7 Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de
Hxesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj
ni venkobatis ilin;
And when ye came unto this place, Sihon the king of Heshbon,
and Og the king of Bashan, came out against us unto battle,
and we smote them:
8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis gxin kiel
posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de
la tribo de Manase.
And we took their land, and gave it for an inheritance unto
the Reubenites, and to the Gadites, and to the half tribe of
Manasseh.
9 Observu do la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin,
por ke vi sukcesu en cxio, kion vi faros.
Keep therefore the words of this covenant, and do them, that
ye may prosper in all that ye do.
10 Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj
estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj,
cxiuj Izraelidoj;
Ye stand this day all of you before the LORD your God; your
captains of your tribes, your elders, and your officers,
with all the men of Israel,
11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en
via tendaro, de la hakanto de via ligno gxis la cxerpanto de
via akvo;
Your little ones, your wives, and thy stranger that is in
thy camp, from the hewer of thy wood unto the drawer of thy
water:
12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio,
kaj en Lian jxuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via
Dio, faras kun vi hodiaux,
That thou shouldest enter into covenant with the LORD thy
God, and into his oath, which the LORD thy God maketh with
thee this day:
13 por ke Li starigu vin hodiaux kiel Sian popolon, kaj Li estu
al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li jxuris al viaj
patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
That he may establish thee to day for a people unto himself,
and that he may be unto thee a God, as he hath said unto
thee, and as he hath sworn unto thy fathers, to Abraham, to
Isaac, and to Jacob.
14 Kaj ne kun vi solaj mi faras cxi tiun interligon kaj cxi
tiun jxuran interkonsenton,
Neither with you only do I make this covenant and this oath;
15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaux cxi tie antaux la
Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaux cxi
tie kun ni.
But with him that standeth here with us this day before the
LORD our God, and also with him that is not here with us
this day:
16 Cxar vi scias, kiel ni logxis en la lando Egipta, kaj kiel
ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;
(For ye know how we have dwelt in the land of Egypt; and how
we came through the nations which ye passed by;
17 kaj vi vidis iliajn abomenajxojn, kaj iliajn idolojn el
ligno kaj el sxtono, el argxento kaj el oro, kiujn ili
havas.
And ye have seen their abominations, and their idols, wood
and stone, silver and gold, which were among them:)
18 Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux
tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia
Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble
trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj
absinton;
Lest there should be among you man, or woman, or family, or
tribe, whose heart turneth away this day from the LORD our
God, to go and serve the gods of these nations; lest there
should be among you a root that beareth gall and wormwood;
19 kaj kiam li auxdos la vortojn de cxi tiu malbeno, li benos
sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraux tio, ke
mi iros laux la deziroj de mia koro; kaj pereos la
trinkintoj kune kun la soifantoj.
And it come to pass, when he heareth the words of this
curse, that he bless himself in his heart, saying, I shall
have peace, though I walk in the imagination of mine heart,
to add drunkenness to thirst:
20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la
kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj
falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu
libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la
cxielo;
The LORD will not spare him, but then the anger of the LORD
and his jealousy shall smoke against that man, and all the
curses that are written in this book shall lie upon him, and
the LORD shall blot out his name from under heaven.
21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de
Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu
estas skribita en cxi tiu libro de instruo.
And the LORD shall separate him unto evil out of all the
tribes of Israel, according to all the curses of the
covenant that are written in this book of the law:
22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos
post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando
kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn,
per kiuj la Eternulo gxin frapos--
So that the generation to come of your children that shall
rise up after you, and the stranger that shall come from a
far land, shall say, when they see the plagues of that land,
and the sicknesses which the LORD hath laid upon it;
23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne
estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie
elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj
Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia
furiozo--
And that the whole land thereof is brimstone, and salt, and
burning, that it is not sown, nor beareth, nor any grass
groweth therein, like the overthrow of Sodom, and Gomorrah,
Admah, and Zeboim, which the LORD overthrew in his anger,
and in his wrath:
24 cxiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi
tiu lando? pro kio estas tiu granda flamo de kolero?
Even all nations shall say, Wherefore hath the LORD done
thus unto this land? what meaneth the heat of this great
anger?
25 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de
la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili,
kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
Then men shall say, Because they have forsaken the covenant
of the LORD God of their fathers, which he made with them
when he brought them forth out of the land of Egypt:
26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al
ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis
por ili:
For they went and served other gods, and worshipped them,
gods whom they knew not, and whom he had not given unto
them:
27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu
lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas
skribitaj en cxi tiu libro;
And the anger of the LORD was kindled against this land, to
bring upon it all the curses that are written in this book:
28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en
furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon
alian, kiel ni vidas nun.
And the LORD rooted them out of their land in anger, and in
wrath, and in great indignation, and cast them into another
land, as it is this day.
29 La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la
nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni
plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
The secret things belong unto the LORD our God: but those
things which are revealed belong unto us and to our children
for ever, that we may do all the words of this law.
Cxapitro 30
1 Kaj kiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj aferoj, la beno kaj la
malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via
koro inter cxiuj popoloj, inter kiujn jxetis vin la
Eternulo, via Dio;
And it shall come to pass, when all these things are come
upon thee, the blessing and the curse, which I have set
before thee, and thou shalt call them to mind among all the
nations, whither the LORD thy God hath driven thee,
2 kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj auxskultos
Lian vocxon konforme al cxio, kion mi ordonas al vi hodiaux,
vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta
animo:
And shalt return unto the LORD thy God, and shalt obey his
voice according to all that I command thee this day, thou
and thy children, with all thine heart, and with all thy
soul;
3 tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li
kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj,
inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.
That then the LORD thy God will turn thy captivity, and have
compassion upon thee, and will return and gather thee from
all the nations, whither the LORD thy God hath scattered
thee.
4 Ecx se vi estus forjxetita gxis la rando de la cxielo, ecx
el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li
vin prenos.
If any of thine be driven out unto the outmost parts of
heaven, from thence will the LORD thy God gather thee, and
from thence will he fetch thee:
5 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun
posedis viaj patroj, kaj vi gxin ekposedos; kaj Li faros al
vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
And the LORD thy God will bring thee into the land which thy
fathers possessed, and thou shalt possess it; and he will do
thee good, and multiply thee above thy fathers.
6 Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la
koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion,
per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
And the LORD thy God will circumcise thine heart, and the
heart of thy seed, to love the LORD thy God with all thine
heart, and with all thy soul, that thou mayest live.
7 Kaj la Eternulo, via Dio, venigos cxiujn cxi tiujn malbenojn
sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj
persekutis vin.
And the LORD thy God will put all these curses upon thine
enemies, and on them that hate thee, which persecuted thee.
8 Kaj vi konvertigxos kaj auxskultos la vocxon de la Eternulo,
kaj plenumos cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al
vi hodiaux.
And thou shalt return and obey the voice of the LORD, and do
all his commandments which I command thee this day.
9 Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en cxiu faro
de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto
de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; cxar
denove la Eternulo gxojos pri vi, farante al vi bonon, kiel
Li gxojis pri viaj patroj;
And the LORD thy God will make thee plenteous in every work
of thine hand, in the fruit of thy body, and in the fruit of
thy cattle, and in the fruit of thy land, for good: for the
LORD will again rejoice over thee for good, as he rejoiced
over thy fathers:
10 se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio,
observante Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiuj estas
skribitaj en cxi tiu libro de instruo, se vi revenos al la
Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
If thou shalt hearken unto the voice of the LORD thy God, to
keep his commandments and his statutes which are written in
this book of the law, and if thou turn unto the LORD thy God
with all thine heart, and with all thy soul.
11 Cxar cxi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaux, ne estas
neatingebla por vi, kaj gxi ne estas malproksima.
For this commandment which I command thee this day, it is
not hidden from thee, neither is it far off.
12 Ne en la cxielo gxi estas, por ke oni povu diri: Kiu
suprenirus por ni en la cxielon kaj prenus gxin por ni kaj
auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
It is not in heaven, that thou shouldest say, Who shall go
up for us to heaven, and bring it unto us, that we may hear
it, and do it?
13 Kaj ne trans la maro gxi estas, por ke oni povu diri: Kiu
irus por ni trans la maron kaj prenus gxin por ni kaj
auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
Neither is it beyond the sea, that thou shouldest say, Who
shall go over the sea for us, and bring it unto us, that we
may hear it, and do it?
14 Sed tre proksime de vi estas la afero: en via busxo kaj en
via koro, por plenumi gxin.
But the word is very nigh unto thee, in thy mouth, and in
thy heart, that thou mayest do it.
15 Rigardu, mi proponis al vi hodiaux la vivon kaj bonon, kaj
la morton kaj malbonon;
See, I have set before thee this day life and good, and
death and evil;
16 ordonante al vi ami la Eternulon, vian Dion, iri laux Liaj
vojoj, kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn kaj
Liajn decidojn, por ke vi vivu kaj multigxu, kaj por ke vin
benu la Eternulo, via Dio, en la lando, en kiun vi venas,
por ekposedi gxin.
In that I command thee this day to love the LORD thy God, to
walk in his ways, and to keep his commandments and his
statutes and his judgments, that thou mayest live and
multiply: and the LORD thy God shall bless thee in the land
whither thou goest to possess it.
17 Sed se deklinigxos via koro kaj vi ne auxskultos kaj vi
lasos forlogi vin kaj vi adorklinigxos al aliaj dioj kaj
servos al ili:
But if thine heart turn away, so that thou wilt not hear,
but shalt be drawn away, and worship other gods, and serve
them;
18 en tia okazo mi sciigas al vi hodiaux, ke vi pereos, ke vi
ne longe vivos sur la tero, sur kiun vi transiras trans
Jordanon, por veni tien kaj ekposedi gxin.
I denounce unto you this day, that ye shall surely perish,
and that ye shall not prolong your days upon the land,
whither thou passest over Jordan to go to possess it.
19 Mi atestigas pri vi hodiaux la cxielon kaj la teron: la
vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la
malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro,
I call heaven and earth to record this day against you, that
I have set before you life and death, blessing and cursing:
therefore choose life, that both thou and thy seed may live:
20 amante la Eternulon, vian Dion, auxskultante Lian vocxon kaj
alkrocxante vin al Li; cxar Li estas via vivo kaj via
longatempeco de logxado sur la tero, pri kiu la Eternulo
jxuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob,
ke Li donos al ili.
That thou mayest love the LORD thy God, and that thou mayest
obey his voice, and that thou mayest cleave unto him: for he
is thy life, and the length of thy days: that thou mayest
dwell in the land which the LORD sware unto thy fathers, to
Abraham, to Isaac, and to Jacob, to give them.
Cxapitro 31
1 Kaj Moseo iris kaj parolis cxi tiujn vortojn al la tuta
Izrael.
And Moses went and spake these words unto all Israel.
2 Kaj li diris al ili: Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek
jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo
diris al mi: Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
And he said unto them, I am an hundred and twenty years old
this day; I can no more go out and come in: also the LORD
hath said unto me, Thou shalt not go over this Jordan.
3 La Eternulo, via Dio, mem iros antaux vi; Li ekstermos tiujn
popolojn antaux vi, kaj vi heredos ilin; Josuo iros antaux
vi, kiel la Eternulo diris.
The LORD thy God, he will go over before thee, and he will
destroy these nations from before thee, and thou shalt
possess them: and Joshua, he shall go over before thee, as
the LORD hath said.
4 Kaj la Eternulo faros al ili, kiel Li faris al Sihxon kaj al
Og, regxoj de la Amoridoj, kaj al ilia lando, kiujn Li
ekstermis.
And the LORD shall do unto them as he did to Sihon and to
Og, kings of the Amorites, and unto the land of them, whom
he destroyed.
5 Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili
laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
And the LORD shall give them up before your face, that ye
may do unto them according unto all the commandments which I
have commanded you.
6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili;
cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de
vi kaj ne forlasos vin.
Be strong and of a good courage, fear not, nor be afraid of
them: for the LORD thy God, he it is that doth go with thee;
he will not fail thee, nor forsake thee.
7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj
de cxiuj Izraelidoj: Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos
cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al
iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos
ilin.
And Moses called unto Joshua, and said unto him in the sight
of all Israel, Be strong and of a good courage: for thou
must go with this people unto the land which the LORD hath
sworn unto their fathers to give them; and thou shalt cause
them to inherit it.
8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li
ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu
la kuragxon.
And the LORD, he it is that doth go before thee; he will be
with thee, he will not fail thee, neither forsake thee: fear
not, neither be dismayed.
9 Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la
pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo
de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.
And Moses wrote this law, and delivered it unto the priests
the sons of Levi, which bare the ark of the covenant of the
LORD, and unto all the elders of Israel.
10 Kaj Moseo ordonis al ili, dirante: Post paso de sep jaroj,
en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de lauxboj,
And Moses commanded them, saying, At the end of every seven
years, in the solemnity of the year of release, in the feast
of tabernacles,
11 kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via
Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun
instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj.
When all Israel is come to appear before the LORD thy God in
the place which he shall choose, thou shalt read this law
before all Israel in their hearing.
12 Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la
infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj,
por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian
Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiun instruo.
Gather the people together, men and women, and children, and
thy stranger that is within thy gates, that they may hear,
and that they may learn, and fear the LORD your God, and
observe to do all the words of this law:
13 Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraux ne sciis, auxdos, kaj lernos
timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi
vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por
ekposedi gxin.
And that their children, which have not known any thing, may
hear, and learn to fear the LORD your God, as long as ye
live in the land whither ye go over Jordan to possess it.
14 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen alproksimigxis viaj
tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj starigxu en la
tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj
Moseo kaj Josuo iris kaj starigxis en la tabernaklo de
kunveno.
And the LORD said unto Moses, Behold, thy days approach that
thou must die: call Joshua, and present yourselves in the
tabernacle of the congregation, that I may give him a
charge. And Moses and Joshua went, and presented themselves
in the tabernacle of the congregation.
15 Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj
la nuba kolono starigxis cxe la pordo de la tabernaklo.
And the LORD appeared in the tabernacle in a pillar of a
cloud: and the pillar of the cloud stood over the door of
the tabernacle.
16 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen vi iras dormi kun viaj
patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj
dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min
kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi.
And the LORD said unto Moses, Behold, thou shalt sleep with
thy fathers; and this people will rise up, and go a whoring
after the gods of the strangers of the land, whither they go
to be among them, and will forsake me, and break my covenant
which I have made with them.
17 Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi
forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili
estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj
mizeroj; kaj ili diros en tiu tago: Cxu ne pro tio, ke nia
Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?
Then my anger shall be kindled against them in that day, and
I will forsake them, and I will hide my face from them, and
they shall be devoured, and many evils and troubles shall
befall them; so that they will say in that day, Are not
these evils come upon us, because our God is not among us?
18 Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj
malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
And I will surely hide my face in that day for all the evils
which they shall have wrought, in that they are turned unto
other gods.
19 Kaj nun skribu al vi cxi tiun kanton, kaj instruu gxin al la
Izraelidoj; metu gxin en ilian busxon, por ke cxi tiu kanto
estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
Now therefore write ye this song for you, and teach it the
children of Israel: put it in their mouths, that this song
may be a witness for me against the children of Israel.
20 Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris al
iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili
mangxos kaj satigxos kaj grasigxos: tiam ili sin turnos al
aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj
rompos Mian interligon.
For when I shall have brought them into the land which I
sware unto their fathers, that floweth with milk and honey;
and they shall have eaten and filled themselves, and waxen
fat; then will they turn unto other gods, and serve them,
and provoke me, and break my covenant.
21 Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam
cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne
estos forgesita el la busxo de ilia idaro. Cxar Mi konas
iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi
venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.
And it shall come to pass, when many evils and troubles are
befallen them, that this song shall testify against them as
a witness; for it shall not be forgotten out of the mouths
of their seed: for I know their imagination which they go
about, even now, before I have brought them into the land
which I sware.
22 Kaj Moseo skribis cxi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis
gxin al la Izraelidoj.
Moses therefore wrote this song the same day, and taught it
the children of Israel.
23 Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris: Estu forta
kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon,
pri kiu mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
And he gave Joshua the son of Nun a charge, and said, Be
strong and of a good courage: for thou shalt bring the
children of Israel into the land which I sware unto them:
and I will be with thee.
24 Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi
tiu instruo en libron,
And it came to pass, when Moses had made an end of writing
the words of this law in a book, until they were finished,
25 tiam Moseo ordonis al la Levidoj, kiuj portis la keston de
interligo de la Eternulo, dirante:
That Moses commanded the Levites, which bare the ark of the
covenant of the LORD, saying,
26 Prenu cxi tiun libron de la instruo, kaj kusxigu gxin flanke
de la kesto de interligo de la Eternulo, via Dio, por ke gxi
estu tie atesto kontraux vi;
Take this book of the law, and put it in the side of the ark
of the covenant of the LORD your God, that it may be there
for a witness against thee.
27 cxar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja
ecx nun, kiam mi estas ankoraux vivanta inter vi, vi estis
malobeemaj kontraux la Eternulo: kio do estos post mia
morto?
For I know thy rebellion, and thy stiff neck: behold, while
I am yet alive with you this day, ye have been rebellious
against the LORD; and how much more after my death?
28 Kunvenigu al mi cxiujn plejagxulojn de viaj triboj kaj viajn
oficistojn, kaj mi parolos antaux iliaj oreloj tiujn
vortojn, kaj mi atestigos kontraux ili la cxielon kaj la
teron.
Gather unto me all the elders of your tribes, and your
officers, that I may speak these words in their ears, and
call heaven and earth to record against them.
29 Cxar mi scias, ke post mia morto vi malbonigxos kaj
deklinigxos de la vojo, pri kiu mi ordonis al vi; kaj trafos
vin mizero en la estonta tempo pro tio, ke vi faros malbonon
antaux la okuloj de la Eternulo, kolerigante Lin per la
faroj de viaj manoj.
For I know that after my death ye will utterly corrupt
yourselves, and turn aside from the way which I have
commanded you; and evil will befall you in the latter days;
because ye will do evil in the sight of the LORD, to provoke
him to anger through the work of your hands.
30 Kaj Moseo eldiris antaux la oreloj de la tuta komunumo de
Izrael la vortojn de cxi tiu kanto gxis la fino:
And Moses spake in the ears of all the congregation of
Israel the words of this song, until they were ended.
Cxapitro 32
1 Atentu, cxielo, kaj mi parolos;
Kaj auxdu la tero la vortojn de mia busxo.
Give ear, O ye heavens, and I will speak; and hear, O earth,
the words of my mouth.
2 Versxigxos kiel pluvo mia instruo,
Fluos kiel roso mia parolo,
Kiel pluvego sur verdajxon
Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.
My doctrine shall drop as the rain, my speech shall distil
as the dew, as the small rain upon the tender herb, and as
the showers upon the grass:
3 Cxar la nomon de la Eternulo mi vokas;
Donu honoron al nia Dio.
Because I will publish the name of the LORD: ascribe ye
greatness unto our God.
4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj;
Cxar cxiuj Liaj vojoj estas justaj.
Li estas Dio fidela kaj sen malbonago;
Justa kaj verama Li estas.
He is the Rock, his work is perfect: for all his ways are
judgment: a God of truth and without iniquity, just and
right is he.
5 Ili malbonigxis antaux Li,
Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco;
Generacio malhumila kaj malhonesta.
They have corrupted themselves, their spot is not the spot
of his children: they are a perverse and crooked generation.
6 Cxu al la Eternulo vi tiel repagas,
Popolo malnobla kaj malprudenta?
Cxu ne Li estas via patro, kiu vin kreis?
Cxu ne Li vin estigis kaj arangxis?
Do ye thus requite the LORD, O foolish people and unwise? is
not he thy father that hath bought thee? hath he not made
thee, and established thee?
7 Rememoru la tempon antikvan,
Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj;
Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi;
Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
Remember the days of old, consider the years of many
generations: ask thy father, and he will shew thee; thy
elders, and they will tell thee.
8 Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj,
Kiam Li dislogxigis la homidojn,
Li starigis la limojn de la popoloj
Laux la nombro de al idoj de Izrael;
When the Most High divided to the nations their inheritance,
when he separated the sons of Adam, he set the bounds of the
people according to the number of the children of Israel.
9 Cxar parto de la Eternulo estas Lia popolo;
Jakob estas Lia hereda mezuritajxo.
For the LORD's portion is his people; Jacob is the lot of
his inheritance.
10 Li trovis lin en dezerto,
En stepo, kie regas bruo senviva;
Li cxirkauxis lin, zorgis pri li,
Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
He found him in a desert land, and in the waste howling
wilderness; he led him about, he instructed him, he kept him
as the apple of his eye.
11 Kiel aglo vekas sian neston,
Flugpendas super siaj idoj,
Tiel Li etendis Siajn flugilojn,
Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
As an eagle stirreth up her nest, fluttereth over her young,
spreadeth abroad her wings, taketh them, beareth them on her
wings:
12 La Eternulo sola kondukis lin,
Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
So the LORD alone did lead him, and there was no strange god
with him.
13 Li portis lin sur altajxon de la tero,
Mangxigis al li produktojn de kampoj,
Nutris lin per mielo el sxtono
Kaj per oleo el granita roko,
He made him ride on the high places of the earth, that he
might eat the increase of the fields; and he made him to
suck honey out of the rock, and oil out of the flinty rock;
14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj
Kun sebo de sxafidoj
Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj
Kaj per la graso de la kernoj de tritiko;
Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
Butter of kine, and milk of sheep, with fat of lambs, and
rams of the breed of Bashan, and goats, with the fat of
kidneys of wheat; and thou didst drink the pure blood of the
grape.
15 Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis;
Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis;
Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis,
Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
But Jeshurun waxed fat, and kicked: thou art waxen fat, thou
art grown thick, thou art covered with fatness; then he
forsook God which made him, and lightly esteemed the Rock of
his salvation.
16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj,
Per abomenajxoj ili kolerigis Lin.
They provoked him to jealousy with strange gods, with
abominations provoked they him to anger.
17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio,
Al dioj, kiujn ili ne konis,
Al novaj, antaux nelonge venintaj,
Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
They sacrificed unto devils, not to God; to gods whom they
knew not, to new gods that came newly up, whom your fathers
feared not.
18 La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro,
Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.
Of the Rock that begat thee thou art unmindful, and hast
forgotten God that formed thee.
19 Kaj la Eternulo vidis,
Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;
And when the LORD saw it, he abhorred them, because of the
provoking of his sons, and of his daughters.
20 Kaj Li diris: Mi kasxos Mian vizagxon for de ili,
Mi vidos, kia estos ilia fino;
Cxar ili estas generacio perfida,
Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
And he said, I will hide my face from them, I will see what
their end shall be: for they are a very froward generation,
children in whom is no faith.
21 Ili incitis Min per ne-dio,
Kolerigis Min per siaj vantajxoj:
Tial Mi incitos ilin per ne-popolo,
Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
They have moved me to jealousy with that which is not God;
they have provoked me to anger with their vanities: and I
will move them to jealousy with those which are not a
people; I will provoke them to anger with a foolish nation.
22 Cxar fajro ekflamis en Mia kolero,
Kaj gxi brulas gxis la profundoj de Sxeol,
Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn,
Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.
For a fire is kindled in mine anger, and shall burn unto the
lowest hell, and shall consume the earth with her increase,
and set on fire the foundations of the mountains.
23 Mi amasigos super ili malfelicxojn;
Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin.
I will heap mischiefs upon them; I will spend mine arrows
upon them.
24 Ili konsumigxos de malsato
Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio;
Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin
Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
They shall be burnt with hunger, and devoured with burning
heat, and with bitter destruction: I will also send the
teeth of beasts upon them, with the poison of serpents of
the dust.
25 Ekstere ekstermos glavo,
Kaj en la domoj teruro,
Junulon kaj junulinon,
Sucxinfanon kun grizharulo.
The sword without, and terror within, shall destroy both the
young man and the virgin, the suckling also with the man of
gray hairs.
26 Mi dirus: Mi disblovos ilin,
Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
I said, I would scatter them into corners, I would make the
remembrance of them to cease from among men:
27 Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj,
Ke eble fierigxus iliaj premantoj,
Kaj dirus: Nia mano estas potenca,
Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.
Were it not that I feared the wrath of the enemy, lest their
adversaries should behave themselves strangely, and lest
they should say, Our hand is high, and the LORD hath not
done all this.
28 Cxar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton,
Kaj komprenadon ili ne havas.
For they are a nation void of counsel, neither is there any
understanding in them.
29 Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus;
Ili pripensus, kia estos ilia fino.
O that they were wise, that they understood this, that they
would consider their latter end!
30 Kiel povus unu persekuti milon
Kaj du forkurigi dek milojn,
Se ilia Defendanto ilin ne vendus
Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
How should one chase a thousand, and two put ten thousand to
flight, except their Rock had sold them, and the LORD had
shut them up?
31 Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto,
Niaj malamikoj mem tion povas jugxi.
For their rock is not as our Rock, even our enemies
themselves being judges.
32 Cxar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj
vinberbrancxoj
Kaj el la kampoj de Gomora;
Iliaj beroj estas beroj venenaj,
Vinberojn maldolcxajn ili havas.
For their vine is of the vine of Sodom, and of the fields of
Gomorrah: their grapes are grapes of gall, their clusters
are bitter:
33 Galo de drakoj estas ilia vino,
Kaj pereiga veneno de aspidoj.
Their wine is the poison of dragons, and the cruel venom of
asps.
34 Cxu tio ne estas kasxita cxe Mi,
Sigelita en Mia trezorejo?
Is not this laid up in store with me, and sealed up among my
treasures?
35 Cxe Mi estas vengxo kaj repago,
Gxis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo;
Cxar proksima estas la tago de ilia malfelicxo,
Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.
To me belongeth vengeance and recompence; their foot shall
slide in due time: for the day of their calamity is at hand,
and the things that shall come upon them make haste.
36 Cxar la Eternulo jugxos Sian popolon,
Kaj Li kompatos Siajn sklavojn,
Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto,
Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.
For the LORD shall judge his people, and repent himself for
his servants, when he seeth that their power is gone, and
there is none shut up, or left.
37 Kaj Li diros: Kie estas iliaj dioj,
La fortikajxo, kiun ili fidis;
And he shall say, Where are their gods, their rock in whom
they trusted,
38 Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj,
Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj?
Ili levigxu kaj helpu vin,
Ili estu sxirmo por vi!
Which did eat the fat of their sacrifices, and drank the
wine of their drink offerings? let them rise up and help
you, and be your protection.
39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola,
Kaj ne ekzistas dio krom Mi;
Mi mortigas kaj vivigas;
Mi frapas kaj resanigas;
Kaj neniu povas savi el Mia mano.
See now that I, even I, am he, and there is no god with me:
I kill, and I make alive; I wound, and I heal: neither is
there any that can deliver out of my hand.
40 Mi levos al la cxielo Mian manon,
Kaj Mi diros: Mi vivas eterne.
For I lift up my hand to heaven, and say, I live for ever.
41 Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon
Kaj Mia mano komencos la jugxadon,
Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj,
Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.
If I whet my glittering sword, and mine hand take hold on
judgment; I will render vengeance to mine enemies, and will
reward them that hate me.
42 Mi ebriigos Miajn sagojn per sango,
Kaj Mia glavo mangxos karnon,
El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj,
El la kapoj de la estroj de la malamikoj.
I will make mine arrows drunk with blood, and my sword shall
devour flesh; and that with the blood of the slain and of
the captives, from the beginning of revenges upon the enemy.
43 Gloru, ho gentoj, Lian popolon;
Cxar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj,
Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj
Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.
Rejoice, O ye nations, with his people: for he will avenge
the blood of his servants, and will render vengeance to his
adversaries, and will be merciful unto his land, and to his
people.
44 Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto
antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun.
And Moses came and spake all the words of this song in the
ears of the people, he, and Hoshea the son of Nun.
45 Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj
antaux la tuta Izrael,
And Moses made an end of speaking all these words to all
Israel:
46 tiam li diris al ili: Enmetu en vian koron cxiujn vortojn,
per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj
gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu
instruo.
And he said unto them, Set your hearts unto all the words
which I testify among you this day, which ye shall command
your children to observe to do, all the words of this law.
47 Cxar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via
vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al
kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.
For it is not a vain thing for you; because it is your life:
and through this thing ye shall prolong your days in the
land, whither ye go over Jordan to possess it.
48 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante:
And the LORD spake unto Moses that selfsame day, saying,
49 Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo,
kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu
la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel
posedajxon;
Get thee up into this mountain Abarim, unto mount Nebo,
which is in the land of Moab, that is over against Jericho;
and behold the land of Canaan, which I give unto the
children of Israel for a possession:
50 kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj
alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato,
sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo:
And die in the mount whither thou goest up, and be gathered
unto thy people; as Aaron thy brother died in mount Hor, and
was gathered unto his people:
51 pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la
Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi
ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj.
Because ye trespassed against me among the children of
Israel at the waters of MeribahKadesh, in the wilderness of
Zin; because ye sanctified me not in the midst of the
children of Israel.
52 Cxar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros
tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.
Yet thou shalt see the land before thee; but thou shalt not
go thither unto the land which I give the children of
Israel.
Cxapitro 33
1 Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la
Izraelidojn antaux sia morto.
And this is the blessing, wherewith Moses the man of God
blessed the children of Israel before his death.
2 Li diris:
La Eternulo venis de Sinaj
Kaj eklumis al ili de Seir;
Li ekbrilis de la monto Paran
Kaj venis el milmiloj da sanktuloj;
Cxe Lia dekstra flanko estas fajro de legxo por ili.
And he said, The LORD came from Sinai, and rose up from Seir
unto them; he shined forth from mount Paran, and he came
with ten thousands of saints: from his right hand went a
fiery law for them.
3 Vere Li amas la popolojn;
Cxiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano;
Kaj ili falis antaux Viaj piedoj,
Por auxskulti Viajn vortojn.
Yea, he loved the people; all his saints are in thy hand:
and they sat down at thy feet; every one shall receive of
thy words.
4 Instruon transdonis al ni Moseo,
Heredajxon por la komunumo de Jakob.
Moses commanded us a law, even the inheritance of the
congregation of Jacob.
5 Kaj li farigxis regxo en Jesxurun,
Kiam kunvenis la cxefoj de la popolo,
Kune la triboj de Izrael.
And he was king in Jeshurun, when the heads of the people
and the tribes of Israel were gathered together.
6 Vivu Ruben, kaj li ne mortu;
Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.
Let Reuben live, and not die; and let not his men be few.
7 Kaj cxi tion pri Jehuda li diris:
Auxdu, ho Eternulo, la vocxon de Jehuda,
Kaj alkonduku lin al lia popolo;
Per siaj manoj li sin defendos,
Kaj Vi estu helpanto kontraux liaj malamikoj.
And this is the blessing of Judah: and he said, Hear, LORD,
the voice of Judah, and bring him unto his people: let his
hands be sufficient for him; and be thou an help to him from
his enemies.
8 Kaj pri Levi li diris:
Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta
viro,
Kiun Vi elprovis en Masa,
Kun kiu Vi malpacis cxe la Akvo de Malpaco;
And of Levi he said, Let thy Thummim and thy Urim be with
thy holy one, whom thou didst prove at Massah, and with whom
thou didst strive at the waters of Meribah;
9 Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino:
Mi ne vidis ilin;
Kiu ne rekonis siajn fratojn
Kaj ne konis siajn filojn:
Cxar ili observis Viajn dirojn
Kaj gardis Vian interligon;
Who said unto his father and to his mother, I have not seen
him; neither did he acknowledge his brethren, nor knew his
own children: for they have observed thy word, and kept thy
covenant.
10 Ili instruu Viajn legxojn al Jakob
Kaj Vian instruon al Izrael;
Ili metu incenson antaux Vian vizagxon,
Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
They shall teach Jacob thy judgments, and Israel thy law:
they shall put incense before thee, and whole burnt
sacrifice upon thine altar.
11 Benu, ho Eternulo, lian forton,
Kaj favoru la faron de liaj manoj;
Frapu la lumbon de tiuj, kiuj levigxas kontraux lin,
Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu relevigxi.
Bless, LORD, his substance, and accept the work of his
hands; smite through the loins of them that rise against
him, and of them that hate him, that they rise not again.
12 Pri Benjamen li diris:
La amato de la Eternulo logxos sendangxere cxe Li;
Li protektas lin cxiutage,
Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
And of Benjamin he said, The beloved of the LORD shall dwell
in safety by him; and the Lord shall cover him all the day
long, and he shall dwell between his shoulders.
13 Kaj pri Jozef li diris:
Benita de la Eternulo estas lia tero,
Per donoj de la cxielo, per roso,
Kaj per la profundajxo, kusxanta malsupre,
And of Joseph he said, Blessed of the LORD be his land, for
the precious things of heaven, for the dew, and for the deep
that coucheth beneath,
14 Kaj per donoj, produktataj de la suno,
Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,
And for the precious fruits brought forth by the sun, and
for the precious things put forth by the moon,
15 Kaj per la plejbonajxoj de la antikvaj montoj,
Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
And for the chief things of the ancient mountains, and for
the precious things of the lasting hills,
16 Kaj per la donoj de la tero kaj de gxia abundeco.
Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetajxo,
Venu sur la kapon de Jozef
Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
And for the precious things of the earth and fulness
thereof, and for the good will of him that dwelt in the
bush: let the blessing come upon the head of Joseph, and
upon the top of the head of him that was separated from his
brethren.
17 Lia unuenaskita bovido estas belega,
Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo;
Per ili li kornobatos cxiujn popolojn kune gxis la
randoj de la tero.
Tio estas la dekmiloj de Efraim,
Tio estas la miloj de Manase.
His glory is like the firstling of his bullock, and his
horns are like the horns of unicorns: with them he shall
push the people together to the ends of the earth: and they
are the ten thousands of Ephraim, and they are the thousands
of Manasseh.
18 Kaj pri Zebulun li diris:
Gxoju, Zebulun, cxe via eliro;
Kaj Isahxar, en viaj tendoj.
And of Zebulun he said, Rejoice, Zebulun, in thy going out;
and, Issachar, in thy tents.
19 La popolojn ili vokas sur la monton;
Tie ili oferbucxas oferojn de justeco;
Cxar ili nutras sin per la ricxajxo de la maro,
Kaj per trezoroj, kasxitaj en la sablo.
They shall call the people unto the mountain; there they
shall offer sacrifices of righteousness: for they shall suck
of the abundance of the seas, and of treasures hid in the
sand.
20 Kaj pri Gad li diris:
Benata estu la disvastiganto de Gad;
Kiel leono li kusxas,
Kaj li dissxiras brakon kune kun la verto.
And of Gad he said, Blessed be he that enlargeth Gad: he
dwelleth as a lion, and teareth the arm with the crown of
the head.
21 Li elrigardis al si komencajxon,
Cxar tie la legxdonanto destinis por li parton;
Kaj li venis kun la cxefoj de la popolo,
Plenumis la justecon de la Eternulo
Kaj Liajn decidojn pri Izrael.
And he provided the first part for himself, because there,
in a portion of the lawgiver, was he seated; and he came
with the heads of the people, he executed the justice of the
LORD, and his judgments with Israel.
22 Kaj pri Dan li diris:
Dan estas juna leono,
Kiu elsaltas el Basxan.
And of Dan he said, Dan is a lion's whelp: he shall leap
from Bashan.
23 Kaj pri Naftali li diris:
Naftali estas sata de favoro
Kaj plena de beno de la Eternulo;
Okcidenton kaj sudon li posedu.
And of Naphtali he said, O Naphtali, satisfied with favour,
and full with the blessing of the LORD: possess thou the
west and the south.
24 Kaj pri Asxer li diris:
Benita inter la filoj estas Asxer;
Li estu amata de siaj fratoj,
Kaj li trempu en oleo sian piedon;
And of Asher he said, Let Asher be blessed with children;
let him be acceptable to his brethren, and let him dip his
foot in oil.
25 Fero kaj kupro estu viaj rigliloj;
Kaj dum via tuta vivo dauxru via bonstato.
Thy shoes shall be iron and brass; and as thy days, so shall
thy strength be.
26 Ne ekzistas simila al Dio, ho Jesxurun,
Kiu sidas en la cxielo por via helpo,
En Sia majesto en la nuboj.
There is none like unto the God of Jeshurun, who rideth upon
the heaven in thy help, and in his excellency on the sky.
27 La Dio antikva estas logxejo,
Kaj malsupre estas brakoj eternaj.
Kaj Li forpelis de antaux vi la malamikon,
Kaj diris: Ekstermu.
The eternal God is thy refuge, and underneath are the
everlasting arms: and he shall thrust out the enemy from
before thee; and shall say, Destroy them.
28 Kaj Izrael logxas sendangxere, sola;
La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto,
Kaj lia cxielo gutigas roson.
Israel then shall dwell in safety alone: the fountain of
Jacob shall be upon a land of corn and wine; also his
heavens shall drop down dew.
29 Felicxa vi estas, ho Izrael!
Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo,
La sxildo de via helpo kaj la glavo de via gloro?
Flatos vin viaj malamikoj,
Kaj vi pasxados sur iliaj altajxoj.
Happy art thou, O Israel: who is like unto thee, O people
saved by the LORD, the shield of thy help, and who is the
sword of thy excellency! and thine enemies shall be found
liars unto thee; and thou shalt tread upon their high
places.
Cxapitro 34
1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo,
sur la supron de Pisga, kiu estas kontraux Jerihxo. Kaj la
Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, gxis Dan,
And Moses went up from the plains of Moab unto the mountain
of Nebo, to the top of Pisgah, that is over against Jericho.
And the LORD shewed him all the land of Gilead, unto Dan,
2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj
Manase kaj la tutan teron de Jehuda gxis la ekstrema maro,
And all Naphtali, and the land of Ephraim, and Manasseh, and
all the land of Judah, unto the utmost sea,
3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jerihxo,
la urbo de Palmoj, gxis Coar.
And the south, and the plain of the valley of Jericho, the
city of palm trees, unto Zoar.
4 Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi
jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via
idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj,
sed tien vi ne eniros.
And the LORD said unto him, This is the land which I sware
unto Abraham, unto Isaac, and unto Jacob, saying, I will
give it unto thy seed: I have caused thee to see it with
thine eyes, but thou shalt not go over thither.
5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la
lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.
So Moses the servant of the LORD died there in the land of
Moab, according to the word of the LORD.
6 Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba,
kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.
And he buried him in a valley in the land of Moab, over
against Bethpeor: but no man knoweth of his sepulchre unto
this day.
7 Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li
mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia
fresxeco.
And Moses was an hundred and twenty years old when he died:
his eye was not dim, nor his natural force abated.
8 Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum
tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado
pri Moseo.
And the children of Israel wept for Moses in the plains of
Moab thirty days: so the days of weeping and mourning for
Moses were ended.
9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco,
cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj
auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
And Joshua the son of Nun was full of the spirit of wisdom;
for Moses had laid his hands upon him: and the children of
Israel hearkened unto him, and did as the LORD commanded
Moses.
10 Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la
Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;
And there arose not a prophet since in Israel like unto
Moses, whom the LORD knew face to face,
11 koncerne cxiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo
sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super
cxiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,
In all the signs and the wonders, which the LORD sent him to
do in the land of Egypt to Pharaoh, and to all his servants,
and to all his land,
12 kaj koncerne la tutan potencon, kaj cxiujn mirindajn kaj
grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaux la okuloj de la
tuta Izrael.
And in all that mighty hand, and in all the great terror
which Moses shewed in the sight of all Israel.
La tuta Biblio en Esperanto