REGxOJ
LIBRO DUA
Cxapitro 1
1 Moab defalis de Izrael post la morto de Ahxab.
Then Moab rebelled against Israel after the death of Ahab.
2 Kaj Ahxazja elfalis tra la krado de sia supra cxambro en
Samario, kaj malsanigxis. Kaj li sendis senditojn, kaj
diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron,
cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
And Ahaziah fell down through a lattice in his upper chamber
that was in Samaria, and was sick: and he sent messengers,
and said unto them, Go, enquire of Baalzebub the god of
Ekron whether I shall recover of this disease.
3 Sed angxelo de la Eternulo diris al Elija, la Tesxebano:
Levigxu, iru renkonte al la senditoj de la regxo de Samario,
kaj diru al ili: Cxu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras
demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
But the angel of the LORD said to Elijah the Tishbite,
Arise, go up to meet the messengers of the king of Samaria,
and say unto them, Is it not because there is not a God in
Israel, that ye go to enquire of Baalzebub the god of Ekron?
4 Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi
kusxigxis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
Now therefore thus saith the LORD, Thou shalt not come down
from that bed on which thou art gone up, but shalt surely
die. And Elijah departed.
5 Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi
revenis?
And when the messengers turned back unto him, he said unto
them, Why are ye now turned back?
6 Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj
diris al ni: Iru, revenu al la regxo, kiu sendis vin, kaj
diru al li: Tiele diras la Eternulo: Cxu ne ekzistas Dio en
Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
pro tio, de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros, sed
vi mortos.
And they said unto him, There came a man up to meet us, and
said unto us, Go, turn again unto the king that sent you,
and say unto him, Thus saith the LORD, Is it not because
there is not a God in Israel, that thou sendest to enquire
of Baalzebub the god of Ekron? therefore thou shalt not come
down from that bed on which thou art gone up, but shalt
surely die.
7 Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu
venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
And he said unto them, What manner of man was he which came
up to meet you, and told you these words?
8 Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj
ledan zonon li havas cxirkaux siaj lumboj. Tiam li diris:
Tio estas Elija, la Tesxebano.
And they answered him, He was an hairy man, and girt with a
girdle of leather about his loins. And he said, It is Elijah
the Tishbite.
9 Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu
iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj
diris al li: Ho homo de Dio! la regxo diris, ke vi
malsupreniru.
Then the king sent unto him a captain of fifty with his
fifty. And he went up to him: and, behold, he sat on the top
of an hill. And he spake unto him, Thou man of God, the king
hath said, Come down.
10 Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi
estas homo de Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu
vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la cxielo kaj
ekstermis lin kaj lian kvindekon.
And Elijah answered and said to the captain of fifty, If I
be a man of God, then let fire come down from heaven, and
consume thee and thy fifty. And there came down fire from
heaven, and consumed him and his fifty.
11 Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de
Dio! tiele diras la regxo: Malsupreniru rapide.
Again also he sent unto him another captain of fifty with
his fifty. And he answered and said unto him, O man of God,
thus hath the king said, Come down quickly.
12 Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de
Dio, tiam venu fajro el la cxielo kaj ekstermu vin kaj vian
kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la cxielo kaj mortigis
lin kaj lian kvindekon.
And Elijah answered and said unto them, If I be a man of
God, let fire come down from heaven, and consume thee and
thy fifty. And the fire of God came down from heaven, and
consumed him and his fifty.
13 Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj
fleksis siajn genuojn antaux Elija, kaj ekpetegis lin kaj
diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de cxi
tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaux viaj
okuloj.
And he sent again a captain of the third fifty with his
fifty. And the third captain of fifty went up, and came and
fell on his knees before Elijah, and besought him, and said
unto him, O man of God, I pray thee, let my life, and the
life of these fifty thy servants, be precious in thy sight.
14 Jen venis fajro el la cxielo kaj ekstermis la du antauxajn
kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian
valoron antaux viaj okuloj.
Behold, there came fire down from heaven, and burnt up the
two captains of the former fifties with their fifties:
therefore let my life now be precious in thy sight.
15 Tiam angxelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne
timu lin. Kaj li levigxis, kaj iris kun li al la regxo.
And the angel of the LORD said unto Elijah, Go down with
him: be not afraid of him. And he arose, and went down with
him unto the king.
16 Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke
vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de
Ekron, kvazaux ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian
vorton, tial de la lito, sur kiu vi kusxigxis, vi ne deiros,
sed vi mortos.
And he said unto him, Thus saith the LORD, Forasmuch as thou
hast sent messengers to enquire of Baalzebub the god of
Ekron, is it not because there is no God in Israel to
enquire of his word? therefore thou shalt not come down off
that bed on which thou art gone up, but shalt surely die.
17 Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun
eldiris Elija. Kaj anstataux li ekregxis Jehoram, en la dua
jaro de Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo; cxar
li ne havis filon.
So he died according to the word of the LORD which Elijah
had spoken. And Jehoram reigned in his stead in the second
year of Jehoram the son of Jehoshaphat king of Judah;
because he had no son.
18 La cetera historio de Ahxazja, kion li faris, estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
Now the rest of the acts of Ahaziah which he did, are they
not written in the book of the chronicles of the kings of
Israel?
Cxapitro 2
1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la cxielon,
Elija estis iranta kun Elisxa el Gilgal.
And it came to pass, when the LORD would take up Elijah into
heaven by a whirlwind, that Elijah went with Elisha from
Gilgal.
2 Kaj Elija diris al Elisxa: Restu do cxi tie, cxar la
Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Elisxa diris: Mi jxuras
per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos.
Kaj ili ekiris al Bet-El.
And Elijah said unto Elisha, Tarry here, I pray thee; for
the LORD hath sent me to Bethel. And Elisha said unto him,
As the LORD liveth, and as thy soul liveth, I will not leave
thee. So they went down to Bethel.
3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Elisxa,
kaj diris al li: Cxu vi scias, ke hodiaux la Eternulo
forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi
ankaux scias, silentu.
And the sons of the prophets that were at Bethel came forth
to Elisha, and said unto him, Knowest thou that the LORD
will take away thy master from thy head to day? And he said,
Yea, I know it; hold ye your peace.
4 Kaj Elija diris al li: Elisxa, restu do cxi tie, cxar la
Eternulo sendas min al Jerihxo. Sed li diris: Mi jxuras per
la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj
ili venis en Jerihxon.
And Elijah said unto him, Elisha, tarry here, I pray thee;
for the LORD hath sent me to Jericho. And he said, As the
LORD liveth, and as thy soul liveth, I will not leave thee.
So they came to Jericho.
5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jerihxo, aliris al Elisxa,
kaj diris al li: Cxu vi scias, ke hodiaux la Eternulo
forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi
ankaux scias, silentu.
And the sons of the prophets that were at Jericho came to
Elisha, and said unto him, Knowest thou that the LORD will
take away thy master from thy head to day? And he answered,
Yea, I know it; hold ye your peace.
6 Kaj Elija diris al li: Restu do cxi tie, cxar la Eternulo
sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi jxuras per la
Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili
ambaux iris.
And Elijah said unto him, Tarry, I pray thee, here; for the
LORD hath sent me to Jordan. And he said, As the LORD
liveth, and as thy soul liveth, I will not leave thee. And
they two went on.
7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj starigxis
malproksime kontraux ili; sed ili ambaux staris cxe Jordan.
And fifty men of the sons of the prophets went, and stood to
view afar off: and they two stood by Jordan.
8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis gxin, kaj
frapis la akvon, kaj gxi dividigxis duflanken, kaj ili
ambaux trapasis sur sekajxo.
And Elijah took his mantle, and wrapped it together, and
smote the waters, and they were divided hither and thither,
so that they two went over on dry ground.
9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Elisxa: Petu, kion mi faru
al vi, antaux ol mi estos prenita for de vi. Kaj Elisxa
diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
And it came to pass, when they were gone over, that Elijah
said unto Elisha, Ask what I shall do for thee, before I be
taken away from thee. And Elisha said, I pray thee, let a
double portion of thy spirit be upon me.
10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min,
kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se
ne, tiam ne estos.
And he said, Thou hast asked a hard thing: nevertheless, if
thou see me when I am taken from thee, it shall be so unto
thee; but if not, it shall not be so.
11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra
cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en
ventego suprenflugis en la cxielon.
And it came to pass, as they still went on, and talked,
that, behold, there appeared a chariot of fire, and horses
of fire, and parted them both asunder; and Elijah went up by
a whirlwind into heaven.
12 Elisxa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, cxaro de
Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li
kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin en du pecojn.
And Elisha saw it, and he cried, My father, my father, the
chariot of Israel, and the horsemen thereof. And he saw him
no more: and he took hold of his own clothes, and rent them
in two pieces.
13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj
reiris kaj starigxis sur la bordo de Jordan.
He took up also the mantle of Elijah that fell from him, and
went back, and stood by the bank of Jordan;
14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj
frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de
Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj gxi dividigxis
duflanken, kaj Elisxa trapasis.
And he took the mantle of Elijah that fell from him, and
smote the waters, and said, Where is the LORD God of Elijah?
and when he also had smitten the waters, they parted hither
and thither: and Elisha went over.
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontrauxe en Jerihxo, lin
ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur
Elisxan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorklinigxis
antaux li gxis la tero.
And when the sons of the prophets which were to view at
Jericho saw him, they said, The spirit of Elijah doth rest
on Elisha. And they came to meet him, and bowed themselves
to the ground before him.
16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj trovigxas
kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj sercxu vian
sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj
jxetis lin sur unu el la montoj aux en unu el la valoj. Sed
li diris: Ne sendu.
And they said unto him, Behold now, there be with thy
servants fifty strong men; let them go, we pray thee, and
seek thy master: lest peradventure the Spirit of the LORD
hath taken him up, and cast him upon some mountain, or into
some valley. And he said, Ye shall not send.
17 Tamen ili insistis tiel longe, gxis li hontis, kaj li diris:
Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj sercxis dum tri
tagoj, sed ne trovis lin.
And when they urged him till he was ashamed, he said, Send.
They sent therefore fifty men; and they sought three days,
but found him not.
18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jerihxo. Kaj li
diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
And when they came again to him, (for he tarried at
Jericho,) he said unto them, Did I not say unto you, Go not?
19 Kaj la logxantoj de tiu urbo diris al Elisxa: Jen do la
logxado en cxi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas;
sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
And the men of the city said unto Elisha, Behold, I pray
thee, the situation of this city is pleasant, as my lord
seeth: but the water is naught, and the ground barren.
20 Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien
salon. Kaj oni alportis al li.
And he said, Bring me a new cruse, and put salt therein. And
they brought it to him.
21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj jxetis tien salon,
kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas cxi tiun
akvon, gxi ne kauxzos plu morton nek senfruktecon.
And he went forth unto the spring of the waters, and cast
the salt in there, and said, Thus saith the LORD, I have
healed these waters; there shall not be from thence any more
death or barren land.
22 Kaj la akvo farigxis sana gxis la nuna tempo, konforme al la
vorto de Elisxa, kiun li diris.
So the waters were healed unto this day, according to the
saying of Elisha which he spake.
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur
la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin,
kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
And he went up from thence unto Bethel: and as he was going
up by the way, there came forth little children out of the
city, and mocked him, and said unto him, Go up, thou bald
head; go up, thou bald head.
24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la
nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj
dissxiris el ili kvardek du infanojn.
And he turned back, and looked on them, and cursed them in
the name of the LORD. And there came forth two she bears out
of the wood, and tare forty and two children of them.
25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis
en Samarion.
And he went from thence to mount Carmel, and from thence he
returned to Samaria.
Cxapitro 3
1 Jehoram, filo de Ahxab, farigxis regxo super Izrael en
Samario en la dek-oka jaro de Jehosxafat, regxo de Judujo,
kaj li regxis dek du jarojn.
Now Jehoram the son of Ahab began to reign over Israel in
Samaria the eighteenth year of Jehoshaphat king of Judah,
and reigned twelve years.
2 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, tamen
ne tiel, kiel lia patro kaj lia patrino; li forigis la
statuon de Baal, kiun faris lia patro.
And he wrought evil in the sight of the LORD; but not like
his father, and like his mother: for he put away the image
of Baal that his father had made.
3 Tamen li restis aligxanta al la pekoj de Jerobeam, filo de
Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne forlasis ilin.
Nevertheless he cleaved unto the sins of Jeroboam the son of
Nebat, which made Israel to sin; he departed not therefrom.
4 Mesxa, regxo de Moab, estis pasxtisto, kaj li sendadis al la
regxo de Izrael po cent mil sxafidoj kaj cent mil virsxafoj
kun ilia lano.
And Mesha king of Moab was a sheepmaster, and rendered unto
the king of Israel an hundred thousand lambs, and an hundred
thousand rams, with the wool.
5 Sed kiam Ahxab mortis, la regxo de Moab defalis de la regxo
de Izrael.
But it came to pass, when Ahab was dead, that the king of
Moab rebelled against the king of Israel.
6 Tiam la regxo Jehoram eliris el Samario kaj revuis la tutan
Izraelon.
And king Jehoram went out of Samaria the same time, and
numbered all Israel.
7 Kaj li iris kaj sendis al Jehosxafat, regxo de Judujo, por
diri: La regxo de Moab defalis de mi; cxu vi iros kun mi
milite kontraux Moabon? Tiu diris: Mi iros; mi estas kiel
vi, mia popolo kiel via popolo, miaj cxevaloj kiel viaj
cxevaloj.
And he went and sent to Jehoshaphat the king of Judah,
saying, The king of Moab hath rebelled against me: wilt thou
go with me against Moab to battle? And he said, I will go
up: I am as thou art, my people as thy people, and my horses
as thy horses.
8 Kaj li diris: Kiun vojon ni iros? Kaj la alia diris: La
vojon de la Edoma dezerto.
And he said, Which way shall we go up? And he answered, The
way through the wilderness of Edom.
9 Tiam ekiris la regxo de Izrael kaj la regxo de Judujo kaj la
regxo de Edom; sed kiam ili trairis vojon de sep tagoj, ne
estis akvo por la militistaro, nek por la brutoj, kiuj
sekvis ilin.
So the king of Israel went, and the king of Judah, and the
king of Edom: and they fetched a compass of seven days'
journey: and there was no water for the host, and for the
cattle that followed them.
10 Kaj la regxo de Izrael diris: Ho ve! la Eternulo vokis cxi
tiujn tri regxojn, por transdoni ilin en la manojn de Moab.
And the king of Israel said, Alas! that the LORD hath called
these three kings together, to deliver them into the hand of
Moab!
11 Sed Jehosxafat diris: Cxu ne trovigxas cxi tie profeto de la
Eternulo, por ke ni demandu per li la Eternulon? Tiam
respondis unu el la servantoj de la regxo de Izrael, kaj
diris: Estas cxi tie Elisxa, filo de Sxafat, kiu versxadis
akvon sur la manojn de Elija.
But Jehoshaphat said, Is there not here a prophet of the
LORD, that we may enquire of the LORD by him? And one of the
king of Israel's servants answered and said, Here is Elisha
the son of Shaphat, which poured water on the hands of
Elijah.
12 Kaj Jehosxafat diris: Li posedas la vorton de la Eternulo.
Kaj iris al li la regxo de Izrael kaj Jehosxafat kaj la
regxo de Edom.
And Jehoshaphat said, The word of the LORD is with him. So
the king of Israel and Jehoshaphat and the king of Edom went
down to him.
13 Kaj Elisxa diris al la regxo de Izrael: Kio komuna estas
inter mi kaj vi? iru al la profetoj de via patro kaj al la
profetoj de via patrino. Sed la regxo de Izrael diris al
li: Ne, cxar la Eternulo vokis cxi tiujn tri regxojn, por
transdoni ilin en la manojn de Moab.
And Elisha said unto the king of Israel, What have I to do
with thee? get thee to the prophets of thy father, and to
the prophets of thy mother. And the king of Israel said unto
him, Nay: for the LORD hath called these three kings
together, to deliver them into the hand of Moab.
14 Tiam Elisxa diris: Mi jxuras per la Eternulo Cebaot, antaux
kiu mi staras, ke se mi ne estimus Jehosxafaton, regxon de
Judujo, mi ne ekrigardus vin kaj ne vidus vin.
And Elisha said, As the LORD of hosts liveth, before whom I
stand, surely, were it not that I regard the presence of
Jehoshaphat the king of Judah, I would not look toward thee,
nor see thee.
15 Nun alkonduku al mi muzikiston. Kaj kiam la muzikisto
ludis, estis sur li la mano de la Eternulo.
But now bring me a minstrel. And it came to pass, when the
minstrel played, that the hand of the LORD came upon him.
16 Kaj li diris: Tiele diras la Eternulo: Faru en cxi tiu valo
multajn fosojn.
And he said, Thus saith the LORD, Make this valley full of
ditches.
17 Cxar tiele diras la Eternulo: Vi ne vidos venton kaj vi ne
vidos pluvon, kaj tamen cxi tiu valo plenigxos de akvo, kaj
vi trinkos, kaj ankaux viaj apartenantoj kaj viaj brutoj.
For thus saith the LORD, Ye shall not see wind, neither
shall ye see rain; yet that valley shall be filled with
water, that ye may drink, both ye, and your cattle, and your
beasts.
18 Sed cxi tio ne suficxos al la Eternulo; Li transdonos ankaux
Moabon en viajn manojn.
And this is but a light thing in the sight of the LORD: he
will deliver the Moabites also into your hand.
19 Kaj vi venkobatos cxiujn urbojn fortikigitajn kaj cxiuj
urbojn distingindajn, kaj cxiujn bonajn arbojn vi faligos,
kaj cxiujn fontojn de akvo vi sxtopos, kaj cxiujn bonajn
kampojn vi malbonigos per sxtonoj.
And ye shall smite every fenced city, and every choice city,
and shall fell every good tree, and stop all wells of water,
and mar every good piece of land with stones.
20 Kaj jen matene, kiam oni alportas farunoferojn, subite venis
akvo per la vojo de Edom, kaj la tero plenigxis de akvo.
And it came to pass in the morning, when the meat offering
was offered, that, behold, there came water by the way of
Edom, and the country was filled with water.
21 Cxiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi
kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci
porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.
And when all the Moabites heard that the kings were come up
to fight against them, they gathered all that were able to
put on armour, and upward, and stood in the border.
22 Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la
akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo
estas rugxa kiel sango.
And they rose up early in the morning, and the sun shone
upon the water, and the Moabites saw the water on the other
side as red as blood:
23 Kaj ili diris: Tio estas sango! la regxoj batalis inter si
kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
And they said, This is blood: the kings are surely slain,
and they have smitten one another: now therefore, Moab, to
the spoil.
24 Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj
levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de
ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
And when they came to the camp of Israel, the Israelites
rose up and smote the Moabites, so that they fled before
them: but they went forward smiting the Moabites, even in
their country.
25 Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu
jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn
fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili
faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-Hxareset. Kaj
cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.
And they beat down the cities, and on every good piece of
land cast every man his stone, and filled it; and they
stopped all the wells of water, and felled all the good
trees: only in Kirharaseth left they the stones thereof;
howbeit the slingers went about it, and smote it.
26 Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li
prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por
trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.
And when the king of Moab saw that the battle was too sore
for him, he took with him seven hundred men that drew
swords, to break through even unto the king of Edom: but
they could not.
27 Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta
anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la
murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris
de li kaj reiris en sian landon.
Then he took his eldest son that should have reigned in his
stead, and offered him for a burnt offering upon the wall.
And there was great indignation against Israel: and they
departed from him, and returned to their own land.
Cxapitro 4
1 Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa,
dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke
via servanto estis timanta la Eternulon; nun la
pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel
sklavojn por si.
Now there cried a certain woman of the wives of the sons of
the prophets unto Elisha, saying, Thy servant my husband is
dead; and thou knowest that thy servant did fear the LORD:
and the creditor is come to take unto him my two sons to be
bondmen.
2 Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? diru al
mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino
havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.
And Elisha said unto her, What shall I do for thee? tell me,
what hast thou in the house? And she said, Thine handmaid
hath not any thing in the house, save a pot of oil.
3 Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj
najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.
Then he said, Go, borrow thee vessels abroad of all thy
neighbours, even empty vessels; borrow not a few.
4 Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj,
kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte,
forstarigu ilin.
And when thou art come in, thou shalt shut the door upon
thee and upon thy sons, and shalt pour out into all those
vessels, and thou shalt set aside that which is full.
5 Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post
siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis.
So she went from him, and shut the door upon her and upon
her sons, who brought the vessels to her; and she poured
out.
6 Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo: Alportu
al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi: Ne estas plu
vazo. Tiam la oleo haltis.
And it came to pass, when the vessels were full, that she
said unto her son, Bring me yet a vessel. And he said unto
her, There is not a vessel more. And the oil stayed.
7 Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris
al sxi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi
kun viaj filoj vivos per la restajxo.
Then she came and told the man of God. And he said, Go, sell
the oil, and pay thy debt, and live thou and thy children of
the rest.
8 Unu tagon Elisxa venis Sxunemon; tie estis unu ricxa virino,
kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam
li venis, li iradis tien, por mangxi.
And it fell on a day, that Elisha passed to Shunem, where
was a great woman; and she constrained him to eat bread. And
so it was, that as oft as he passed by, he turned in thither
to eat bread.
9 Kaj sxi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta
homo de Dio, li, kiu cxiam preteriras antaux ni;
And she said unto her husband, Behold now, I perceive that
this is an holy man of God, which passeth by us continually.
10 ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por
li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje,
kiam li venos al ni, li tien iru.
Let us make a little chamber, I pray thee, on the wall; and
let us set for him there a bed, and a table, and a stool,
and a candlestick: and it shall be, when he cometh to us,
that he shall turn in thither.
11 Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran cxambreton
kaj kusxigxis tie.
And it fell on a day, that he came thither, and he turned
into the chamber, and lay there.
12 Kaj li diris al sia junulo Gehxazi: Alvoku tiun
Sxunemaninon. Kaj tiu vokis sxin, kaj sxi aperis antaux li.
And he said to Gehazi his servant, Call this Shunammite. And
when he had called her, she stood before him.
13 Kaj li diris al li: Diru al sxi: Jen vi prizorgis por ni
cxion cxi tion; kion mi povas fari por vi? cxu vi bezonas
ion diri al la regxo aux al la militestro? Sed sxi
respondis: Mi logxas ja meze de mia popolo.
And he said unto him, Say now unto her, Behold, thou hast
been careful for us with all this care; what is to be done
for thee? wouldest thou be spoken for to the king, or to the
captain of the host? And she answered, I dwell among mine
own people.
14 Kaj li diris: Kion do ni povas fari por sxi? Tiam Gehxazi
diris: Ho, sxi ne havas filon, kaj sxia edzo estas maljuna.
And he said, What then is to be done for her? And Gehazi
answered, Verily she hath no child, and her husband is old.
15 Kaj li diris: Alvoku sxin. Kaj li vokis sxin, kaj sxi
starigxis cxe la pordo.
And he said, Call her. And when he had called her, she stood
in the door.
16 Kaj li diris: Post unu jaro en cxi tiu tempo vi enbrakigos
filon. Kaj sxi diris: Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne
mensogu al via servantino.
And he said, About this season, according to the time of
life, thou shalt embrace a son. And she said, Nay, my lord,
thou man of God, do not lie unto thine handmaid.
17 Sed la virino gravedigxis, kaj naskis filon en la sekvanta
jaro en la sama tempo, kiel diris al sxi Elisxa.
And the woman conceived, and bare a son at that season that
Elisha had said unto her, according to the time of life.
18 La infano farigxis granda. Unu tagon li iris al sia patro,
al la rikoltantoj.
And when the child was grown, it fell on a day, that he went
out to his father to the reapers.
19 Kaj li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu
diris al sia junulo: Portu lin al lia patrino.
And he said unto his father, My head, my head. And he said
to a lad, Carry him to his mother.
20 Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis
sur sxiaj genuoj gxis tagmezo, kaj mortis.
And when he had taken him, and brought him to his mother, he
sat on her knees till noon, and then died.
21 Tiam sxi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio
kaj sxlosis post li kaj eliris.
And she went up, and laid him on the bed of the man of God,
and shut the door upon him, and went out.
22 Kaj sxi vokis sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la
junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio
kaj revenos.
And she called unto her husband, and said, Send me, I pray
thee, one of the young men, and one of the asses, that I may
run to the man of God, and come again.
23 Li diris: Por kio vi iras al li? hodiaux estas nek
monatkomenco, nek sabato. Sed sxi diris: Estu trankvila.
And he said, Wherefore wilt thou go to him to day? it is
neither new moon, nor sabbath. And she said, It shall be
well.
24 Kaj sxi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo: Konduku
kaj iru, ne retenu min en la rajdado, gxis mi diros al vi.
Then she saddled an ass, and said to her servant, Drive, and
go forward; slack not thy riding for me, except I bid thee.
25 Kaj sxi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton
Karmel. Kiam la homo de Dio sxin ekvidis de malproksime, li
diris al sia junulo Gehxazi: Jen estas tiu Sxunemanino;
So she went and came unto the man of God to mount Carmel.
And it came to pass, when the man of God saw her afar off,
that he said to Gehazi his servant, Behold, yonder is that
Shunammite:
26 kuru do al sxi renkonte, kaj diru al sxi: Kiel vi fartas?
kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Sxi diris: Ni
fartas bone.
Run now, I pray thee, to meet her, and say unto her, Is it
well with thee? is it well with thy husband? is it well with
the child? And she answered, It is well:
27 Kaj sxi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis
liajn piedojn. Gehxazi aliris, por forpusxi sxin; sed la
homo de Dio diris: Lasu sxin, cxar sxia animo estas
afliktita; kaj la Eternulo kasxis antaux mi kaj ne sciigis
al mi.
And when she came to the man of God to the hill, she caught
him by the feet: but Gehazi came near to thrust her away.
And the man of God said, Let her alone; for her soul is
vexed within her: and the LORD hath hid it from me, and hath
not told me.
28 Kaj sxi diris: Cxu mi petis filon de mia sinjoro? cxu mi ne
diris: Ne trompu min?
Then she said, Did I desire a son of my lord? did I not say,
Do not deceive me?
29 Kaj li diris al Gehxazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en
vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne
salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj
metu mian bastonon sur la vizagxon de la knabo.
Then he said to Gehazi, Gird up thy loins, and take my staff
in thine hand, and go thy way: if thou meet any man, salute
him not; and if any salute thee, answer him not again: and
lay my staff upon the face of the child.
30 Sed la patrino de la knabo diris: Mi jxuras per la Eternulo
kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li levigxis,
kaj iris post sxi.
And the mother of the child said, As the LORD liveth, and as
thy soul liveth, I will not leave thee. And he arose, and
followed her.
31 Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la
vizagxon de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li
revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo
ne vekigxis.
And Gehazi passed on before them, and laid the staff upon
the face of the child; but there was neither voice, nor
hearing. Wherefore he went again to meet him, and told him,
saying, The child is not awaked.
32 Tiam Elisxa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta
infano estas kusxigita sur lia lito.
And when Elisha was come into the house, behold, the child
was dead, and laid upon his bed.
33 Kaj li eniris kaj sxlosis la pordon post ili ambaux, kaj
ekpregxis al la Eternulo.
He went in therefore, and shut the door upon them twain, and
prayed unto the LORD.
34 Kaj li iris kaj kusxigxis sur la infano, kaj almetis sian
busxon al lia busxo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj
siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la
korpo de la infano varmigxis.
And he went up, and lay upon the child, and put his mouth
upon his mouth, and his eyes upon his eyes, and his hands
upon his hands: and stretched himself upon the child; and
the flesh of the child waxed warm.
35 Kaj li relevigxis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj
venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis
sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
Then he returned, and walked in the house to and fro; and
went up, and stretched himself upon him: and the child
sneezed seven times, and the child opened his eyes.
36 Tiam li vokis Gehxazin, kaj diris: Alvoku tiun Sxunemaninon.
Kaj li vokis sxin, kaj sxi venis al li, kaj li diris: Prenu
vian filon.
And he called Gehazi, and said, Call this Shunammite. So he
called her. And when she was come in unto him, he said, Take
up thy son.
37 Kaj sxi venis kaj jxetis sin al liaj piedoj kaj
adorklinigxis gxis la tero; kaj sxi prenis sian filon kaj
eliris.
Then she went in, and fell at his feet, and bowed herself to
the ground, and took up her son, and went out.
38 Elisxa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la
profetidoj sidis antaux li. Kaj li diris al sia junulo:
Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la
profetidoj.
And Elisha came again to Gilgal: and there was a dearth in
the land; and the sons of the prophets were sitting before
him: and he said unto his servant, Set on the great pot, and
seethe pottage for the sons of the prophets.
39 Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdajxon;
kaj li trovis sovagxan volvokreskajxon kaj kolektis de gxi
kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj trancxis
ilin en la kaldronon kun la supo, cxar ili ne sciis, kio tio
estas.
And one went out into the field to gather herbs, and found a
wild vine, and gathered thereof wild gourds his lap full,
and came and shred them into the pot of pottage: for they
knew them not.
40 Kaj ili elversxis al la homoj, por mangxi. Sed kiam tiuj
ekmangxis el la supo, ili ekkriis kaj diris: Morto estas en
la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis mangxi.
So they poured out for the men to eat. And it came to pass,
as they were eating of the pottage, that they cried out, and
said, O thou man of God, there is death in the pot. And they
could not eat thereof.
41 Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li ensxutis en la
kaldronon, kaj diris: Versxu al la homoj, ke ili mangxu.
Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
But he said, Then bring meal. And he cast it into the pot;
and he said, Pour out for the people, that they may eat. And
there was no harm in the pot.
42 Venis homo el Baal-Sxalisxa, kaj alportis al la homo de Dio
unuaajxon de pano: dudek hordeajn panojn kaj fresxajn
grajnojn en sia saketo. Kaj cxi tiu diris: Donu al la
homoj, ke ili mangxu.
And there came a man from Baalshalisha, and brought the man
of God bread of the firstfruits, twenty loaves of barley,
and full ears of corn in the husk thereof. And he said, Give
unto the people, that they may eat.
43 Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj?
Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili mangxu; cxar tiele
diras la Eternulo: Oni mangxos, kaj ankoraux iom restos.
And his servitor said, What, should I set this before an
hundred men? He said again, Give the people, that they may
eat: for thus saith the LORD, They shall eat, and shall
leave thereof.
44 Kaj li donis al ili, kaj ili mangxis, kaj iom ankoraux
restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
So he set it before them, and they did eat, and left
thereof, according to the word of the LORD.
Cxapitro 5
1 Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, estis granda
homo antaux sia sinjoro kaj tre estimata, cxar per li la
Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta
militisto, sed leprulo.
Now Naaman, captain of the host of the king of Syria, was a
great man with his master, and honourable, because by him
the LORD had given deliverance unto Syria: he was also a
mighty man in valour, but he was a leper.
2 La Sirianoj unu fojon eliris tacxmente kaj kaptis el la
Izraela lando malgrandan knabinon, kaj sxi farigxis
servantino de la edzino de Naaman.
And the Syrians had gone out by companies, and had brought
away captive out of the land of Israel a little maid; and
she waited on Naaman's wife.
3 Kaj sxi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus cxe
la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la
lepron.
And she said unto her mistress, Would God my lord were with
the prophet that is in Samaria! for he would recover him of
his leprosy.
4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante: Tiel kaj
tiel diras la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
And one went in, and told his lord, saying, Thus and thus
said the maid that is of the land of Israel.
5 Kaj la regxo de Sirio diris: Iru, kaj mi sendos leteron al
la regxo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek
kikarojn da argxento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek
kompletojn da vestoj.
And the king of Syria said, Go to, go, and I will send a
letter unto the king of Israel. And he departed, and took
with him ten talents of silver, and six thousand pieces of
gold, and ten changes of raiment.
6 Kaj li alportis al la regxo de Izrael la leteron, en kiu
estis skribite: Kune kun cxi tiu letero mi sendas al vi mian
servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
And he brought the letter to the king of Israel, saying, Now
when this letter is come unto thee, behold, I have therewith
sent Naaman my servant to thee, that thou mayest recover him
of his leprosy.
7 Kiam la regxo de Izrael tralegis la leteron, li dissxiris
siajn vestojn, kaj diris: Cxu mi estas Dio, por mortigi kaj
vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia
lepro? nun sciu kaj vidu, ke li sercxas pretekston kontraux
mi.
And it came to pass, when the king of Israel had read the
letter, that he rent his clothes, and said, Am I God, to
kill and to make alive, that this man doth send unto me to
recover a man of his leprosy? wherefore consider, I pray
you, and see how he seeketh a quarrel against me.
8 Kiam Elisxa, la homo de Dio, auxdis, ke la regxo de Izrael
dissxiris siajn vestojn, li sendis al la regxo, por diri:
Kial vi dissxiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li
ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
And it was so, when Elisha the man of God had heard that the
king of Israel had rent his clothes, that he sent to the
king, saying, Wherefore hast thou rent thy clothes? let him
come now to me, and he shall know that there is a prophet in
Israel.
9 Kaj venis Naaman kun siaj cxevaloj kaj cxaroj, kaj haltis
cxe la pordo de la domo de Elisxa.
So Naaman came with his horses and with his chariot, and
stood at the door of the house of Elisha.
10 Kaj Elisxa sendis al li senditon, por diri: Iru kaj lavu vin
sep fojojn en Jordan, kaj renovigxos via korpo kaj vi
farigxos pura.
And Elisha sent a messenger unto him, saying, Go and wash in
Jordan seven times, and thy flesh shall come again to thee,
and thou shalt be clean.
11 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis,
ke li eliros kaj starigxos, kaj alvokos la nomon de la
Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj
forigos la lepron.
But Naaman was wroth, and went away, and said, Behold, I
thought, He will surely come out to me, and stand, and call
on the name of the LORD his God, and strike his hand over
the place, and recover the leper.
12 Cxu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli
bonaj, ol cxiuj akvoj de Izrael? cxu mi ne povas lavi min en
ili kaj farigxi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun
kolero.
Are not Abana and Pharpar, rivers of Damascus, better than
all the waters of Israel? may I not wash in them, and be
clean? So he turned and went away in a rage.
13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:
Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, cxu vi
tion ne farus? des pli, se li diris al vi: Lavu vin, kaj vi
estos pura!
And his servants came near, and spake unto him, and said, My
father, if the prophet had bid thee do some great thing,
wouldest thou not have done it? how much rather then, when
he saith to thee, Wash, and be clean?
14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme
al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renovigxis kiel
la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura.
Then went he down, and dipped himself seven times in Jordan,
according to the saying of the man of God: and his flesh
came again like unto the flesh of a little child, and he was
clean.
15 Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta
akompanantaro, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj
diris: Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio
krom cxe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.
And he returned to the man of God, he and all his company,
and came, and stood before him: and he said, Behold, now I
know that there is no God in all the earth, but in Israel:
now therefore, I pray thee, take a blessing of thy servant.
16 Sed tiu diris: Kiel vivas la Eternulo, antaux kiu mi staras,
mi ne prenos. Li insistis cxe li, ke li prenu, sed tiu ne
volis.
But he said, As the LORD liveth, before whom I stand, I will
receive none. And he urged him to take it; but he refused.
17 Tiam Naaman diris: Se ne, tiam mi petas, oni donu al via
servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; cxar
via servanto ne alportados plu bruloferojn nek bucxoferojn
al aliaj dioj krom la Eternulo.
And Naaman said, Shall there not then, I pray thee, be given
to thy servant two mules' burden of earth? for thy servant
will henceforth offer neither burnt offering nor sacrifice
unto other gods, but unto the LORD.
18 Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton: kiam
mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie
adorklinigxi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi
adorklinigxos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo
pardonu vian servanton pri tiu afero.
In this thing the LORD pardon thy servant, that when my
master goeth into the house of Rimmon to worship there, and
he leaneth on my hand, and I bow myself in the house of
Rimmon: when I bow down myself in the house of Rimmon, the
LORD pardon thy servant in this thing.
19 Tiu diris al li: Iru en paco.
Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
And he said unto him, Go in peace. So he departed from him a
little way.
20 Gehxazi, la junulo de Elisxa, de la homo de Dio, diris al
si: Jen mia sinjoro domagxis la Sirianon Naaman, kaj ne
prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la
Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
But Gehazi, the servant of Elisha the man of God, said,
Behold, my master hath spared Naaman this Syrian, in not
receiving at his hands that which he brought: but, as the
LORD liveth, I will run after him, and take somewhat of him.
21 Kaj Gehxazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li
kuras post li, li desaltis de la cxaro renkonte al li, kaj
diris: Cxu la farto estas bona?
So Gehazi followed after Naaman. And when Naaman saw him
running after him, he lighted down from the chariot to meet
him, and said, Is all well?
22 Tiu respondis: Bona; mia sinjoro sendis min, por diri: Jen
nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la
profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da argxento kaj
du kompletojn da vestoj.
And he said, All is well. My master hath sent me, saying,
Behold, even now there be come to me from mount Ephraim two
young men of the sons of the prophets: give them, I pray
thee, a talent of silver, and two changes of garments.
23 Kaj Naaman diris: Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li
insistis cxe li, kaj ligis du kikarojn da argxento en du
paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du
junuloj, kaj ili portis antaux li.
And Naaman said, Be content, take two talents. And he urged
him, and bound two talents of silver in two bags, with two
changes of garments, and laid them upon two of his servants;
and they bare them before him.
24 Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj
kasxis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili
foriris.
And when he came to the tower, he took them from their hand,
and bestowed them in the house: and he let the men go, and
they departed.
25 Kiam li venis kaj aperis antaux sia sinjoro, Elisxa diris al
li: De kie vi venas, Gehxazi? Cxi tiu respondis: Via
servanto nenien iris.
But he went in, and stood before his master. And Elisha said
unto him, Whence comest thou, Gehazi? And he said, Thy
servant went no whither.
26 Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo
returnis sin de sia cxaro renkonte al vi. Cxu nun estas la
tempo, por preni argxenton aux preni vestojn aux olivarbojn,
vinbergxardenojn, sxafojn, bovojn, sklavojn, aux sklavinojn?
And he said unto him, Went not mine heart with thee, when
the man turned again from his chariot to meet thee? Is it a
time to receive money, and to receive garments, and
oliveyards, and vineyards, and sheep, and oxen, and
menservants, and maidservants?
27 La lepro de Naaman aligxu do al vi kaj al via idaro por
eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel negxo.
The leprosy therefore of Naaman shall cleave unto thee, and
unto thy seed for ever. And he went out from his presence a
leper as white as snow.
Cxapitro 6
1 La profetidoj diris al Elisxa: Jen la loko, kie ni logxas
cxe vi, estas tro malvasta por ni;
And the sons of the prophets said unto Elisha, Behold now,
the place where we dwell with thee is too strait for us.
2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie po unu trabo, kaj
ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris: Iru.
Let us go, we pray thee, unto Jordan, and take thence every
man a beam, and let us make us a place there, where we may
dwell. And he answered, Go ye.
3 Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj.
Kaj li diris: Mi iros.
And one said, Be content, I pray thee, and go with thy
servants. And he answered, I will go.
4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis
arbojn.
So he went with them. And when they came to Jordan, they cut
down wood.
5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon.
Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja
prunteprenita!
But as one was felling a beam, the axe head fell into the
water: and he cried, and said, Alas, master! for it was
borrowed.
6 Kaj la homo de Dio diris: Kien gxi falis? Tiu montris al li
la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la
hakilo suprennagxis.
And the man of God said, Where fell it? And he shewed him
the place. And he cut down a stick, and cast it in thither;
and the iron did swim.
7 Kaj li diris: Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
Therefore said he, Take it up to thee. And he put out his
hand, and took it.
8 La regxo de Sirio komencis militon kontraux Izrael, kaj
konsiligxis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi
starigxos tendare.
Then the king of Syria warred against Israel, and took
counsel with his servants, saying, In such and such a place
shall be my camp.
9 Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:
Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la
Sirianoj.
And the man of God sent unto the king of Israel, saying,
Beware that thou pass not such a place; for thither the
Syrians are come down.
10 Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al
li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis
sin ne unu kaj ne du fojojn.
And the king of Israel sent to the place which the man of
God told him and warned him of, and saved himself there, not
once nor twice.
11 Maltrankviligxis la koro de la regxo de Sirio pro tiu afero;
kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Cxu vi ne
diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la regxo de
Izrael?
Therefore the heart of the king of Syria was sore troubled
for this thing; and he called his servants, and said unto
them, Will ye not shew me which of us is for the king of
Israel?
12 Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho regxo!
sed la profeto Elisxa, kiu estas en Izrael, raportas al la
regxo de Izrael ecx tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via
dormocxambro.
And one of his servants said, None, my lord, O king: but
Elisha, the prophet that is in Israel, telleth the king of
Israel the words that thou speakest in thy bedchamber.
13 Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos
kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li
estas en Dotan.
And he said, Go and spy where he is, that I may send and
fetch him. And it was told him, saying, Behold, he is in
Dothan.
14 Tiam li sendis tien cxevalojn kaj cxarojn kaj grandan
militistaron. Ili venis en nokto kaj cxirkauxis la urbon.
Therefore sent he thither horses, and chariots, and a great
host: and they came by night, and compassed the city about.
15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj
eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj
cxaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro!
kion ni faros?
And when the servant of the man of God was risen early, and
gone forth, behold, an host compassed the city both with
horses and chariots. And his servant said unto him, Alas, my
master! how shall we do?
16 Sed li diris: Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj
estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
And he answered, Fear not: for they that be with us are more
than they that be with them.
17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn
okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la
okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas
plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa.
And Elisha prayed, and said, LORD, I pray thee, open his
eyes, that he may see. And the LORD opened the eyes of the
young man; and he saw: and, behold, the mountain was full of
horses and chariots of fire round about Elisha.
18 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la
Eternulo kaj diris: Frapu cxi tiun popolon per blindeco.
Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de
Elisxa.
And when they came down to him, Elisha prayed unto the LORD,
and said, Smite this people, I pray thee, with blindness.
And he smote them with blindness according to the word of
Elisha.
19 Kaj Elisxa diris al ili: Gxi estas ne tiu vojo kaj ne tiu
urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi
sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
And Elisha said unto them, This is not the way, neither is
this the city: follow me, and I will bring you to the man
whom ye seek. But he led them to Samaria.
20 Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris: Ho Eternulo,
malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo
malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze
de Samario.
And it came to pass, when they were come into Samaria, that
Elisha said, LORD, open the eyes of these men, that they may
see. And the LORD opened their eyes, and they saw; and,
behold, they were in the midst of Samaria.
21 Kaj la regxo de Izrael diris al Elisxa, kiam li ekvidis
ilin: Cxu mi ne mortigu ilin? cxu mi ne mortigu ilin, mia
patro?
And the king of Israel said unto Elisha, when he saw them,
My father, shall I smite them? shall I smite them?
22 Sed li diris: Ne mortigu; cxu vi mortigas tiujn, kiujn vi
kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaux ilin
panon kaj akvon; ili mangxu kaj trinku, kaj ili iru al sia
sinjoro.
And he answered, Thou shalt not smite them: wouldest thou
smite those whom thou hast taken captive with thy sword and
with thy bow? set bread and water before them, that they may
eat and drink, and go to their master.
23 Kaj li faris por ili grandan tagmangxon, kaj ili mangxis kaj
trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia
sinjoro. Ne venis plu tacxmentoj de Sirianoj en la landon
de Izrael.
And he prepared great provision for them: and when they had
eaten and drunk, he sent them away, and they went to their
master. So the bands of Syria came no more into the land of
Israel.
24 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan
militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion.
And it came to pass after this, that Benhadad king of Syria
gathered all his host, and went up, and besieged Samaria.
25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel
longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj,
kaj kvarono de kab'o da sterko de kolomboj la prezon de kvin
sikloj.
And there was a great famine in Samaria: and, behold, they
besieged it, until an ass's head was sold for fourscore
pieces of silver, and the fourth part of a cab of dove's
dung for five pieces of silver.
26 Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu
virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho regxo!
And as the king of Israel was passing by upon the wall,
there cried a woman unto him, saying, Help, my lord, O king.
27 Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin
helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo?
And he said, If the LORD do not help thee, whence shall I
help thee? out of the barnfloor, or out of the winepress?
28 Kaj la regxo diris al sxi: Kio estas al vi? Sxi respondis:
Cxi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni
mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux.
And the king said unto her, What aileth thee? And she
answered, This woman said unto me, Give thy son, that we may
eat him to day, and we will eat my son to morrow.
29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi
diris al sxi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni
lin mangxu, sxi kasxis sian filon.
So we boiled my son, and did eat him: and I said unto her on
the next day, Give thy son, that we may eat him: and she
hath hid her son.
30 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la virino, li dissxiris
siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke
subveste sur lia korpo estas sakajxo.
And it came to pass, when the king heard the words of the
woman, that he rent his clothes; and he passed by upon the
wall, and the people looked, and, behold, he had sackcloth
within upon his flesh.
31 Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la
kapo de Elisxa, filo de Sxafat, restos sur li hodiaux.
Then he said, God do so and more also to me, if the head of
Elisha the son of Shaphat shall stand on him this day.
32 Dume Elisxa sidis en sia domo, kaj la plejagxuloj estis cxe
li. La regxo sendis de si homon. Antaux ol la sendito
venis al li, li diris al la plejagxuloj: Cxu vi vidas, ke
tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon?
rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpusxu
lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro
auxdigxas post li.
But Elisha sat in his house, and the elders sat with him;
and the king sent a man from before him: but ere the
messenger came to him, he said to the elders, See ye how
this son of a murderer hath sent to take away mine head?
look, when the messenger cometh, shut the door, and hold him
fast at the door: is not the sound of his master's feet
behind him?
33 Dum li ankoraux estis parolanta kun ili, jen la sendito
venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la
Eternulo! kion mi ankoraux povas atendi de la Eternulo?
And while he yet talked with them, behold, the messenger
came down unto him: and he said, Behold, this evil is of the
LORD; what should I wait for the LORD any longer?
Cxapitro 7
1 Tiam diris Elisxa: Auxskultu la vorton de la Eternulo: tiele
diras la Eternulo: Morgaux en cxi tiu tempo mezuro da
delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj
da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario.
Then Elisha said, Hear ye the word of the LORD; Thus saith
the LORD, To morrow about this time shall a measure of fine
flour be sold for a shekel, and two measures of barley for a
shekel, in the gate of Samaria.
2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la regxo sin
apogadis, al la homo de Dio, kaj diris: Ecx se la Eternulo
faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio povas farigxi? Kaj
tiu diris: Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne mangxos
de tio.
Then a lord on whose hand the king leaned answered the man
of God, and said, Behold, if the LORD would make windows in
heaven, might this thing be? And he said, Behold, thou shalt
see it with thine eyes, but shalt not eat thereof.
3 Kvar homoj lepruloj estis cxe la enirejo de la pordego. Kaj
ili diris unu al la alia: Kial ni sidas cxi tie, gxis ni
mortos?
And there were four leprous men at the entering in of the
gate: and they said one to another, Why sit we here until we
die?
4 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja
malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos cxi tie, ni ankaux
mortos; ni iru do kaj jxetu nin en la tendaron de la
Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili
mortigos nin, ni mortos.
If we say, We will enter into the city, then the famine is
in the city, and we shall die there: and if we sit still
here, we die also. Now therefore come, and let us fall unto
the host of the Syrians: if they save us alive, we shall
live; and if they kill us, we shall but die.
5 Kaj ili levigxis en krepusko, por iri en la tendaron de la
Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la
Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.
And they rose up in the twilight, to go unto the camp of the
Syrians: and when they were come to the uttermost part of
the camp of Syria, behold, there was no man there.
6 La Sinjoro auxdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de
cxaroj kaj la sonon de cxevaloj, la sonon de granda
militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la regxo
de Izrael dungis kontraux ni la regxojn de la Hxetidoj kaj
la regxojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraux nin.
For the LORD had made the host of the Syrians to hear a
noise of chariots, and a noise of horses, even the noise of
a great host: and they said one to another, Lo, the king of
Israel hath hired against us the kings of the Hittites, and
the kings of the Egyptians, to come upon us.
7 Kaj ili levigxis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis
siajn tendojn kaj siajn cxevalojn kaj siajn azenojn, la
tutan tendaron, kia gxi estis, kaj ili forkuris, por savi
sian vivon.
Wherefore they arose and fled in the twilight, and left
their tents, and their horses, and their asses, even the
camp as it was, and fled for their life.
8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili
eniris en unu tendon kaj mangxis kaj trinkis, kaj prenis de
tie argxenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kasxis; kaj
ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de
tie, kaj iris kaj kasxis.
And when these lepers came to the uttermost part of the
camp, they went into one tent, and did eat and drink, and
carried thence silver, and gold, and raiment, and went and
hid it; and came again, and entered into another tent, and
carried thence also, and went and hid it.
9 Kaj ili diris unu al la alia: Ne gxuste ni agas; la hodiauxa
tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos
gxis la lumo de la mateno, ni montrigxos kulpaj. Ni iru do,
por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la regxo.
Then they said one to another, We do not well: this day is a
day of good tidings, and we hold our peace: if we tarry till
the morning light, some mischief will come upon us: now
therefore come, that we may go and tell the king's
household.
10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj
raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la
Sirianoj, kaj ni konvinkigxis, ke tie estas neniu homo nek
vocxo de homo, sed nur cxevaloj alligitaj kaj azenoj
alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
So they came and called unto the porter of the city: and
they told them, saying, We came to the camp of the Syrians,
and, behold, there was no man there, neither voice of man,
but horses tied, and asses tied, and the tents as they were.
11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon
de la regxo.
And he called the porters; and they told it to the king's
house within.
12 Tiam la regxo levigxis en la nokto, kaj diris al siaj
servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj.
Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la
tendaro, por kasxi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili
eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros
en la urbon.
And the king arose in the night, and said unto his servants,
I will now shew you what the Syrians have done to us. They
know that we be hungry; therefore are they gone out of the
camp to hide themselves in the field, saying, When they come
out of the city, we shall catch them alive, and get into the
city.
13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do
kvin el la restintaj cxevaloj, kiuj restis en la urbo (estos
al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en
la urbo, aux kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj
pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
And one of his servants answered and said, Let some take, I
pray thee, five of the horses that remain, which are left in
the city, (behold, they are as all the multitude of Israel
that are left in it: behold, I say, they are even as all the
multitude of the Israelites that are consumed:) and let us
send and see.
14 Kaj oni prenis du cxarojn kun cxevaloj; kaj la regxo sendis
post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj
rigardu.
They took therefore two chariot horses; and the king sent
after the host of the Syrians, saying, Go and see.
15 Kaj ili iris post ili gxis Jordan, kaj vidis, ke la tuta
vojo estas plena de vestoj kaj uzatajxoj, kiujn la Sirianoj
jxetis cxe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj
raportis al la regxo.
And they went after them unto Jordan: and, lo, all the way
was full of garments and vessels, which the Syrians had cast
away in their haste. And the messengers returned, and told
the king.
16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la
Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno
farigxis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo,
konforme al la vorto de la Eternulo.
And the people went out, and spoiled the tents of the
Syrians. So a measure of fine flour was sold for a shekel,
and two measures of barley for a shekel, according to the
word of the LORD.
17 La regxo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin
apogadis, postenon cxe la pordego; kaj la popolo dispremis
lin per la piedoj cxe la pordego, kaj li mortis, kiel diris
la homo de Dio, kion li parolis, kiam la regxo venis al li.
And the king appointed the lord on whose hand he leaned to
have the charge of the gate: and the people trode upon him
in the gate, and he died, as the man of God had said, who
spake when the king came down to him.
18 Kiam la homo de Dio parolis al la regxo, dirante: Du mezuroj
da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da
delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaux en cxi tiu
tempo cxe la pordego de Samario:
And it came to pass as the man of God had spoken to the
king, saying, Two measures of barley for a shekel, and a
measure of fine flour for a shekel, shall be to morrow about
this time in the gate of Samaria:
19 tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:
Ecx se la Eternulo faros fenestrojn en la cxielo, cxu tio
povas farigxi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj okuloj, sed
vi ne mangxos de tio.
And that lord answered the man of God, and said, Now,
behold, if the LORD should make windows in heaven, might
such a thing be? And he said, Behold, thou shalt see it with
thine eyes, but shalt not eat thereof.
20 Kaj tiel farigxis al li; la popolo dispremis lin per la
piedoj cxe la pordego, kaj li mortis.
And so it fell out unto him: for the people trode upon him
in the gate, and he died.
Cxapitro 8
1 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:
Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon
tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton,
kaj gxi venos en la landon por sep jaroj.
Then spake Elisha unto the woman, whose son he had restored
to life, saying, Arise, and go thou and thine household, and
sojourn wheresoever thou canst sojourn: for the LORD hath
called for a famine; and it shall also come upon the land
seven years.
2 Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de
Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando
de la Filisxtoj sep jarojn.
And the woman arose, and did after the saying of the man of
God: and she went with her household, and sojourned in the
land of the Philistines seven years.
3 Post la paso de sep jaroj la virino revenis el la lando de
la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia
domo kaj pri sia kampo.
And it came to pass at the seven years' end, that the woman
returned out of the land of the Philistines: and she went
forth to cry unto the king for her house and for her land.
4 La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de
Dio, dirante: Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn
faris Elisxa.
And the king talked with Gehazi the servant of the man of
God, saying, Tell me, I pray thee, all the great things that
Elisha hath done.
5 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis
mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis
la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi
diris: Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen
estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis.
And it came to pass, as he was telling the king how he had
restored a dead body to life, that, behold, the woman, whose
son he had restored to life, cried to the king for her house
and for her land. And Gehazi said, My lord, O king, this is
the woman, and this is her son, whom Elisha restored to
life.
6 Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li.
Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante: Redonu al
sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la
kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis
nun.
And when the king asked the woman, she told him. So the king
appointed unto her a certain officer, saying, Restore all
that was hers, and all the fruits of the field since the day
that she left the land, even until now.
7 Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam
estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de
Dio venis cxi tien.
And Elisha came to Damascus; and Benhadad the king of Syria
was sick; and it was told him, saying, The man of God is
come hither.
8 Tiam la regxo diris al Hxazael: Prenu en vian manon donacon,
kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la
Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano.
And the king said unto Hazael, Take a present in thine hand,
and go, meet the man of God, and enquire of the LORD by him,
saying, Shall I recover of this disease?
9 Kaj Hxazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian
manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas
porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li,
kaj diris: Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al
vi, por demandi: Cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano?
So Hazael went to meet him, and took a present with him,
even of every good thing of Damascus, forty camels' burden,
and came and stood before him, and said, Thy son Benhadad
king of Syria hath sent me to thee, saying, Shall I recover
of this disease?
10 Kaj Elisxa diris al li: Iru, diru al li: Vi resanigxos. Sed
la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
And Elisha said unto him, Go, say unto him, Thou mayest
certainly recover: howbeit the LORD hath shewed me that he
shall surely die.
11 Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de
Dio ploris.
And he settled his countenance stedfastly, until he was
ashamed: and the man of God wept.
12 Hxazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Cxar
mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn
fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per
glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn
gravedulinojn vi disfendos.
And Hazael said, Why weepeth my lord? And he answered,
Because I know the evil that thou wilt do unto the children
of Israel: their strong holds wilt thou set on fire, and
their young men wilt thou slay with the sword, and wilt dash
their children, and rip up their women with child.
13 Hxazael diris: Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru
tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris: La Eternulo montris
al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
And Hazael said, But what, is thy servant a dog, that he
should do this great thing? And Elisha answered, The LORD
hath shewed me that thou shalt be king over Syria.
14 Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. Cxi tiu
diris al li: Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis: Li
diris al mi, ke vi resanigxos.
So he departed from Elisha, and came to his master; who said
to him, What said Elisha to thee? And he answered, He told
me that thou shouldest surely recover.
15 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis
gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li
mortis. Kaj anstataux li ekregxis Hxazael.
And it came to pass on the morrow, that he took a thick
cloth, and dipped it in water, and spread it on his face, so
that he died: and Hazael reigned in his stead.
16 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael,
post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de
Jehosxafat, regxo de Judujo.
And in the fifth year of Joram the son of Ahab king of
Israel, Jehoshaphat being then king of Judah, Jehoram the
son of Je hoshaphat king of Judah began to reign.
17 Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis
regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
Thirty and two years old was he when he began to reign; and
he reigned eight years in Jerusalem.
18 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la
domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li
faradis malbonon antaux la Eternulo.
And he walked in the way of the kings of Israel, as did the
house of Ahab: for the daughter of Ahab was his wife: and he
did evil in the sight of the LORD.
19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto
David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj
filoj por cxiam.
Yet the LORD would not destroy Judah for David his servant's
sake, as he promised him to give him alway a light, and to
his children.
20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis
super si regxon.
In his days Edom revolted from under the hand of Judah, and
made a king over themselves.
21 Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li
levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis
cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al
siaj tendoj.
So Joram went over to Zair, and all the chariots with him:
and he rose by night, and smote the Edomites which compassed
him about, and the captains of the chariots: and the people
fled into their tents.
22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna
tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo.
Yet Edom revolted from under the hand of Judah unto this
day. Then Libnah revolted at the same time.
23 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
And the rest of the acts of Joram, and all that he did, are
they not written in the book of the chronicles of the kings
of Judah?
24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li
ekregxis lia filo Ahxazja.
And Joram slept with his fathers, and was buried with his
fathers in the city of David: and Ahaziah his son reigned in
his stead.
25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael,
ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo.
In the twelfth year of Joram the son of Ahab king of Israel
did Ahaziah the son of Jehoram king of Judah begin to reign.
26 La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis
regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael.
Two and twenty years old was Ahaziah when he began to reign;
and he reigned one year in Jerusalem. And his mother's name
was Athaliah, the daughter of Omri king of Israel.
27 Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis
malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li
estis boparenco de la domo de Ahxab.
And he walked in the way of the house of Ahab, and did evil
in the sight of the LORD, as did the house of Ahab: for he
was the son in law of the house of Ahab.
28 Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux Hxazaelon,
regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis
Joramon.
And he went with Joram the son of Ahab to the war against
Hazael king of Syria in Ramothgilead; and the Syrians
wounded Joram.
29 Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la
vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li
batalis kontraux Hxazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo
de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon
de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.
And king Joram went back to be healed in Jezreel of the
wounds which the Syrians had given him at Ramah, when he
fought against Hazael king of Syria. And Ahaziah the son of
Jehoram king of Judah went down to see Joram the son of Ahab
in Jezreel, because he was sick.
Cxapitro 9
1 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al
li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun
vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
And Elisha the prophet called one of the children of the
prophets, and said unto him, Gird up thy loins, and take
this box of oil in thine hand, and go to Ramothgilead:
2 Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat,
filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj
fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron.
And when thou comest thither, look out there Jehu the son of
Jehoshaphat the son of Nimshi, and go in, and make him arise
up from among his brethren, and carry him to an inner
chamber;
3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon,
kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin regxo
super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne
prokrastu.
Then take the box of oil, and pour it on his head, and say,
Thus saith the LORD, I have anointed thee king over Israel.
Then open the door, and flee, and tarry not.
4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en
Gilead.
So the young man, even the young man the prophet, went to
Ramothgilead.
5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li
diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu
diris: Al kiu el ni cxiuj? Li respondis: Al vi, ho estro.
And when he came, behold, the captains of the host were
sitting; and he said, I have an errand to thee, O captain.
And Jehu said, Unto which of all us? And he said, To thee, O
captain.
6 Tiu levigxis kaj iris en la domon. Li versxis la oleon sur
lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de
Izrael: Mi sanktoleis vin regxo super la popolo de la
Eternulo, super Izrael.
And he arose, and went into the house; and he poured the oil
on his head, and said unto him, Thus saith the LORD God of
Israel, I have anointed thee king over the people of the
LORD, even over Israel.
7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Ahxab, por ke Mi
vengxu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la
sangon de cxiuj servantoj de la Eternulo, versxitajn de la
mano de Izebel.
And thou shalt smite the house of Ahab thy master, that I
may avenge the blood of my servants the prophets, and the
blood of all the servants of the LORD, at the hand of
Jezebel.
8 Kaj pereos la tuta domo de Ahxab; kaj Mi ekstermos cxe Ahxab
cxiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
For the whole house of Ahab shall perish: and I will cut off
from Ahab him that pisseth against the wall, and him that is
shut up and left in Israel:
9 Kaj mi faros al la domo de Ahxab kiel al la domo de
Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baasxa, filo
de Ahxija.
And I will make the house of Ahab like the house of Jeroboam
the son of Nebat, and like the house of Baasha the son of
Ahijah:
10 Kaj Izebelon mangxos la hundoj sur la kampo en Jizreel, kaj
neniu enterigos sxin. Kaj li malfermis la pordon kaj
forkuris.
And the dogs shall eat Jezebel in the portion of Jezreel,
and there shall be none to bury her. And he opened the door,
and fled.
11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris
al li: Cxu cxio estas en ordo? por kio venis al vi tiu
frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj
lian parolon.
Then Jehu came forth to the servants of his lord: and one
said unto him, Is all well? wherefore came this mad fellow
to thee? And he said unto them, Ye know the man, and his
communication.
12 Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel
kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo:
Mi sanktoleis vin regxo super Izrael.
And they said, It is false; tell us now. And he said, Thus
and thus spake he to me, saying, Thus saith the LORD, I have
anointed thee king over Israel.
13 Kaj rapide ili prenis cxiu sian veston kaj sternis sub li
sur la altaj sxtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris:
Jehu farigxis regxo.
Then they hasted, and took every man his garment, and put it
under him on the top of the stairs, and blew with trumpets,
saying, Jehu is king.
14 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris
konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot
en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux Hxazael, regxo de
Sirio.
So Jehu the son of Jehoshaphat the son of Nimshi conspired
against Joram. (Now Joram had kept Ramothgilead, he and all
Israel, because of Hazael king of Syria.
15 Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la
vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis
kontraux Hxazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi
konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en
Jizreel.
But king Joram was returned to be healed in Jezreel of the
wounds which the Syrians had given him, when he fought with
Hazael king of Syria.) And Jehu said, If it be your minds,
then let none go forth nor escape out of the city to go to
tell it in Jezreel.
16 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie
kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por
viziti Joramon.
So Jehu rode in a chariot, and went to Jezreel; for Joram
lay there. And Ahaziah king of Judah was come down to see
Joram.
17 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li
ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris: Mi
vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu
kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo.
And there stood a watchman on the tower in Jezreel, and he
spied the company of Jehu as he came, and said, I see a
company. And Joram said, Take an horseman, and send to meet
them, and let him say, Is it peace?
18 Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj
diris: Tiele diras la regxo: Cxu cxio estas en ordo? Sed
Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj
sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La
sendito venis al ili, sed ne revenis.
So there went one on horseback to meet him, and said, Thus
saith the king, Is it peace? And Jehu said, What hast thou
to do with peace? turn thee behind me. And the watchman
told, saying, The messenger came to them, but he cometh not
again.
19 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj
diris: Tiele diras la regxo: Cxu cxio estas en ordo? Jehu
respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu
min.
Then he sent out a second on horseback, which came to them,
and said, Thus saith the king, Is it peace? And Jehu
answered, What hast thou to do with peace? turn thee behind
me.
20 La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne
revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de
Nimsxi, cxar li kondukas rapidege.
And the watchman told, saying, He came even unto them, and
cometh not again: and the driving is like the driving of
Jehu the son of Nimshi; for he driveth furiously.
21 Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron.
Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de
Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al
Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la
Jizreelano.
And Joram said, Make ready. And his chariot was made ready.
And Joram king of Israel and Ahaziah king of Judah went out,
each in his chariot, and they went out against Jehu, and met
him in the portion of Naboth the Jezreelite.
22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Cxu cxio estas en ordo,
Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti cxe la
malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj
sorcxajxoj?
And it came to pass, when Joram saw Jehu, that he said, Is
it peace, Jehu? And he answered, What peace, so long as the
whoredoms of thy mother Jezebel and her witchcrafts are so
many?
23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al
Ahxazja: Perfido, ho Ahxazja!
And Joram turned his hands, and fled, and said to Ahaziah,
There is treachery, O Ahaziah.
24 Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis
Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron,
kaj li falis genue sur sia cxaro.
And Jehu drew a bow with his full strength, and smote
Jehoram between his arms, and the arrow went out at his
heart, and he sunk down in his chariot.
25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj jxetu lin
sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel
mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la
Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon:
Then said Jehu to Bidkar his captain, Take up, and cast him
in the portion of the field of Naboth the Jezreelite: for
remember how that, when I and thou rode together after Ahab
his father, the LORD laid this burden upon him;
26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de
liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi
tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin
sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
Surely I have seen yesterday the blood of Naboth, and the
blood of his sons, saith the LORD; and I will requite thee
in this plat, saith the LORD. Now therefore take and cast
him into the plat of ground, according to the word of the
LORD.
27 Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la
direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj
diris: Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur
la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en
Megidon kaj mortis tie.
But when Ahaziah the king of Judah saw this, he fled by the
way of the garden house. And Jehu followed after him, and
said, Smite him also in the chariot. And they did so at the
going up to Gur, which is by Ibleam. And he fled to Megiddo,
and died there.
28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj
enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de
David.
And his servants carried him in a chariot to Jerusalem, and
buried him in his sepulchre with his fathers in the city of
David.
29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja
ekregxis super Judujo.
And in the eleventh year of Joram the son of Ahab began
Ahaziah to reign over Judah.
30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi
kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj
ekrigardis tra la fenestro.
And when Jehu was come to Jezreel, Jezebel heard of it; and
she painted her face, and tired her head, and looked out at
a window.
31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris: Cxu nun estos
paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
And as Jehu entered in at the gate, she said, Had Zimri
peace, who slew his master?
32 Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris: Kiu
estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri
korteganoj.
And he lifted up his face to the window, and said, Who is on
my side? who? And there looked out to him two or three
eunuchs.
33 Kaj li diris: Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj
sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj
oni dispremis sxin per la piedoj.
And he said, Throw her down. So they threw her down: and
some of her blood was sprinkled on the wall, and on the
horses: and he trode her under foot.
34 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie
estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas
regxidino.
And when he was come in, he did eat and drink, and said, Go,
see now this cursed woman, and bury her: for she is a king's
daughter.
35 Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de
sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
And they went to bury her: but they found no more of her
than the skull, and the feet, and the palms of her hands.
36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la
vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija,
la Tesxebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj
formangxos la karnon de Izebel;
Wherefore they came again, and told him. And he said, This
is the word of the LORD, which he spake by his servant
Elijah the Tishbite, saying, In the portion of Jezreel shall
dogs eat the flesh of Jezebel:
37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur
la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas
Izebel.
And the carcase of Jezebel shall be as dung upon the face of
the field in the portion of Jezreel; so that they shall not
say, This is Jezebel.
* Heb. "Jehoram", kaj en versoj 17, 21-24.
Cxapitro 10
1 Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis
leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la
plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta
enhavo:
And Ahab had seventy sons in Samaria. And Jehu wrote
letters, and sent to Samaria, unto the rulers of Jezreel, to
the elders, and to them that brought up Ahab's children,
saying,
2 Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj
de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj
kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj:
Now as soon as this letter cometh to you, seeing your
master's sons are with you, and there are with you chariots
and horses, a fenced city also, and armour;
3 tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la
filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia
patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro.
Look even out the best and meetest of your master's sons,
and set him on his father's throne, and fight for your
master's house.
4 Sed ili tre forte ektimis, kaj diris: Jen la du regxoj ne
povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros?
But they were exceedingly afraid, and said, Behold, two
kings stood not before him: how then shall we stand?
5 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la
filedukistoj sendis al Jehu, por diri: Ni estas viaj
servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni
neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru.
And he that was over the house, and he that was over the
city, the elders also, and the bringers up of the children,
sent to Jehu, saying, We are thy servants, and will do all
that thou shalt bid us; we will not make any king: do thou
that which is good in thine eyes.
6 Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo: Se vi
estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la
kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en
cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek
homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin.
Then he wrote a letter the second time to them, saying, If
ye be mine, and if ye will hearken unto my voice, take ye
the heads of the men your master's sons, and come to me to
Jezreel by to morrow this time. Now the king's sons, being
seventy persons, were with the great men of the city, which
brought them up.
7 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la
regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn
kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon.
And it came to pass, when the letter came to them, that they
took the king's sons, and slew seventy persons, and put
their heads in baskets, and sent him them to Jezreel.
8 Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene: Oni alportis la
kapojn de la regxidoj. Kaj li diris: Kusxigu ilin en du
amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno.
And there came a messenger, and told him, saying, They have
brought the heads of the king's sons. And he said, Lay ye
them in two heaps at the entering in of the gate until the
morning.
9 Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:
Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux
mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi
tiujn?
And it came to pass in the morning, that he went out, and
stood, and said to all the people, Ye be righteous: behold,
I conspired against my master, and slew him: but who slew
all these?
10 Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis
teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab;
la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto
Elija.
Know now that there shall fall unto the earth nothing of the
word of the LORD, which the LORD spake concerning the house
of Ahab: for the LORD hath done that which he spake by his
servant Elijah.
11 Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en
Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj
liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.
So Jehu slew all that remained of the house of Ahab in
Jezreel, and all his great men, and his kinsfolks, and his
priests, until he left him none remaining.
12 Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam
li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,
And he arose and departed, and came to Samaria. And as he
was at the shearing house in the way,
13 Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj
li diris: Kiuj vi estas? Ili respondis: Ni estas fratoj de
Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj
de la regxo kaj de la filoj de la regxino.
Jehu met with the brethren of Ahaziah king of Judah, and
said, Who are ye? And they answered, We are the brethren of
Ahaziah; and we go down to salute the children of the king
and the children of the queen.
14 Tiam li diris: Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin
vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de
pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.
And he said, Take them alive. And they took them alive, and
slew them at the pit of the shearing house, even two and
forty men; neither left he any of them.
15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de
Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris
al li: Cxu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora
al via koro? Jehonadab respondis: Jes. Se jes, tiam donu
al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis
lin al si sur la cxaron.
And when he was departed thence, he lighted on Jehonadab the
son of Rechab coming to meet him: and he saluted him, and
said to him, Is thine heart right, as my heart is with thy
heart? And Jehonadab answered, It is. If it be, give me
thine hand. And he gave him his hand; and he took him up to
him into the chariot.
16 Kaj li diris: Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la
Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.
And he said, Come with me, and see my zeal for the LORD. So
they made him ride in his chariot.
17 Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de
Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la
vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija.
And when he came to Samaria, he slew all that remained unto
Ahab in Samaria, till he had destroyed him, according to the
saying of the LORD, which he spake to Elijah.
18 Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:
Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;
And Jehu gathered all the people together, and said unto
them, Ahab served Baal a little; but Jehu shall serve him
much.
19 kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn
servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu;
cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu
forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza
intenco, por pereigi la servantojn de Baal.
Now therefore call unto me all the prophets of Baal, all his
servants, and all his priests; let none be wanting: for I
have a great sacrifice to do to Baal; whosoever shall be
wanting, he shall not live. But Jehu did it in subtilty, to
the intent that he might destroy the worshippers of Baal.
20 Kaj Jehu diris: Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni
tion proklamis.
And Jehu said, Proclaim a solemn assembly for Baal. And they
proclaimed it.
21 Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj
de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon
de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando.
And Jehu sent through all Israel: and all the worshippers of
Baal came, so that there was not a man left that came not.
And they came into the house of Baal; and the house of Baal
was full from one end to another.
22 Kaj li diris al la estro de la vestejo: Elportu vestojn por
cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili.
And he said unto him that was over the vestry, Bring forth
vestments for all the worshippers of Baal. And he brought
them forth vestments.
23 Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon
de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal: Esploru kaj
rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de
la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de
Baal.
And Jehu went, and Jehonadab the son of Rechab, into the
house of Baal, and said unto the worshippers of Baal,
Search, and look that there be here with you none of the
servants of the LORD, but the worshippers of Baal only.
24 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu
starigis ekstere okdek virojn, kaj diris: Se cxe iu el vi
savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn
manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu.
And when they went in to offer sacrifices and burnt
offerings, Jehu appointed fourscore men without, and said,
If any of the men whom I have brought into your hands
escape, he that letteth him go, his life shall be for the
life of him.
25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la
korpogardistoj kaj al la estroj: Iru, batu ilin, ke neniu
eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la
korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la
urbon de la domo de Baal.
And it came to pass, as soon as he had made an end of
offering the burnt offering, that Jehu said to the guard and
to the captains, Go in, and slay them; let none come forth.
And they smote them with the edge of the sword; and the
guard and the captains cast them out, and went to the city
of the house of Baal.
26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj
forbruligis ilin.
And they brought forth the images out of the house of Baal,
and burned them.
27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la
domon de Baal, kaj oni faris el gxi ekskrementejon gxis la
nuna tempo.
And they brake down the image of Baal, and brake down the
house of Baal, and made it a draught house unto this day.
28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael.
Thus Jehu destroyed Baal out of Israel.
29 Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li
pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj,
kiuj estis en Bet-El kaj en Dan.
Howbeit from the sins of Jeroboam the son of Nebat, who made
Israel to sin, Jehu departed not from after them, to wit,
the golden calves that were in Bethel, and that were in Dan.
30 Kaj la Eternulo diris al Jehu: Pro tio, ke vi bone faris
tion, kio placxis al Mi, kaj vi faris al la domo de Ahxab
konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj gxis la
kvara generacio sidos sur la trono de Izrael.
And the LORD said unto Jehu, Because thou hast done well in
executing that which is right in mine eyes, and hast done
unto the house of Ahab according to all that was in mine
heart, thy children of the fourth generation shall sit on
the throne of Israel.
31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laux la instruo de
la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne
deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis
Izraelon.
But Jehu took no heed to walk in the law of the LORD God of
Israel with all his heart: for he departed not from the sins
of Jeroboam, which made Israel to sin.
32 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael,
kaj Hxazael venkobatis ilin cxe cxiuj limoj de Izrael:
In those days the LORD began to cut Israel short: and Hazael
smote them in all the coasts of Israel;
33 oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj,
Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas
cxe la torento Arnon, Gileadon kaj Basxanon.
From Jordan eastward, all the land of Gilead, the Gadites,
and the Reubenites, and the Manassites, from Aroer, which is
by the river Arnon, even Gilead and Bashan.
34 La cetera historio de Jehu, kaj cxio, kion li faris, kaj lia
tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Izrael.
Now the rest of the acts of Jehu, and all that he did, and
all his might, are they not written in the book of the
chronicles of the kings of Israel?
35 Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en
Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jehoahxaz.
And Jehu slept with his fathers: and they buried him in
Samaria. And Jehoahaz his son reigned in his stead.
36 La tempo de regxado de Jehu super Izrael en Samario estis
dudek ok jaroj.
And the time that Jehu reigned over Israel in Samaria was
twenty and eight years.
Cxapitro 11
1 Kiam Atalja, la patrino de Ahxazja, vidis, ke sxia filo
mortis, sxi levigxis kaj ekstermis la tutan regxan idaron.
And when Athaliah the mother of Ahaziah saw that her son was
dead, she arose and destroyed all the seed royal.
2 Sed Jehosxeba, filino de la regxo Joram kaj fratino de
Ahxazja, prenis Joasxon, filon de Ahxazja, kaj sxtele
forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la regxo,
lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la cxambro de
litoj; kaj oni kasxis lin for de Atalja, kaj li ne estis
mortigita.
But Jehosheba, the daughter of king Joram, sister of
Ahaziah, took Joash the son of Ahaziah, and stole him from
among the king's sons which were slain; and they hid him,
even him and his nurse, in the bedchamber from Athaliah, so
that he was not slain.
3 Kaj li restis kasxita kun sxi en la domo de la Eternulo dum
ses jaroj; kaj Atalja regxis super la lando.
And he was with her hid in the house of the LORD six years.
And Athaliah did reign over the land.
4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la
centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis
ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili
interligon kaj jxurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj
montris al ili la filon de la regxo.
And the seventh year Jehoiada sent and fetched the rulers
over hundreds, with the captains and the guard, and brought
them to him into the house of the LORD, and made a covenant
with them, and took an oath of them in the house of the
LORD, and shewed them the king's son.
5 Kaj li ordonis al ili, dirante: Jenon vi devas fari: tiu
triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la
domo de la regxo;
And he commanded them, saying, This is the thing that ye
shall do; A third part of you that enter in on the sabbath
shall even be keepers of the watch of the king's house;
6 triono estu cxe la Pordego Sur; kaj triono cxe la pordego
malantaux la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la
domo alterne.
And a third part shall be at the gate of Sur; and a third
part at the gate behind the guard: so shall ye keep the
watch of the house, that it be not broken down.
7 Du partoj el vi cxiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu
gardadon cxe la regxo en la domo de la Eternulo.
And two parts of all you that go forth on the sabbath, even
they shall keep the watch of the house of the LORD about the
king.
8 Kaj cxirkauxu la regxon cxiuflanke, cxiu kun sia batalilo en
la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu.
Kaj estu apud la regxo, kiam li eliros aux eniros.
And ye shall compass the king round about, every man with
his weapons in his hand: and he that cometh within the
ranges, let him be slain: and be ye with the king as he
goeth out and as he cometh in.
9 Kaj la centestroj faris cxion, kion ordonis la pastro
Jehojada; kaj cxiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn
kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada.
And the captains over the hundreds did according to all
things that Jehoiada the priest commanded: and they took
every man his men that were to come in on the sabbath, with
them that should go out on the sabbath, and came to Jehoiada
the priest.
10 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj sxildojn,
kiuj apartenis al la regxo David kaj kiuj estis en la domo
de la Eternulo.
And to the captains over hundreds did the priest give king
David's spears and shields, that were in the temple of the
LORD.
11 Kaj la korpogardistoj starigxis, cxiu kun siaj bataliloj en
la mano, de la dekstra flanko de la domo gxis la maldekstra
flanko de la domo, cxe la altaro kaj cxe la domo, cxirkauxe
de la regxo.
And the guard stood, every man with his weapons in his hand,
round about the king, from the right corner of the temple to
the left corner of the temple, along by the altar and the
temple.
12 Kaj li elkondukis la regxidon kaj metis sur lin la kronon
kaj la ateston; kaj oni proklamis lin regxo kaj sanktoleis
lin, kaj oni aplauxdis kaj kriis: Vivu la regxo!
And he brought forth the king's son, and put the crown upon
him, and gave him the testimony; and they made him king, and
anointed him; and they clapped their hands, and said, God
save the king.
13 Kiam Atalja auxdis la bruon de la kuranta popolo, sxi iris
al la popolo en la domon de la Eternulo.
And when Athaliah heard the noise of the guard and of the
people, she came to the people into the temple of the LORD.
14 Kaj sxi ekvidis, ke jen la regxo staras cxe la kolono, laux
la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la
regxo, kaj la tuta popolo de la lando gxojas, kaj oni
trumpetas. Tiam Atalja dissxiris siajn vestojn, kaj
ekkriis: Konspiro, konspiro!
And when she looked, behold, the king stood by a pillar, as
the manner was, and the princes and the trumpeters by the
king, and all the people of the land rejoiced, and blew with
trumpets: and Athaliah rent her clothes, and cried, Treason,
Treason.
15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj
de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku sxin ekster
la vicojn, kaj cxiun, kiu sxin sekvos, mortigu per glavo;
cxar la pastro diris: Oni ne mortigu sxin en la domo de la
Eternulo.
But Jehoiada the priest commanded the captains of the
hundreds, the officers of the host, and said unto them, Have
her forth without the ranges: and him that followeth her
kill with the sword. For the priest had said, Let her not be
slain in the house of the LORD.
16 Kaj oni liberigis por sxi lokon, kaj sxi iris laux la vojo
de la cxevaloj al la regxa domo, kaj tie oni sxin mortigis.
And they laid hands on her; and she went by the way by the
which the horses came into the king's house: and there was
she slain.
17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la regxo
kaj la popolo, ke gxi estu popolo de la Eternulo; kaj inter
la regxo kaj la popolo.
And Jehoiada made a covenant between the LORD and the king
and the people, that they should be the LORD's people;
between the king also and the people.
18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj
gxin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute
disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis
antaux la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la
domo de la Eternulo.
And all the people of the land went into the house of Baal,
and brake it down; his altars and his images brake they in
pieces thoroughly, and slew Mattan the priest of Baal before
the altars. And the priest appointed officers over the house
of the LORD.
19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la
kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis
la regxon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la
pordego de la kuristoj en la regxan domon; kaj li sidigxis
sur la trono de la regxoj.
And he took the rulers over hundreds, and the captains, and
the guard, and all the people of the land; and they brought
down the king from the house of the LORD, and came by the
way of the gate of the guard to the king's house. And he sat
on the throne of the kings.
20 Kaj la tuta popolo de la lando gxojis, kaj la urbo estis
trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la regxa
domo.
And all the people of the land rejoiced, and the city was in
quiet: and they slew Athaliah with the sword beside the
king's house.
21 La agxon de sep jaroj havis Jehoasx, kiam li farigxis regxo.
Seven years old was Jehoash when he began to reign.
Cxapitro 12
1 En la sepa jaro de Jehu Jehoasx farigxis regxo, kaj kvardek
jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis
Cibja, el Beer-Sxeba.
In the seventh year of Jehu Jehoash began to reign; and
forty years reigned he in Jerusalem. And his mother's name
was Zibiah of Beersheba.
2 Jehoasx agadis tiel, kiel placxas al la Eternulo, dum la
tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
And Jehoash did that which was right in the sight of the
LORD all his days wherein Jehoiada the priest instructed
him.
3 Nur la altajxojn oni ne senfunkciigis; la popolo cxiam
ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
But the high places were not taken away: the people still
sacrificed and burnt incense in the high places.
4 Kaj Jehoasx diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon,
kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de
pasantoj, la monon, kiun oni donas lauxtakse por sia animo,
la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en
la domon de la Eternulo,
And Jehoash said to the priests, All the money of the
dedicated things that is brought into the house of the LORD,
even the money of every one that passeth the account, the
money that every man is set at, and all the money that
cometh into any man's heart to bring into the house of the
LORD,
5 la pastroj prenu al si, cxiu de sia konato, kaj ili rebonigu
la difektojn en la domo, cxie, kie trovigxos ia difekto.
Let the priests take it to them, every man of his
acquaintance: and let them repair the breaches of the house,
wheresoever any breach shall be found.
6 Sed cxar gxis la dudek-tria jaro de la regxo Jehoasx la
pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
But it was so, that in the three and twentieth year of king
Jehoash the priests had not repaired the breaches of the
house.
7 la regxo Jehoasx alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn
pastrojn, kaj diris al ili: Kial vi ne rebonigas la
difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj
konatoj, sed donu gxin por rebonigo de la domo.
Then king Jehoash called for Jehoiada the priest, and the
other priests, and said unto them, Why repair ye not the
breaches of the house? now therefore receive no more money
of your acquaintance, but deliver it for the breaches of the
house.
8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj
ne rebonigi la difektojn en la domo.
And the priests consented to receive no more money of the
people, neither to repair the breaches of the house.
9 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre,
kaj starigis gxin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en
la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris
cxe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis
alportata en la domon de la Eternulo.
But Jehoiada the priest took a chest, and bored a hole in
the lid of it, and set it beside the altar, on the right
side as one cometh into the house of the LORD: and the
priests that kept the door put therein all the money that
was brought into the house of the LORD.
10 Cxiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da
mono, venadis skribisto de la regxo kaj la cxefpastro, kaj
ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo
de la Eternulo.
And it was so, when they saw that there was much money in
the chest, that the king's scribe and the high priest came
up, and they put up in bags, and told the money that was
found in the house of the LORD.
11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la
oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi
tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj,
kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
And they gave the money, being told, into the hands of them
that did the work, that had the oversight of the house of
the LORD: and they laid it out to the carpenters and
builders, that wrought upon the house of the LORD,
12 kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti
lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en
la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti
elspezata por la rebonigo de la domo.
And to masons, and hewers of stone, and to buy timber and
hewed stone to repair the breaches of the house of the LORD,
and for all that was laid out for the house to repair it.
13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn
tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn
orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis
alportata en la domon de la Eternulo;
Howbeit there were not made for the house of the LORD bowls
of silver, snuffers, basons, trumpets, any vessels of gold,
or vessels of silver, of the money that was brought into the
house of the LORD:
14 sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke
ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
But they gave that to the workmen, and repaired therewith
the house of the LORD.
15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies
manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de
la laboroj, sed ili laboris konfidate.
Moreover they reckoned not with the men, into whose hand
they delivered the money to be bestowed on workmen: for they
dealt faithfully.
16 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne
enportadis en la domon de la Eternulo; gxi estis por la
pastroj.
The trespass money and sin money was not brought into the
house of the LORD: it was the priests'.
17 En tiu tempo ekiris Hxazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis
kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj Hxazael intencis iri
kontraux Jerusalemon.
Then Hazael king of Syria went up, and fought against Gath,
and took it: and Hazael set his face to go up to Jerusalem.
18 Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan
sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj
Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li
mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la
trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo,
kaj li sendis tion al Hxazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu
foriris de Jerusalem.
And Jehoash king of Judah took all the hallowed things that
Jehoshaphat, and Jehoram, and Ahaziah, his fathers, kings of
Judah, had dedicated, and his own hallowed things, and all
the gold that was found in the treasures of the house of the
LORD, and in the king's house, and sent it to Hazael king of
Syria: and he went away from Jerusalem.
19 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
And the rest of the acts of Joash, and all that he did, are
they not written in the book of the chronicles of the kings
of Judah?
20 Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis
Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
And his servants arose, and made a conspiracy, and slew
Joash in the house of Millo, which goeth down to Silla.
21 Jozahxar, filo de Sximeat, kaj Jehozabad, filo de Sxomer,
liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni
enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj
anstataux li ekregxis lia filo Amacja.
For Jozachar the son of Shimeath, and Jehozabad the son of
Shomer, his servants, smote him, and he died; and they
buried him with his fathers in the city of David: and
Amaziah his son reigned in his stead.
Cxapitro 13
1 En la dudek-tria jaro de Joasx, filo de Ahxazja, regxo de
Judujo, Jehoahxaz, filo de Jehu, farigxis regxo super Izrael
en Samario por la dauxro de dek sep jaroj.
In the three and twentieth year of Joash the son of Ahaziah
king of Judah Jehoahaz the son of Jehu began to reign over
Israel in Samaria, and reigned seventeen years.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn
de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li
ne deturnis sin de ili.
And he did that which was evil in the sight of the LORD, and
followed the sins of Jeroboam the son of Nebat, which made
Israel to sin; he departed not therefrom.
3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux la
Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Hxazael,
regxo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de
Hxazael, por la tuta tempo.
And the anger of the LORD was kindled against Israel, and he
delivered them into the hand of Hazael king of Syria, and
into the hand of Benhadad the son of Hazael, all their days.
4 Sed Jehoahxaz ekpregxis al la Eternulo, kaj la Eternulo
auxskultis lin, cxar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel
premis ilin la regxo de Sirio. (
And Jehoahaz besought the LORD, and the LORD hearkened unto
him: for he saw the oppression of Israel, because the king
of Syria oppressed them.
5 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili
eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj
logxis en siaj tendoj kiel antauxe.
(And the LORD gave Israel a saviour, so that they went out
from under the hand of the Syrians: and the children of
Israel dwelt in their tents, as beforetime.
6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de
Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaux
la sankta stango restis en Samario.)
Nevertheless they departed not from the sins of the house of
Jeroboam, who made Israel sin, but walked therein: and there
remained the grove also in Samaria.)
7 Al Jehoahxaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek
cxaroj kaj dek mil piedirantoj; cxar la regxo de Sirio
pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
Neither did he leave of the people to Jehoahaz but fifty
horsemen, and ten chariots, and ten thousand footmen; for
the king of Syria had destroyed them, and had made them like
the dust by threshing.
8 La cetera historio de Jehoahxaz, kaj cxio, kion li faris,
kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de
la regxoj de Izrael.
Now the rest of the acts of Jehoahaz, and all that he did,
and his might, are they not written in the book of the
chronicles of the kings of Israel?
9 Kaj Jehoahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis
lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Joasx.
And Jehoahaz slept with his fathers; and they buried him in
Samaria: and Joash his son reigned in his stead.
10 En la tridek-sepa jaro de Joasx, regxo de Judujo, Jehoasx,
filo de Jehoahxaz, farigxis regxo super Izrael en Samario,
por la dauxro de dek ses jaroj.
In the thirty and seventh year of Joash king of Judah began
Jehoash the son of Jehoahaz to reign over Israel in Samaria,
and reigned sixteen years.
11 Li agadis malbone antaux la Eternulo; li ne deturnis sin de
cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis
Izraelon; ilin li sekvis.
And he did that which was evil in the sight of the LORD; he
departed not from all the sins of Jeroboam the son of Nebat,
who made Israel sin: but he walked therein.
12 La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, kaj
lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de
Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Izrael.
And the rest of the acts of Joash, and all that he did, and
his might wherewith he fought against Amaziah king of Judah,
are they not written in the book of the chronicles of the
kings of Israel?
13 Kaj Joasx ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur
lia trono. Kaj oni enterigis Joasxon en Samario kun la
regxoj de Izrael.
And Joash slept with his fathers; and Jeroboam sat upon his
throne: and Joash was buried in Samaria with the kings of
Israel.
14 Elisxa malsanigxis per sia malsano, de kiu li estis
mortonta. Venis al li Joasx, regxo de Izrael, kaj ploris
super li, kaj diris: Mia patro, mia patro, cxaro de Izrael
kaj liaj rajdistoj!
Now Elisha was fallen sick of his sickness whereof he died.
And Joash the king of Israel came down unto him, and wept
over his face, and said, O my father, my father, the chariot
of Israel, and the horsemen thereof.
15 Kaj Elisxa diris al li: Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li
prenis al si pafarkon kaj sagojn.
And Elisha said unto him, Take bow and arrows. And he took
unto him bow and arrows.
16 Kaj li diris al la regxo de Izrael: Metu vian manon sur la
pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Elisxa metis siajn
manojn sur la manojn de la regxo,
And he said to the king of Israel, Put thine hand upon the
bow. And he put his hand upon it: and Elisha put his hands
upon the king's hands.
17 kaj diris: Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis.
Kaj Elisxa diris: Pafu. Li pafis. Kaj li diris: Sago de
savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraux Sirio, kaj vi
venkobatos la Sirianojn en Afek, gxis vi ilin tute pereigos.
And he said, Open the window eastward. And he opened it.
Then Elisha said, Shoot. And he shot. And he said, The arrow
of the LORD's deliverance, and the arrow of deliverance from
Syria: for thou shalt smite the Syrians in Aphek, till thou
have consumed them.
18 Kaj li diris: Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al
la regxo de Izrael: Frapu sur la teron. Li frapis tri
fojojn kaj haltis.
And he said, Take the arrows. And he took them. And he said
unto the king of Israel, Smite upon the ground. And he smote
thrice, and stayed.
19 Tiam ekkoleris kontraux li la homo de Dio, kaj diris: Vi
devis frapi kvin aux ses fojojn, tiam vi venkobatus la
Sirianojn gxis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos
la Sirianojn.
And the man of God was wroth with him, and said, Thou
shouldest have smitten five or six times; then hadst thou
smitten Syria till thou hadst consumed it: whereas now thou
shalt smite Syria but thrice.
20 Elisxa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de
Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
And Elisha died, and they buried him. And the bands of the
Moabites invaded the land at the coming in of the year.
21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la
militistaron, kaj oni jxetis la homon en la tombon de
Elisxa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntusxigxis kun la
ostoj de Elisxa, li revivigxis kaj starigxis sur siaj
piedoj.
And it came to pass, as they were burying a man, that,
behold, they spied a band of men; and they cast the man into
the sepulchre of Elisha: and when the man was let down, and
touched the bones of Elisha, he revived, and stood up on his
feet.
22 Hxazael, regxo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta
vivo de Jehoahxaz.
But Hazael king of Syria oppressed Israel all the days of
Jehoahaz.
23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis
Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob,
kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraux ne forjxetis ilin
de antaux Sia vizagxo.
And the LORD was gracious unto them, and had compassion on
them, and had respect unto them, because of his covenant
with Abraham, Isaac, and Jacob, and would not destroy them,
neither cast he them from his presence as yet.
24 Hxazael, regxo de Sirio, mortis, kaj anstataux li ekregxis
lia filo Ben-Hadad.
So Hazael king of Syria died; and Benhadad his son reigned
in his stead.
25 Kaj Jehoasx, filo de Jehoahxaz, prenis returne el la mano de
Ben-Hadad, filo de Hxazael, la urbojn, kiujn li milite
prenis el la mano de lia patro Jehoahxaz. Tri fojojn Joasx
venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
And Jehoash the son of Jehoahaz took again out of the hand
of Benhadad the son of Hazael the cities, which he had taken
out of the hand of Jehoahaz his father by war. Three times
did Joash beat him, and recovered the cities of Israel.
Cxapitro 14
1 En la dua jaro de Joasx, filo de Joahxaz, regxo de Izrael,
Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, farigxis regxo.
In the second year of Joash son of Jehoahaz king of Israel
reigned Amaziah the son of Joash king of Judah.
2 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis
regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La
nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
He was twenty and five years old when he began to reign, and
reigned twenty and nine years in Jerusalem. And his mother's
name was Jehoaddan of Jerusalem.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tamen ne kiel lia patro
David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joasx.
And he did that which was right in the sight of the LORD,
yet not like David his father: he did according to all
things as Joash his father did.
4 La altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam
ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
Howbeit the high places were not taken away: as yet the
people did sacrifice and burnt incense on the high places.
5 Kiam la regxeco fortigxis en lia mano, li mortigis siajn
servantojn, kiuj mortigis la regxon, lian patron.
And it came to pass, as soon as the kingdom was confirmed in
his hand, that he slew his servants which had slain the king
his father.
6 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas
skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la
Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj
oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed cxiu povas esti
mortigata nur pro sia peko.
But the children of the murderers he slew not: according
unto that which is written in the book of the law of Moses,
wherein the LORD commanded, saying, The fathers shall not be
put to death for the children, nor the children be put to
death for the fathers; but every man shall be put to death
for his own sin.
7 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn,
kaj prenis per milito Selan kaj donis al gxi la nomon
Jokteel gxis la nuna tago.
He slew of Edom in the valley of salt ten thousand, and took
Selah by war, and called the name of it Joktheel unto this
day.
8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoasx, filo de
Jehoahxaz, filo de Jehu, regxo de Izrael, por diri: Venu, ni
komparu niajn fortojn.
Then Amaziah sent messengers to Jehoash, the son of Jehoahaz
son of Jehu, king of Israel, saying, Come, let us look one
another in the face.
9 Tiam Jehoasx, regxo de Izrael, sendis al Amacja, regxo de
Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro
sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel
edzinon. Sed preteriris sovagxa besto de Lebanon kaj
dispremis per la piedoj la prunelon.
And Jehoash the king of Israel sent to Amaziah king of
Judah, saying, The thistle that was in Lebanon sent to the
cedar that was in Lebanon, saying, Give thy daughter to my
son to wife: and there passed by a wild beast that was in
Lebanon, and trode down the thistle.
10 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fierigxis. Tenu
vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon
malfelicxan, ke vi falu kaj kun vi ankaux Judujo?
Thou hast indeed smitten Edom, and thine heart hath lifted
thee up: glory of this, and tarry at home: for why shouldest
thou meddle to thy hurt, that thou shouldest fall, even
thou, and Judah with thee?
11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael,
kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de
Judujo, en Bet-Sxemesx, kiu estas en Judujo.
But Amaziah would not hear. Therefore Jehoash king of Israel
went up; and he and Amaziah king of Judah looked one another
in the face at Bethshemesh, which belongeth to Judah.
12 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili
diskuris cxiu al sia lando.
And Judah was put to the worse before Israel; and they fled
every man to their tents.
13 Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de
Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-Sxemesx;
kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de
Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula,
sur la spaco de kvarcent ulnoj.
And Jehoash king of Israel took Amaziah king of Judah, the
son of Jehoash the son of Ahaziah, at Bethshemesh, and came
to Jerusalem, and brake down the wall of Jerusalem from the
gate of Ephraim unto the corner gate, four hundred cubits.
14 Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn
vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la
trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li
reiris en Samarion.
And he took all the gold and silver, and all the vessels
that were found in the house of the LORD, and in the
treasures of the king's house, and hostages, and returned to
Samaria.
15 La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto,
kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio
estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de
Izrael.
Now the rest of the acts of Jehoash which he did, and his
might, and how he fought with Amaziah king of Judah, are
they not written in the book of the chronicles of the kings
of Israel?
16 Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li
ekregxis lia filo Jerobeam.
And Jehoash slept with his fathers, and was buried in
Samaria with the kings of Israel; and Jeroboam his son
reigned in his stead.
17 Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la
morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael,
ankoraux dek kvin jarojn.
And Amaziah the son of Joash king of Judah lived after the
death of Jehoash son of Jehoahaz king of Israel fifteen
years.
18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro
de kroniko de la regxoj de Judujo.
And the rest of the acts of Amaziah, are they not written in
the book of the chronicles of the kings of Judah?
19 Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li
forkuris en Lahisxon. Sed oni sendis post li en Lahisxon,
kaj tie oni lin mortigis.
Now they made a conspiracy against him in Jerusalem: and he
fled to Lachish; but they sent after him to Lachish, and
slew him there.
20 Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun
liaj patroj en la urbo de David.
And they brought him on horses: and he was buried at
Jerusalem with his fathers in the city of David.
21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la agxon
de dek ses jaroj, kaj faris lin regxo anstataux lia patro
Amacja.
And all the people of Judah took Azariah, which was sixteen
years old, and made him king instead of his father Amaziah.
22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis gxin al Judujo, post
kiam la regxo ekdormis kun siaj patroj.
He built Elath, and restored it to Judah, after that the
king slept with his fathers.
23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de
Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael,
en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn.
In the fifteenth year of Amaziah the son of Joash king of
Judah Jeroboam the son of Joash king of Israel began to
reign in Samaria, and reigned forty and one years.
24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne
deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per
kiuj li pekigis Izraelon.
And he did that which was evil in the sight of the LORD: he
departed not from all the sins of Jeroboam the son of Nebat,
who made Israel to sin.
25 Li restarigis la limojn de Izrael de Hxamat gxis la maro de
la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de
Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj,
la profeto el Gat-Hxefer.
He restored the coast of Israel from the entering of Hamath
unto the sea of the plain, according to the word of the LORD
God of Israel, which he spake by the hand of his servant
Jonah, the son of Amittai, the prophet, which was of
Gathhepher.
26 Cxar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre
mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu
helpanto por Izrael.
For the LORD saw the affliction of Israel, that it was very
bitter: for there was not any shut up, nor any left, nor any
helper for Israel.
27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la
cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx.
And the LORD said not that he would blot out the name of
Israel from under heaven: but he saved them by the hand of
Jeroboam the son of Joash.
28 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj
lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al
Izrael Damaskon kaj Hxamaton de Judujo, cxio estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
Now the rest of the acts of Jeroboam, and all that he did,
and his might, how he warred, and how he recovered Damascus,
and Hamath, which belonged to Judah, for Israel, are they
not written in the book of the chronicles of the kings of
Israel?
29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de
Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.
And Jeroboam slept with his fathers, even with the kings of
Israel; and Zachariah his son reigned in his stead.
Cxapitro 15
1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, regxo de Izrael, ekregxis
Azarja, filo de Amacja, regxo de Judujo.
In the twenty and seventh year of Jeroboam king of Israel
began Azariah son of Amaziah king of Judah to reign.
2 Li havis la agxon de dek ses jaroj, kiam li farigxis regxo,
kaj kvindek du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de
lia patrino estis Jehxolja, el Jerusalem.
Sixteen years old was he when he began to reign, and he
reigned two and fifty years in Jerusalem. And his mother's
name was Jecholiah of Jerusalem.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
lia patro Amacja.
And he did that which was right in the sight of the LORD,
according to all that his father Amaziah had done;
4 Nur la altajxoj ne estis senfunciigitaj; la popolo cxiam
ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj.
Save that the high places were not removed: the people
sacrificed and burnt incense still on the high places.
5 La Eternulo frapis la regxon, kaj li farigxis lepra gxis la
tago de sia morto, kaj li logxis en izolita domo. Kaj
Jotam, filo de la regxo, estis cxefo de la domo kaj regis la
popolon de la lando.
And the LORD smote the king, so that he was a leper unto the
day of his death, and dwelt in a several house. And Jotham
the king's son was over the house, judging the people of the
land.
6 La cetera historio de Azarja, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
And the rest of the acts of Azariah, and all that he did,
are they not written in the book of the chronicles of the
kings of Judah?
7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li
ekregxis lia filo Jotam.
So Azariah slept with his fathers; and they buried him with
his fathers in the city of David: and Jotham his son reigned
in his stead.
8 En la tridek-oka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Zehxarja,
filo de Jerobeam, farigxis regxo super Izrael en Samario,
kaj li regxis ses monatojn.
In the thirty and eighth year of Azariah king of Judah did
Zachariah the son of Jeroboam reign over Israel in Samaria
six months.
9 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kiel
faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de
Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
And he did that which was evil in the sight of the LORD, as
his fathers had done: he departed not from the sins of
Jeroboam the son of Nebat, who made Israel to sin.
10 Kontraux li faris konspiron Sxalum, filo de Jabesx, kaj
frapis lin antaux la popolo kaj mortigis lin kaj ekregxis
anstataux li.
And Shallum the son of Jabesh conspired against him, and
smote him before the people, and slew him, and reigned in
his stead.
11 La cetera historio de Zehxarja estas priskribita en la libro
de kroniko de la regxoj de Izrael.
And the rest of the acts of Zachariah, behold, they are
written in the book of the chronicles of the kings of
Israel.
12 Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu,
nome: Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael gxis la kvara
generacio. Tiel farigxis.
This was the word of the LORD which he spake unto Jehu,
saying, Thy sons shall sit on the throne of Israel unto the
fourth generation. And so it came to pass.
13 Sxalum, filo de Jabesx, farigxis regxo en la tridek-nauxa
jaro de Uzija, regxo de Judujo. Kaj li regxis unu monaton
en Samario.
Shallum the son of Jabesh began to reign in the nine and
thirtieth year of Uzziah king of Judah; and he reigned a
full month in Samaria.
14 Kaj iris Menahxem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en
Samarion kaj frapis Sxalumon, filon de Jabesx, en Samario,
kaj mortigis lin kaj ekregxis anstataux li.
For Menahem the son of Gadi went up from Tirzah, and came to
Samaria, and smote Shallum the son of Jabesh in Samaria, and
slew him, and reigned in his stead.
15 La cetera historio de Sxalum, kaj lia konspiro, kiun li
faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la
regxoj de Izrael.
And the rest of the acts of Shallum, and his conspiracy
which he made, behold, they are written in the book of the
chronicles of the kings of Israel.
16 Tiam Menahxem frapis Tifsahxon, kaj cxion, kio estis en gxi,
kaj gxian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke gxi ne
malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis cxiujn gxiajn
gravedulinojn, disfendinte ilin.
Then Menahem smote Tiphsah, and all that were therein, and
the coasts thereof from Tirzah: because they opened not to
him, therefore he smote it; and all the women therein that
were with child he ripped up.
17 En la tridek-nauxa jaro de Azarja, regxo de Judujo,
Menahxem, filo de Gadi, farigxis regxo super Izrael, kaj li
regxis dek jarojn en Samario.
In the nine and thirtieth year of Azariah king of Judah
began Menahem the son of Gadi to reign over Israel, and
reigned ten years in Samaria.
18 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; dum sia
tuta vivo li ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam,
filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
And he did that which was evil in the sight of the LORD: he
departed not all his days from the sins of Jeroboam the son
of Nebat, who made Israel to sin.
19 Pul, regxo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menahxem
donis al Pul mil kikarojn da argxento, por ke li helpu lin,
por fortikigi la regxecon en lia mano.
And Pul the king of Assyria came against the land: and
Menahem gave Pul a thousand talents of silver, that his hand
might be with him to confirm the kingdom in his hand.
20 Kaj Menahxem impostigis la argxenton sur Izrael, sur cxiuj
ricxuloj, sur cxiu po kvindek sikloj da argxento, por doni
al la regxo de Asirio. Kaj la regxo de Asirio iris returne
kaj ne restis tie en la lando.
And Menahem exacted the money of Israel, even of all the
mighty men of wealth, of each man fifty shekels of silver,
to give to the king of Assyria. So the king of Assyria
turned back, and stayed not there in the land.
21 La cetera historio de Menahxem, kaj cxio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Izrael.
And the rest of the acts of Menahem, and all that he did,
are they not written in the book of the chronicles of the
kings of Israel?
22 Menahxem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataux li ekregxis
lia filo Pekahxja.
And Menahem slept with his fathers; and Pekahiah his son
reigned in his stead.
23 En la kvindeka jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahxja,
filo de Menahxem, farigxis regxo super Izrael en Samario,
kaj li regxis du jarojn.
In the fiftieth year of Azariah king of Judah Pekahiah the
son of Menahem began to reign over Israel in Samaria, and
reigned two years.
24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne
deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per
kiuj li pekigis Izraelon.
And he did that which was evil in the sight of the LORD: he
departed not from the sins of Jeroboam the son of Nebat, who
made Israel to sin.
25 Kaj faris kontraux li konspiron Pekahx, filo de Remalja, lia
altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la
regxa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis
kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj
ekregxis anstataux li.
But Pekah the son of Remaliah, a captain of his, conspired
against him, and smote him in Samaria, in the palace of the
king's house, with Argob and Arieh, and with him fifty men
of the Gileadites: and he killed him, and reigned in his
room.
26 La cetera historio de Pekahxja, kaj cxio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Izrael.
And the rest of the acts of Pekahiah, and all that he did,
behold, they are written in the book of the chronicles of
the kings of Israel.
27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, regxo de Judujo, Pekahx,
filo de Remalja, farigxis regxo super Izrael en Samario, kaj
li regxis dudek jarojn.
In the two and fiftieth year of Azariah king of Judah Pekah
the son of Remaliah began to reign over Israel in Samaria,
and reigned twenty years.
28 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo; li ne
deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per
kiuj li pekigis Izraelon.
And he did that which was evil in the sight of the LORD: he
departed not from the sins of Jeroboam the son of Nebat, who
made Israel to sin.
29 En la tempo de Pekahx, regxo de Izrael, venis Tiglat-
Pileser, regxo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-
Maahxan, Janoahxon, Kedesxon, Hxacoron, Gileadon, Galileon,
la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
In the days of Pekah king of Israel came Tiglathpileser king
of Assyria, and took Ijon, and Abelbethmaachah, and Janoah,
and Kedesh, and Hazor, and Gilead, and Galilee, all the land
of Naphtali, and carried them captive to Assyria.
30 Hosxea, filo de Ela, faris konspiron kontraux Pekahx, filo
de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekregxis
anstataux li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
And Hoshea the son of Elah made a conspiracy against Pekah
the son of Remaliah, and smote him, and slew him, and
reigned in his stead, in the twentieth year of Jotham the
son of Uzziah.
31 La cetera historio de Pekahx, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
And the rest of the acts of Pekah, and all that he did,
behold, they are written in the book of the chronicles of
the kings of Israel.
32 En la dua jaro de Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael,
ekregxis Jotam, filo de Uzija, regxo de Judujo.
In the second year of Pekah the son of Remaliah king of
Israel began Jotham the son of Uzziah king of Judah to
reign.
33 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis
regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo
de lia patrino estis Jerusxa, filino de Cadok.
Five and twenty years old was he when he began to reign, and
he reigned sixteen years in Jerusalem. And his mother's name
was Jerusha, the daughter of Zadok.
34 Li agadis bone antaux la Eternulo; li agadis tiel same, kiel
agadis lia patro Uzija.
And he did that which was right in the sight of the LORD: he
did according to all that his father Uzziah had done.
35 Sed la altajxoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo cxiam
ankoraux oferadis kaj incensadis sur la altajxoj. Li
konstruis la supran pordegon cxe la domo de la Eternulo.
Howbeit the high places were not removed: the people
sacrificed and burned incense still in the high places. He
built the higher gate of the house of the LORD.
36 La cetera historio de Jotam, kaj cxio, kion li faris, estas
priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
Now the rest of the acts of Jotham, and all that he did, are
they not written in the book of the chronicles of the kings
of Judah?
37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon
Recinon, regxon de Sirio, kaj Pekahxon, filon de Remalja.
In those days the LORD began to send against Judah Rezin the
king of Syria, and Pekah the son of Remaliah.
38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj
anstataux li ekregxis lia filo Ahxaz.
And Jotham slept with his fathers, and was buried with his
fathers in the city of David his father: and Ahaz his son
reigned in his stead.
Cxapitro 16
1 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis
Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo.
In the seventeenth year of Pekah the son of Remaliah Ahaz
the son of Jotham king of Judah began to reign.
2 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo,
kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis
bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
Twenty years old was Ahaz when he began to reign, and
reigned sixteen years in Jerusalem, and did not that which
was right in the sight of the LORD his God, like David his
father.
3 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian
filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de
la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la
Izraelidoj.
But he walked in the way of the kings of Israel, yea, and
made his son to pass through the fire, according to the
abominations of the heathen, whom the LORD cast out from
before the children of Israel.
4 Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la
montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
And he sacrificed and burnt incense in the high places, and
on the hills, and under every green tree.
5 Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja,
regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili
siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni.
Then Rezin king of Syria and Pekah son of Remaliah king of
Israel came up to Jerusalem to war: and they besieged Ahaz,
but could not overcome him.
6 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al
Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris
Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago.
At that time Rezin king of Syria recovered Elath to Syria,
and drave the Jews from Elath: and the Syrians came to
Elath, and dwelt there unto this day.
7 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio,
por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu
min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la
mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi.
So Ahaz sent messengers to Tiglathpileser king of Assyria,
saying, I am thy servant and thy son: come up, and save me
out of the hand of the king of Syria, and out of the hand of
the king of Israel, which rise up against me.
8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la
domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo,
kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio.
And Ahaz took the silver and gold that was found in the
house of the LORD, and in the treasures of the king's house,
and sent it for a present to the king of Assyria.
9 Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio
iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis
gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
And the king of Assyria hearkened unto him: for the king of
Assyria went up against Damascus, and took it, and carried
the people of it captive to Kir, and slew Rezin.
10 La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser,
regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en
Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la
bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo.
And king Ahaz went to Damascus to meet Tiglathpileser king
of Assyria, and saw an altar that was at Damascus: and king
Ahaz sent to Urijah the priest the fashion of the altar, and
the pattern of it, according to all the workmanship thereof.
11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio,
kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija
arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.
And Urijah the priest built an altar according to all that
king Ahaz had sent from Damascus: so Urijah the priest made
it against king Ahaz came from Damascus.
12 Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron,
kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
And when the king was come from Damascus, the king saw the
altar: and the king approached to the altar, and offered
thereon.
13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj
versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la
sango de sia pacofero.
And he burnt his burnt offering and his meat offering, and
poured his drink offering, and sprinkled the blood of his
peace offerings, upon the altar.
14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li
forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter
la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin
flanke de la altaro norde.
And he brought also the brasen altar, which was before the
LORD, from the forefront of the house, from between the
altar and the house of the LORD, and put it on the north
side of the altar.
15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur
la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan
farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon,
la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian
versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la
tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro
restu, gxis mi pripensos pri gxi.
And king Ahaz commanded Urijah the priest, saying, Upon the
great altar burn the morning burnt offering, and the evening
meat offering, and the king's burnt sacrifice, and his meat
offering, with the burnt offering of all the people of the
land, and their meat offering, and their drink offerings;
and sprinkle upon it all the blood of the burnt offering,
and all the blood of the sacrifice: and the brasen altar
shall be for me to enquire by.
16 Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel
ordonis la regxo Ahxaz.
Thus did Urijah the priest, according to all that king Ahaz
commanded.
17 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj
deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la
kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan
plankon.
And king Ahaz cut off the borders of the bases, and removed
the laver from off them; and took down the sea from off the
brasen oxen that were under it, and put it upon the pavement
of stones.
18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la
domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la
domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.
And the covert for the sabbath that they had built in the
house, and the king's entry without, turned he from the
house of the LORD for the king of Assyria.
19 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas
priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
Now the rest of the acts of Ahaz which he did, are they not
written in the book of the chronicles of the kings of Judah?
20 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li
ekregxis lia filo Hxizkija.
And Ahaz slept with his fathers, and was buried with his
fathers in the city of David: and Hezekiah his son reigned
in his stead.
Cxapitro 17
1 En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo
de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li
regxis naux jarojn.
In the twelfth year of Ahaz king of Judah began Hoshea the
son of Elah to reign in Samaria over Israel nine years.
2 Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel, kiel la
regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
And he did that which was evil in the sight of the LORD, but
not as the kings of Israel that were before him.
3 Kontraux lin iris Sxalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea
farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.
Against him came up Shalmaneser king of Assyria; and Hoshea
became his servant, and gave him presents.
4 Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar
li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris
tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo
de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
And the king of Assyria found conspiracy in Hoshea: for he
had sent messengers to So king of Egypt, and brought no
present to the king of Assyria, as he had done year by year:
therefore the king of Assyria shut him up, and bound him in
prison.
5 Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis
al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
Then the king of Assyria came up throughout all the land,
and went up to Samaria, and besieged it three years.
6 En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis
Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj
logxigis ilin en Hxalahx, kaj en Hxabor, cxe la rivero
Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
In the ninth year of Hoshea the king of Assyria took
Samaria, and carried Israel away into Assyria, and placed
them in Halah and in Habor by the river of Gozan, and in the
cities of the Medes.
7 Cxar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu
elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de
Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
For so it was, that the children of Israel had sinned
against the LORD their God, which had brought them up out of
the land of Egypt, from under the hand of Pharaoh king of
Egypt, and had feared other gods,
8 kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo
forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la
regxoj de Izrael;
And walked in the statutes of the heathen, whom the LORD
cast out from before the children of Israel, and of the
kings of Israel, which they had made.
9 kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj
kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn
en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis
la fortikigita urbo;
And the children of Israel did secretly those things that
were not right against the LORD their God, and they built
them high places in all their cities, from the tower of the
watchmen to the fenced city.
10 kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur
cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
And they set them up images and groves in every high hill,
and under every green tree:
11 kaj ili incensadis tie sur cxiuj altajxoj, kiel la nacioj,
kiujn la Eternulo forpelis antaux ili, kaj faradis
malbonajxojn, por inciti la Eternulon;
And there they burnt incense in all the high places, as did
the heathen whom the LORD carried away before them; and
wrought wicked things to provoke the LORD to anger:
12 kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al
ili: Ne faru tion.
For they served idols, whereof the LORD had said unto them,
Ye shall not do this thing.
13 Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per
cxiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante: Returnu vin de
viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj legxojn,
laux la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun
Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
Yet the LORD testified against Israel, and against Judah, by
all the prophets, and by all the seers, saying, Turn ye from
your evil ways, and keep my commandments and my statutes,
according to all the law which I commanded your fathers, and
which I sent to you by my servants the prophets.
14 Sed ili ne auxskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile
al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian
Dion;
Notwithstanding they would not hear, but hardened their
necks, like to the neck of their fathers, that did not
believe in the LORD their God.
15 kaj ili malestimis Liajn legxojn, kaj Lian interligon, kiun
Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li
avertis ilin, kaj ili sekvis vantajxon kaj vantigxis, kaj
sekvis la naciojn, kiuj estis cxirkaux ili kaj pri kiuj la
Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
And they rejected his statutes, and his covenant that he
made with their fathers, and his testimonies which he
testified against them; and they followed vanity, and became
vain, and went after the heathen that were round about them,
concerning whom the LORD had charged them, that they should
not do like them.
16 kaj ili forlasis cxiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio,
kaj faris al si fandajxon de du bovidoj kaj faris sanktan
stangon kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo
kaj servis al Baal;
And they left all the commandments of the LORD their God,
and made them molten images, even two calves, and made a
grove, and worshipped all the host of heaven, and served
Baal.
17 kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra
fajro kaj sorcxadis kaj auxguradis kaj fordonis sin al
farado de malbono antaux la okuloj de la Eternulo, por
inciti Lin.
And they caused their sons and their daughters to pass
through the fire, and used divination and enchantments, and
sold themselves to do evil in the sight of the LORD, to
provoke him to anger.
18 Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraux la Izraelidoj, kaj
forpusxis ilin de antaux Sia vizagxo. Restis nur sole la
tribo de Jehuda.
Therefore the LORD was very angry with Israel, and removed
them out of his sight: there was none left but the tribe of
Judah only.
19 Sed ankaux la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia
Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj
starigis.
Also Judah kept not the commandments of the LORD their God,
but walked in the statutes of Israel which they made.
20 Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj
humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj,
gxis Li tute forjxetis ilin de antaux Si.
And the LORD rejected all the seed of Israel, and afflicted
them, and delivered them into the hand of spoilers, until he
had cast them out of his sight.
21 Cxar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis
al si kiel regxon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam
deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan
pekon.
For he rent Israel from the house of David; and they made
Jeroboam the son of Nebat king: and Jeroboam drave Israel
from following the LORD, and made them sin a great sin.
22 Kaj la Izraelidoj iradis en cxiuj pekoj de Jerobeam, kiujn
li faris, ne deturnante sin de ili,
For the children of Israel walked in all the sins of
Jeroboam which he did; they departed not from them;
23 gxis la Eternulo forpusxis Izraelon de antaux Sia vizagxo,
kiel Li diris per cxiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj
Izrael estas elpelita el sia tendo en Asirion gxis la nuna
tago.
Until the LORD removed Israel out of his sight, as he had
said by all his servants the prophets. So was Israel carried
away out of their own land to Assyria unto this day.
24 Kaj la regxo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut,
Ava, Hxamat, kaj Sefarvaim, kaj eklogxigis ilin en la urboj
de Samario anstataux la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis
Samarion kaj eklogxis en gxiaj urboj.
And the king of Assyria brought men from Babylon, and from
Cuthah, and from Ava, and from Hamath, and from Sepharvaim,
and placed them in the cities of Samaria instead of the
children of Israel: and they possessed Samaria, and dwelt in
the cities thereof.
25 Sed cxar en la komenco de sia logxado tie ili ne timis la
Eternulon, la Eternulo sendis kontraux ilin leonojn, kiuj
faris inter ili mortigadon.
And so it was at the beginning of their dwelling there, that
they feared not the LORD: therefore the LORD sent lions
among them, which slew some of them.
26 Oni raportis al la regxo de Asirio, dirante: La popoloj,
kiujn vi transkondukis kaj logxigis en la urboj de Samario,
ne konas la legxojn de la Dio de la lando, kaj tial Li
sendis kontraux ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, cxar
ili ne konas la legxojn de la Dio de la lando.
Wherefore they spake to the king of Assyria, saying, The
nations which thou hast removed, and placed in the cities of
Samaria, know not the manner of the God of the land:
therefore he hath sent lions among them, and, behold, they
slay them, because they know not the manner of the God of
the land.
27 Tiam la regxo de Asirio ordonis, dirante: Venigu tien unu el
la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj logxu
tie, kaj li instruu al ili la legxojn de la Dio de la lando.
Then the king of Assyria commanded, saying, Carry thither
one of the priests whom ye brought from thence; and let them
go and dwell there, and let him teach them the manner of the
God of the land.
28 Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el
Samario, kaj li eklogxis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel
ili devas timi la Eternulon.
Then one of the priests whom they had carried away from
Samaria came and dwelt in Bethel, and taught them how they
should fear the LORD.
29 Tamen cxiu popolo faris ankaux siajn diojn, kaj starigis
ilin en la domoj de la altajxoj, kiujn konstruis la
Samarianoj, cxiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili logxis.
Howbeit every nation made gods of their own, and put them in
the houses of the high places which the Samaritans had made,
every nation in their cities wherein they dwelt.
30 La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon,
la Hxamatanoj faris Asximan;
And the men of Babylon made Succothbenoth, and the men of
Cuth made Nergal, and the men of Hamath made Ashima,
31 la Avaanoj faris Nibhxazon kaj Tartakon; kaj la
Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al
Adramelehx kaj Anamelehx, la dioj de Sefarvaim.
And the Avites made Nibhaz and Tartak, and the Sepharvites
burnt their children in fire to Adrammelech and Anammelech,
the gods of Sepharvaim.
32 Ili timis ankaux la Eternulon, kaj starigis al si el sia
mezo pastrojn por la altajxoj, kaj tiuj servadis por ili en
la domoj de la altajxoj.
So they feared the LORD, and made unto themselves of the
lowest of them priests of the high places, which sacrificed
for them in the houses of the high places.
33 La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laux la
moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
They feared the LORD, and served their own gods, after the
manner of the nations whom they carried away from thence.
34 Gxis la nuna tempo ili agas laux la moroj antikvaj: ili ne
timas la Eternulon, kaj ne agas laux siaj legxoj kaj siaj
moroj, nek laux la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo
donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
Unto this day they do after the former manners: they fear
not the LORD, neither do they after their statutes, or after
their ordinances, or after the law and commandment which the
LORD commanded the children of Jacob, whom he named Israel;
35 kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili,
dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorklinigxu antaux ili,
ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
With whom the LORD had made a covenant, and charged them,
saying, Ye shall not fear other gods, nor bow yourselves to
them, nor serve them, nor sacrifice to them:
36 sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta
per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaux Li
adorklinigxu, kaj al Li faru oferojn;
But the LORD, who brought you up out of the land of Egypt
with great power and a stretched out arm, him shall ye fear,
and him shall ye worship, and to him shall ye do sacrifice.
37 kaj la legxojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la
ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu
ilin cxiam, kaj ne timu aliajn diojn;
And the statutes, and the ordinances, and the law, and the
commandment, which he wrote for you, ye shall observe to do
for evermore; and ye shall not fear other gods.
38 kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne
timu aliajn diojn;
And the covenant that I have made with you ye shall not
forget; neither shall ye fear other gods.
39 sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el
la mano de cxiuj viaj malamikoj.
But the LORD your God ye shall fear; and he shall deliver
you out of the hand of all your enemies.
40 Tamen ili ne obeis, sed agis laux siaj moroj antauxaj.
Howbeit they did not hearken, but they did after their
former manner.
41 Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaux al siaj idoloj
ili servis, ankaux iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj
infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas gxis la nuna
tago.
So these nations feared the LORD, and served their graven
images, both their children, and their children's children:
as did their fathers, so do they unto this day.
Cxapitro 18
1 En la tria jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael,
ekregxis Hxizkija, filo de Ahxaz, regxo de Judujo.
Now it came to pass in the third year of Hoshea son of Elah
king of Israel, that Hezekiah the son of Ahaz king of Judah
began to reign.
2 Li havis la agxon de dudek kvin jaroj, kiam li farigxis
regxo, kaj dudek naux jarojn li regxis en Jerusalem. La
nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zehxarja.
Twenty and five years old was he when he began to reign; and
he reigned twenty and nine years in Jerusalem. His mother's
name also was Abi, the daughter of Zachariah.
3 Li agadis bone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
lia patro David.
And he did that which was right in the sight of the LORD,
according to all that David his father did.
4 Li forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la
sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun
faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al
gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan.
He removed the high places, and brake the images, and cut
down the groves, and brake in pieces the brasen serpent that
Moses had made: for unto those days the children of Israel
did burn incense to it: and he called it Nehushtan.
5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne
ekzistis inter cxiuj regxoj de Judujo post li, nek inter
tiuj, kiuj estis antaux li.
He trusted in the LORD God of Israel; so that after him was
none like him among all the kings of Judah, nor any that
were before him.
6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li,
kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al
Moseo.
For he clave to the LORD, and departed not from following
him, but kept his commandments, which the LORD commanded
Moses.
7 Kaj la Eternulo estis kun li; cxie, kien li iris, li agis
prudente. Li defalis de la regxo de Asirio kaj cxesis servi
al li.
And the LORD was with him; and he prospered whithersoever he
went forth: and he rebelled against the king of Assyria, and
served him not.
8 Li venkobatis la Filisxtojn gxis Gaza kaj gxia regiono, de
la gardostara turo gxis la fortikigita urbo.
He smote the Philistines, even unto Gaza, and the borders
thereof, from the tower of the watchmen to the fenced city.
9 En la kvara jaro de la regxo Hxizkija, tio estas en la sepa
jaro de Hosxea, filo de Ela, regxo de Izrael, iris
Sxalmaneser, regxo de Asirio, kontraux Samarion kaj
eksiegxis gxin.
And it came to pass in the fourth year of king Hezekiah,
which was the seventh year of Hoshea son of Elah king of
Israel, that Shalmaneser king of Assyria came up against
Samaria, and besieged it.
10 Kaj li venkoprenis gxin post tri jaroj; en la sesa jaro de
Hxizkija, tio estas en la nauxa jaro de Hosxea, regxo de
Izrael, Samario estis prenita.
And at the end of three years they took it: even in the
sixth year of Hezekiah, that is in the ninth year of Hoshea
king of Israel, Samaria was taken.
11 Kaj la regxo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en
Asirion, kaj logxigis ilin en Hxalahx, kaj en Hxabor, cxe la
rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
And the king of Assyria did carry away Israel unto Assyria,
and put them in Halah and in Habor by the river of Gozan,
and in the cities of the Medes:
12 pro tio, ke ili ne obeis la vocxon de la Eternulo, sia Dio,
kaj malobeis Lian interligon, cxion, kion ordonis Moseo,
servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
Because they obeyed not the voice of the LORD their God, but
transgressed his covenant, and all that Moses the servant of
the LORD commanded, and would not hear them, nor do them.
13 En la dek-kvara jaro de la regxo Hxizkija eliris Sanhxerib,
regxo de Asirio, kontraux cxiujn fortikigitajn urbojn de
Judujo, kaj venkoprenis ilin.
Now in the fourteenth year of king Hezekiah did Sennacherib
king of Assyria come up against all the fenced cities of
Judah, and took them.
14 Tiam Hxizkija, regxo de Judujo, sendis al la regxo de Asirio
en Lahxisxon, por diri: Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi
metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la regxo de Asirio
metis sur Hxizkijan, regxon de Judujo, tributon de tricent
kikaroj da argxento kaj tridek kikaroj da oro.
And Hezekiah king of Judah sent to the king of Assyria to
Lachish, saying, I have offended; return from me: that which
thou puttest on me will I bear. And the king of Assyria
appointed unto Hezekiah king of Judah three hundred talents
of silver and thirty talents of gold.
15 Kaj Hxizkija fordonis la tutan argxenton, kiu trovigxis en
la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa
domo.
And Hezekiah gave him all the silver that was found in the
house of the LORD, and in the treasures of the king's house.
16 En tiu tempo Hxizkija dehakis la pordojn de la templo de la
Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn Hxizkija, regxo de Judujo,
estis teginta, kaj donis ilin al la regxo de Asirio.
At that time did Hezekiah cut off the gold from the doors of
the temple of the LORD, and from the pillars which Hezekiah
king of Judah had overlaid, and gave it to the king of
Assyria.
17 La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj
Rabsxaken el Lahxisx al la regxo Hxizkija kun granda
militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalem.
Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra
lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj.
And the king of Assyria sent Tartan and Rabsaris and
Rabshakeh from Lachish to king Hezekiah with a great host
against Jerusalem. And they went up and came to Jerusalem.
And when they were come up, they came and stood by the
conduit of the upper pool, which is in the highway of the
fuller's field.
18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de
Hxilkija, la palacestro, kaj Sxebna, la skribisto, kaj
Joahx, filo de Asaf, la kronikisto.
And when they had called to the king, there came out to them
Eliakim the son of Hilkiah, which was over the household,
and Shebna the scribe, and Joah the son of Asaph the
recorder.
19 Kaj Rabsxake diris al ili: Diru al Hxizkija: Tiele diras la
granda regxo, la regxo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi
fidas?
And Rabshakeh said unto them, Speak ye now to Hezekiah, Thus
saith the great king, the king of Assyria, What confidence
is this wherein thou trustest?
20 Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas
konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis
kontraux mi?
Thou sayest, (but they are but vain words,) I have counsel
and strength for the war. Now on whom dost thou trust, that
thou rebellest against me?
21 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu,
se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas
gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj
fidas lin.
Now, behold, thou trustest upon the staff of this bruised
reed, even upon Egypt, on which if a man lean, it will go
into his hand, and pierce it: so is Pharaoh king of Egypt
unto all that trust on him.
22 Eble vi diros al mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed
Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn Hxizkija
forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem: Antaux cxi tiu
altaro adorklinigxu en Jerusalem.
But if ye say unto me, We trust in the LORD our God: is not
that he, whose high places and whose altars Hezekiah hath
taken away, and hath said to Judah and Jerusalem, Ye shall
worship before this altar in Jerusalem?
23 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi
donos al vi du mil cxevalojn--cxu vi povas trovi rajdantojn
por ili?
Now therefore, I pray thee, give pledges to my lord the king
of Assyria, and I will deliver thee two thousand horses, if
thou be able on thy part to set riders upon them.
24 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj
servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj
kaj rajdistoj?
How then wilt thou turn away the face of one captain of the
least of my master's servants, and put thy trust on Egypt
for chariots and for horsemen?
25 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi
tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi: Iru
kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
Am I now come up without the LORD against this place to
destroy it? The LORD said to me, Go up against this land,
and destroy it.
26 Tiam Eljakim, filo de Hxilkija, kaj Sxebna kaj Joahx diris
al Rabsxake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria,
cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la
oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
Then said Eliakim the son of Hilkiah, and Shebna, and Joah,
unto Rabshakeh, Speak, I pray thee, to thy servants in the
Syrian language; for we understand it: and talk not with us
in the Jews' language in the ears of the people that are on
the wall.
27 Sed Rabsxake diris al ili: Cxu al via sinjoro kaj al vi
sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la
homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian
ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
But Rabshakeh said unto them, Hath my master sent me to thy
master, and to thee, to speak these words? hath he not sent
me to the men which sit on the wall, that they may eat their
own dung, and drink their own piss with you?
28 Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude,
kaj li ekparolis, dirante: Auxskultu la vortojn de la granda
regxo, la regxo de Asirio.
Then Rabshakeh stood and cried with a loud voice in the
Jews' language, and spake, saying, Hear the word of the
great king, the king of Assyria:
29 Tiele diras la regxo: Hxizkija ne forlogu vin, cxar li ne
povos savi vin en lia mano.
Thus saith the king, Let not Hezekiah deceive you: for he
shall not be able to deliver you out of his hand:
30 Kaj Hxizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La
Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos
transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
Neither let Hezekiah make you trust in the LORD, saying, The
LORD will surely deliver us, and this city shall not be
delivered into the hand of the king of Assyria.
31 Ne auxskultu Hxizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:
Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia
vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la
akvon el sia puto,
Hearken not to Hezekiah: for thus saith the king of Assyria,
Make an agreement with me by a present, and come out to me,
and then eat ye every man of his own vine, and every one of
his fig tree, and drink ye every one the waters of his
cistern:
32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando,
en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj
vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi
vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu Hxizkijan, kiam li
forlogas vin per la vortoj: La Eternulo nin savos.
Until I come and take you away to a land like your own land,
a land of corn and wine, a land of bread and vineyards, a
land of oil olive and of honey, that ye may live, and not
die: and hearken not unto Hezekiah, when he persuadeth you,
saying, The LORD will deliver us.
33 Cxu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj
de la regxo de Asirio?
Hath any of the gods of the nations delivered at all his
land out of the hand of the king of Assyria?
34 Kie estas la dioj de Hxamat kaj de Arpad? kie estas la dioj
de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el
miaj manoj?
Where are the gods of Hamath, and of Arpad? where are the
gods of Sepharvaim, Hena, and Ivah? have they delivered
Samaria out of mine hand?
35 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj
manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
Who are they among all the gods of the countries, that have
delivered their country out of mine hand, that the LORD
should deliver Jerusalem out of mine hand?
36 Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar
estis ordono de la regxo: Ne respondu al li.
But the people held their peace, and answered him not a
word: for the king's commandment was, saying, Answer him
not.
37 Kaj Eljakim, filo de Hxilkija, la palacestro, kaj Sxebna, la
skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al
Hxizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la
vortojn de Rabsxake.
Then came Eliakim the son of Hilkiah, which was over the
household, and Shebna the scribe, and Joah the son of Asaph
the recorder, to Hezekiah with their clothes rent, and told
him the words of Rabshakeh.
Cxapitro 19
1 Kiam la regxo Hxizkija tion auxdis, li dissxiris siajn
vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la
domon de la Eternulo.
And it came to pass, when king Hezekiah heard it, that he
rent his clothes, and covered himself with sackcloth, and
went into the house of the LORD.
2 Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Sxebnan, la
skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj,
cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de
Amoc.
And he sent Eliakim, which was over the household, and
Shebna the scribe, and the elders of the priests, covered
with sackcloth, to Isaiah the prophet the son of Amoz.
3 Kaj ili diris al li: Tiele diras Hxizkija: Cxi tiu tago
estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar
infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto
por naski.
And they said unto him, Thus saith Hezekiah, This day is a
day of trouble, and of rebuke, and blasphemy; for the
children are come to the birth, and there is not strength to
bring forth.
4 Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de
Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por
blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn
auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la
restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
It may be the LORD thy God will hear all the words of
Rabshakeh, whom the king of Assyria his master hath sent to
reproach the living God; and will reprove the words which
the LORD thy God hath heard: wherefore lift up thy prayer
for the remnant that are left.
5 Kaj la servantoj de la regxo Hxizkija venis al Jesaja.
So the servants of king Hezekiah came to Isaiah.
6 Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro: Tiele
diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj
per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
And Isaiah said unto them, Thus shall ye say to your master,
Thus saith the LORD, Be not afraid of the words which thou
hast heard, with which the servants of the king of Assyria
have blasphemed me.
7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li
reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia
lando.
Behold, I will send a blast upon him, and he shall hear a
rumour, and shall return to his own land; and I will cause
him to fall by the sword in his own land.
8 Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio
militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de
Lahxisx.
So Rabshakeh returned, and found the king of Assyria warring
against Libnah: for he had heard that he was departed from
Lachish.
9 Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome: Li
eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis
senditojn al Hxizkija kun la sekvanta komisio:
And when he heard say of Tirhakah king of Ethiopia, Behold,
he is come out to fight against thee: he sent messengers
again unto Hezekiah, saying,
10 Tiele diru al Hxizkija, regxo de Judujo: Ne forlogu vin via
Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos transdonita
en la manojn de la regxo de Asirio.
Thus shall ye speak to Hezekiah king of Judah, saying, Let
not thy God in whom thou trustest deceive thee, saying,
Jerusalem shall not be delivered into the hand of the king
of Assyria.
11 Vi auxdis ja, kion faris la regxoj de Asirio al cxiuj
landoj, ruinigante ilin; cxu vi do savigxos?
Behold, thou hast heard what the kings of Assyria have done
to all lands, by destroying them utterly: and shalt thou be
delivered?
12 Cxu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj
patroj, la naciojn de Gozan kaj Hxaran kaj Recef kaj la
filojn de Eden en Telasar?
Have the gods of the nations delivered them which my fathers
have destroyed; as Gozan, and Haran, and Rezeph, and the
children of Eden which were in Thelasar?
13 Kie estas la regxo de Hxamat kaj la regxo de Arpad kaj la
regxo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
Where is the king of Hamath, and the king of Arpad, and the
king of the city of Sepharvaim, of Hena, and Ivah?
14 Hxizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj
legis gxin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj
Hxizkija disvolvis gxin antaux la Eternulo.
And Hezekiah received the letter of the hand of the
messengers, and read it: and Hezekiah went up into the house
of the LORD, and spread it before the LORD.
15 Kaj Hxizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris: Ho
Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas
la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la
cxielon kaj la teron;
And Hezekiah prayed before the LORD, and said, O LORD God of
Israel, which dwellest between the cherubims, thou art the
God, even thou alone, of all the kingdoms of the earth; thou
hast made heaven and earth.
16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho
Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn
de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
LORD, bow down thine ear, and hear: open, LORD, thine eyes,
and see: and hear the words of Sennacherib, which hath sent
him to reproach the living God.
17 Estas vero, ho Eternulo, la regxo de Asirio ruinigas la
popolojn kaj ilian teron,
Of a truth, LORD, the kings of Assyria have destroyed the
nations and their lands,
18 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj,
sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili
ekstermis ilin.
And have cast their gods into the fire: for they were no
gods, but the work of men's hands, wood and stone: therefore
they have destroyed them.
19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj
manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho
Eternulo, estas sola.
Now therefore, O LORD our God, I beseech thee, save thou us
out of his hand, that all the kingdoms of the earth may know
that thou art the LORD God, even thou only.
20 Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Hxizkija, por diri:
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tion, kion vi
pregxis al Mi pri Sanhxerib, regxo de Asirio, Mi auxdis.
Then Isaiah the son of Amoz sent to Hezekiah, saying, Thus
saith the LORD God of Israel, That which thou hast prayed to
me against Sennacherib king of Assyria I have heard.
21 Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas
vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la
kapon la filino de Jerusalem.
This is the word that the LORD hath spoken concerning him;
The virgin the daughter of Zion hath despised thee, and
laughed thee to scorn; the daughter of Jerusalem hath shaken
her head at thee.
22 Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraux kiun vi
lauxtigis vocxon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraux la
Sanktulon de Izrael!
Whom hast thou reproached and blasphemed? and against whom
hast thou exalted thy voice, and lifted up thine eyes on
high? even against the Holy One of Israel.
23 Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris:
Kun mia multo da cxaroj mi supreniris sur la supron de
montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis gxiajn
altajn cedrojn, gxiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis
gxian plej altan pinton, gxian gxardensimilan arbaron.
By thy messengers thou hast reproached the LORD, and hast
said, With the multitude of my chariots I am come up to the
height of the mountains, to the sides of Lebanon, and will
cut down the tall cedar trees thereof, and the choice fir
trees thereof: and I will enter into the lodgings of his
borders, and into the forest of his Carmel.
24 Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la
plandoj de miaj piedoj cxiujn riverojn de Egiptujo.
I have digged and drunk strange waters, and with the sole of
my feet have I dried up all the rivers of besieged places.
25 Cxu vi ne auxdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo
antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la
fortikigitaj urboj farigxis amaso da ruinsxtonoj.
Hast thou not heard long ago how I have done it, and of
ancient times that I have formed it? now have I brought it
to pass, that thou shouldest be to lay waste fenced cities
into ruinous heaps.
26 Kaj iliaj logxantoj senfortigitaj ektremis kaj kovrigxis per
honto; ili farigxis kiel herbo de kampo, kiel malgrava
verdajxo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita
greno antaux la spikigxo.
Therefore their inhabitants were of small power, they were
dismayed and confounded; they were as the grass of the
field, and as the green herb, as the grass on the house
tops, and as corn blasted before it be grown up.
27 Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias,
ankaux vian koleron kontraux Mi.
But I know thy abode, and thy going out, and thy coming in,
and thy rage against me.
28 Pro tio, ke vi koleris kontraux Mi kaj via aroganteco venis
al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj
Mian busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi reirigos vin per
la sama vojo, per kiu vi venis.
Because thy rage against me and thy tumult is come up into
mine ears, therefore I will put my hook in thy nose, and my
bridle in thy lips, and I will turn thee back by the way by
which thou camest.
29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi mangxos en cxi tiu
jaro grenon memsemigxintan, en la dua jaro grenon sovagxan,
sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos
vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
And this shall be a sign unto thee, Ye shall eat this year
such things as grow of themselves, and in the second year
that which springeth of the same; and in the third year sow
ye, and reap, and plant vineyards, and eat the fruits
thereof.
30 Kaj la restajxo de la domo de Jehuda denove enradikigxos
malsupre kaj donos fruktojn supre.
And the remnant that is escaped of the house of Judah shall
yet again take root downward, and bear fruit upward.
31 Cxar el Jerusalem devenos restajxo, kaj savitajxo de la
monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
For out of Jerusalem shall go forth a remnant, and they that
escape out of mount Zion: the zeal of the LORD of hosts
shall do this.
32 Tial tiele diras la Eternulo pri la regxo de Asirio: Li ne
eniros en cxi tiun urbon kaj ne jxetos tien sagon kaj ne
aliros al gxi kun sxildo kaj ne sxutos kontraux gxi
remparon.
Therefore thus saith the LORD concerning the king of
Assyria, He shall not come into this city, nor shoot an
arrow there, nor come before it with shield, nor cast a bank
against it.
33 Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi
tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
By the way that he came, by the same shall he return, and
shall not come into this city, saith the LORD.
34 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia
servanto David.
For I will defend this city, to save it, for mine own sake,
and for my servant David's sake.
35 En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la
tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni
levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj
senvivaj.
And it came to pass that night, that the angel of the LORD
went out, and smote in the camp of the Assyrians an hundred
fourscore and five thousand: and when they arose early in
the morning, behold, they were all dead corpses.
36 Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj
rehejmigxis kaj restis en Nineve.
So Sennacherib king of Assyria departed, and went and
returned, and dwelt at Nineveh.
37 Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx,
liaj filoj Adramelehx kaj Sxarecer mortigis lin per glavo,
kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis
anstataux li lia filo Esar-Hxadon.
And it came to pass, as he was worshipping in the house of
Nisroch his god, that Adrammelech and Sharezer his sons
smote him with the sword: and they escaped into the land of
Armenia. And Esarhaddon his son reigned in his stead.
Cxapitro 20
1 En tiu tempo Hxizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la
profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras
la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos
kaj ne vivos.
In those days was Hezekiah sick unto death. And the prophet
Isaiah the son of Amoz came to him, and said unto him, Thus
saith the LORD, Set thine house in order; for thou shalt
die, and not live.
2 Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis
al la Eternulo, dirante:
Then he turned his face to the wall, and prayed unto the
LORD, saying,
3 Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun
vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al
Vi. Kaj Hxizkija lauxte ekploris.
I beseech thee, O LORD, remember now how I have walked
before thee in truth and with a perfect heart, and have done
that which is good in thy sight. And Hezekiah wept sore.
4 Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis
al li la vorto de la Eternulo jene:
And it came to pass, afore Isaiah was gone out into the
middle court, that the word of the LORD came to him, saying,
5 Reiru, kaj diru al Hxizkija, la estro de Mia popolo: Tiele
diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi auxdis vian
pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la
tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
Turn again, and tell Hezekiah the captain of my people, Thus
saith the LORD, the God of David thy father, I have heard
thy prayer, I have seen thy tears: behold, I will heal thee:
on the third day thou shalt go up unto the house of the
LORD.
6 Kaj Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn; kaj kontraux la
mano de la regxo de Asirio Mi savos vin kaj cxi tiun urbon,
kaj Mi defendos cxi tiun urbon pro Mi kaj pro Mia servanto
David.
And I will add unto thy days fifteen years; and I will
deliver thee and this city out of the hand of the king of
Assyria; and I will defend this city for mine own sake, and
for my servant David's sake.
7 Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon. Kaj oni
alportis kaj metis sur la sxvelajxon, kaj li resanigxis.
And Isaiah said, Take a lump of figs. And they took and laid
it on the boil, and he recovered.
8 Kaj Hxizkija diris al Jesaja: Kia estas la signo, ke la
Eternulo min resanigos kaj mi iros en la tria tago en la
domon de la Eternulo?
And Hezekiah said unto Isaiah, What shall be the sign that
the LORD will heal me, and that I shall go up into the house
of the LORD the third day?
9 Jesaja respondis: Tio estos por vi la pruvosigno de la
Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris: cxu
la hormontra ombro iru antauxen je dek gradoj, aux cxu gxi
iru returne je dek gradoj?
And Isaiah said, This sign shalt thou have of the LORD, that
the LORD will do the thing that he hath spoken: shall the
shadow go forward ten degrees, or go back ten degrees?
10 Kaj Hxizkija diris: Facile estas por la ombro iri antauxen
je dek gradoj; ne, la ombro iru returne je dek gradoj.
And Hezekiah answered, It is a light thing for the shadow to
go down ten degrees: nay, but let the shadow return backward
ten degrees.
11 Tiam la profeto Jesaja vokis al la Eternulo, kaj Li retiris
la hormontran ombron malantauxen je dek gradoj sur la
hormontrilo de Ahxaz, sur kiu gxi malsuprigxis.
And Isaiah the prophet cried unto the LORD: and he brought
the shadow ten degrees backward, by which it had gone down
in the dial of Ahaz.
12 En tiu tempo Berodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de
Babel, sendis leterojn kaj donacojn al Hxizkija; cxar li
auxdis, ke Hxizkija estis malsana.
At that time Berodachbaladan, the son of Baladan, king of
Babylon, sent letters and a present unto Hezekiah: for he
had heard that Hezekiah had been sick.
13 Kaj Hxizkija elauxdis ilin, kaj montris al ili sian tutan
trezorejon, la argxenton kaj la oron kaj la aromajxojn kaj
la karan oleon kaj sian armilejon, kaj cxion, kio trovigxis
en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Hxizkija ne montrus al
ili en sia domo kaj en sia tuta posedajxo.
And Hezekiah hearkened unto them, and shewed them all the
house of his precious things, the silver, and the gold, and
the spices, and the precious ointment, and all the house of
his armour, and all that was found in his treasures: there
was nothing in his house, nor in all his dominion, that
Hezekiah shewed them not.
14 Kaj venis la profeto Jesaja al la regxo Hxizkija, kaj diris
al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi?
Kaj Hxizkija diris: El lando malproksima ili venis, el
Babel.
Then came Isaiah the prophet unto king Hezekiah, and said
unto him, What said these men? and from whence came they
unto thee? And Hezekiah said, They are come from a far
country, even from Babylon.
15 Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Hxizkija
respondis: Cxion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis
nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
And he said, What have they seen in thine house? And
Hezekiah answered, All the things that are in mine house
have they seen: there is nothing among my treasures that I
have not shewed them.
16 Tiam Jesaja diris al Hxizkija: Auxskultu la diron de la
Eternulo:
And Isaiah said unto Hezekiah, Hear the word of the LORD.
17 Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion
kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en
Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
Behold, the days come, that all that is in thine house, and
that which thy fathers have laid up in store unto this day,
shall be carried into Babylon: nothing shall be left, saith
the LORD.
18 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos,
oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la
regxo de Babel.
And of thy sons that shall issue from thee, which thou shalt
beget, shall they take away; and they shall be eunuchs in
the palace of the king of Babylon.
19 Kaj Hxizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la
Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco
kaj vero en mia tempo.
Then said Hezekiah unto Isaiah, Good is the word of the LORD
which thou hast spoken. And he said, Is it not good, if
peace and truth be in my days?
20 La cetera historio de Hxizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel
li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon
en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko
de la regxoj de Judujo.
And the rest of the acts of Hezekiah, and all his might, and
how he made a pool, and a conduit, and brought water into
the city, are they not written in the book of the chronicles
of the kings of Judah?
21 Kaj Hxizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj antataux li
ekregxis lia filo Manase.
And Hezekiah slept with his fathers: and Manasseh his son
reigned in his stead.
Cxapitro 21
1 La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis
regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La
nomo de lia patrino estis Hxefci-Ba.
Manasseh was twelve years old when he began to reign, and
reigned fifty and five years in Jerusalem. And his mother's
name was Hephzibah.
2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la
abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de
antaux la Izraelidoj.
And he did that which was evil in the sight of the LORD,
after the abominations of the heathen, whom the LORD cast
out before the children of Israel.
3 Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro
Hxizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan
stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj
adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis
al gxi.
For he built up again the high places which Hezekiah his
father had destroyed; and he reared up altars for Baal, and
made a grove, as did Ahab king of Israel; and worshipped all
the host of heaven, and served them.
4 Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri
kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
And he built altars in the house of the LORD, of which the
LORD said, In Jerusalem will I put my name.
5 Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la cxielo, sur
la du kortoj de la domo de la Eternulo.
And he built altars for all the host of heaven in the two
courts of the house of the LORD.
6 Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li auxguradis kaj
sorcxadis, kaj starigis antauxdiristojn kaj magiistojn; li
multe agadis malbone antaux la Eternulo, kolerigante Lin.
And he made his son pass through the fire, and observed
times, and used enchantments, and dealt with familiar
spirits and wizards: he wrought much wickedness in the sight
of the LORD, to provoke him to anger.
7 Ankaux la idolon por Asxtar, kiun li faris, li starigis en
la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo
Salomono: En cxi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis
inter cxiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por
eterne,
And he set a graven image of the grove that he had made in
the house, of which the LORD said to David, and to Solomon
his son, In this house, and in Jerusalem, which I have
chosen out of all tribes of Israel, will I put my name for
ever:
8 kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun
Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi
konforme al cxio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta
instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
Neither will I make the feet of Israel move any more out of
the land which I gave their fathers; only if they will
observe to do according to all that I have commanded them,
and according to all the law that my servant Moses commanded
them.
9 Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis
pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis
antaux la Izraelidoj.
But they hearkened not: and Manasseh seduced them to do more
evil than did the nations whom the LORD destroyed before the
children of Israel.
10 Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj,
dirante:
And the LORD spake by his servants the prophets, saying,
11 Pro tio, ke Manase, regxo de Judujo, faris tiujn
abomenindajxojn, kiuj estas pli malbonaj, ol cxio, kion
faris la Amoridoj, kiuj estis antaux li, kaj li pekigis
ankaux la Judojn per siaj idoloj,
Because Manasseh king of Judah hath done these abominations,
and hath done wickedly above all that the Amorites did,
which were before him, and hath made Judah also to sin with
his idols:
12 tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur
Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke cxe cxiu, kiu tion
auxdos, ektintos en ambaux liaj oreloj.
Therefore thus saith the LORD God of Israel, Behold, I am
bringing such evil upon Jerusalem and Judah, that whosoever
heareth of it, both his ears shall tingle.
13 Mi etendos super Jerusalem la mezursxnuron de Samario kaj la
vertikalon de la domo de Ahxab, kaj Mi elvisxos Jerusalemon
tiel, kiel oni elvisxas pladon, elvisxos kaj renversos.
And I will stretch over Jerusalem the line of Samaria, and
the plummet of the house of Ahab: and I will wipe Jerusalem
as a man wipeth a dish, wiping it, and turning it upside
down.
14 Kaj Mi forpusxos la restajxon de Mia heredajxo, kaj Mi
transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili
farigxos kaptajxo kaj rabajxo por cxiuj siaj malamikoj;
And I will forsake the remnant of mine inheritance, and
deliver them into the hand of their enemies; and they shall
become a prey and a spoil to all their enemies;
15 pro tio, ke ili faradis malbonon antaux Miaj okuloj kaj
incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el
Egiptujo, gxis la nuna tago.
Because they have done that which was evil in my sight, and
have provoked me to anger, since the day their fathers came
forth out of Egypt, even unto this day.
16 Ankaux da senkulpa sango Manase elversxis tre multe, gxis li
plenigis Jerusalemon de unu rando gxis la alia, krom sia
peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaux
la okuloj de la Eternulo.
Moreover Manasseh shed innocent blood very much, till he had
filled Jerusalem from one end to another; beside his sin
wherewith he made Judah to sin, in doing that which was evil
in the sight of the LORD.
17 La cetera historio de Manase, kaj cxio, kion li faris, kaj
la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de
kroniko de la regxoj de Judujo.
Now the rest of the acts of Manasseh, and all that he did,
and his sin that he sinned, are they not written in the book
of the chronicles of the kings of Judah?
18 Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin
en la gxardeno cxe lia domo, en la gxardeno de Uza. Kaj
anstataux li ekregxis lia filo Amon.
And Manasseh slept with his fathers, and was buried in the
garden of his own house, in the garden of Uzza: and Amon his
son reigned in his stead.
19 La agxon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li farigxis
regxo, kaj du jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia
patrino estis Mesxulemet, filino de Hxaruc, el Jotba.
Amon was twenty and two years old when he began to reign,
and he reigned two years in Jerusalem. And his mother's name
was Meshullemeth, the daughter of Haruz of Jotbah.
20 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel agadis lia patro
Manase.
And he did that which was evil in the sight of the LORD, as
his father Manasseh did.
21 Li iradis laux tute la sama vojo, laux kiu iradis lia patro,
kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro,
kaj adorklinigxadis antaux ili.
And he walked in all the way that his father walked in, and
served the idols that his father served, and worshipped
them:
22 Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis
laux la vojo de la Eternulo.
And he forsook the LORD God of his fathers, and walked not
in the way of the LORD.
23 Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraux li, kaj mortigis
la regxon en lia domo.
And the servants of Amon conspired against him, and slew the
king in his own house.
24 Sed la popolo de la lando mortigis cxiujn, kiuj faris
konspiron kontraux la regxo Amon; kaj la popolo de la lando
faris regxo anstataux li lian filon Josxija.
And the people of the land slew all them that had conspired
against king Amon; and the people of the land made Josiah
his son king in his stead.
25 La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita
en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
Now the rest of the acts of Amon which he did, are they not
written in the book of the chronicles of the kings of Judah?
26 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la gxardeno de Uza.
Kaj anstataux li ekregxis lia filo Josxija.
And he was buried in his sepulchre in the garden of Uzza:
and Josiah his son reigned in his stead.
Cxapitro 22
1 La agxon de ok jaroj havis Josxija, kiam li farigxis regxo,
kaj tridek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de
lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
Josiah was eight years old when he began to reign, and he
reigned thirty and one years in Jerusalem. And his mother's
name was Jedidah, the daughter of Adaiah of Boscath.
2 Li agadis bone antaux la Eternulo, kaj iradis tute laux la
vojo de sia patro David, kaj ne deflankigxis dekstren, nek
maldekstren.
And he did that which was right in the sight of the LORD,
and walked in all the way of David his father, and turned
not aside to the right hand or to the left.
3 En la dek-oka jaro de la regxo Josxija la regxo sendis la
skribiston Sxafan, filo de Acalja, filo de Mesxulam, en la
domon de la Eternulo, dirante:
And it came to pass in the eighteenth year of king Josiah,
that the king sent Shaphan the son of Azaliah, the son of
Meshullam, the scribe, to the house of the LORD, saying,
4 Iru al la cxefpastro Hxilkija, ke li elprenu la tutan monon,
kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun
kolektis de la popolo la pordogardistoj,
Go up to Hilkiah the high priest, that he may sum the silver
which is brought into the house of the LORD, which the
keepers of the door have gathered of the people:
5 kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj,
kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi
tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo,
por rebonigi la difektojn en la domo,
And let them deliver it into the hand of the doers of the
work, that have the oversight of the house of the LORD: and
let them give it to the doers of the work which is in the
house of the LORD, to repair the breaches of the house,
6 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por
acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo
de la domo;
Unto carpenters, and builders, and masons, and to buy timber
and hewn stone to repair the house.
7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono,
transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori
konfidate.
Howbeit there was no reckoning made with them of the money
that was delivered into their hand, because they dealt
faithfully.
8 Kaj la cxefpastro Hxilkija diris al la skribisto Sxafan:
Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo.
Kaj Hxilkija donis la libron al Sxafan, kaj li gxin legis.
And Hilkiah the high priest said unto Shaphan the scribe, I
have found the book of the law in the house of the LORD. And
Hilkiah gave the book to Shaphan, and he read it.
9 Kaj la skribisto Sxafan venis al la regxo kaj alportis al la
regxo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elsxutis la
monon, kiu trovigxis en la domo, kaj donis gxin en la manojn
de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
And Shaphan the scribe came to the king, and brought the
king word again, and said, Thy servants have gathered the
money that was found in the house, and have delivered it
into the hand of them that do the work, that have the
oversight of the house of the LORD.
10 Kaj la skribisto Sxafan raportis al la regxo, dirante:
Libron donis al mi la pastro Hxilkija. Kaj Sxafan legis
gxin antaux la regxo.
And Shaphan the scribe shewed the king, saying, Hilkiah the
priest hath delivered me a book. And Shaphan read it before
the king.
11 Kiam la regxo auxdis la vortojn de la libro de la instruo,
li dissxiris siajn vestojn.
And it came to pass, when the king had heard the words of
the book of the law, that he rent his clothes.
12 Kaj la regxo ordonis al la pastro Hxilkija, kaj al Ahxikam,
filo de Sxafan, kaj al Ahxbor, filo de Mihxaja, kaj al la
skribisto Sxafan, kaj al Asaja, servanto de la regxo,
dirante:
And the king commanded Hilkiah the priest, and Ahikam the
son of Shaphan, and Achbor the son of Michaiah, and Shaphan
the scribe, and Asahiah a servant of the king's, saying,
13 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por
la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro;
cxar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta
kontraux ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de
tiu libro, por plenumi cxion, kio estas skribita por ni.
Go ye, enquire of the LORD for me, and for the people, and
for all Judah, concerning the words of this book that is
found: for great is the wrath of the LORD that is kindled
against us, because our fathers have not hearkened unto the
words of this book, to do according unto all that which is
written concerning us.
14 Kaj iris la pastro Hxilkija kaj Ahxikam kaj Ahxbor kaj
Sxafan kaj Asaja al la profetino Hxulda, edzino de Sxalum,
filo de Tikva, filo de Hxarhxas, la vestogardisto (sxi
logxis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun
sxi.
So Hilkiah the priest, and Ahikam, and Achbor, and Shaphan,
and Asahiah, went unto Huldah the prophetess, the wife of
Shallum the son of Tikvah, the son of Harhas, keeper of the
wardrobe; (now she dwelt in Jerusalem in the college;) and
they communed with her.
15 Kaj sxi diris al ili : Tiele diras la Eternulo, Dio de
Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
And she said unto them, Thus saith the LORD God of Israel,
Tell the man that sent you to me,
16 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfelicxon sur cxi
tiun lokon kaj sur gxiajn logxantojn, cxiujn vortojn de la
libro, kiun legis la regxo de Judujo.
Thus saith the LORD, Behold, I will bring evil upon this
place, and upon the inhabitants thereof, even all the words
of the book which the king of Judah hath read:
17 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj,
kolerigante Min per cxiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia
kolero kontraux cxi tiu loko kaj ne estingigxos.
Because they have forsaken me, and have burned incense unto
other gods, that they might provoke me to anger with all the
works of their hands; therefore my wrath shall be kindled
against this place, and shall not be quenched.
18 Sed koncerne la regxon de Judujo, kiu sendis vin, por
demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi auxdis:
But to the king of Judah which sent you to enquire of the
LORD, thus shall ye say to him, Thus saith the LORD God of
Israel, As touching the words which thou hast heard;
19 Cxar via koro moligxis kaj vi humiligxis antaux la Eternulo,
kiam vi auxdis, kion Mi diris pri cxi tiu loko kaj pri gxiaj
logxantoj, ke ili farigxos ruinajxo kaj malbenajxo, kaj vi
dissxiris viajn vestojn kaj ploris antaux Mi, tial Mi ankaux
auxskultis vin, diras la Eternulo.
Because thine heart was tender, and thou hast humbled
thyself before the LORD, when thou heardest what I spake
against this place, and against the inhabitants thereof,
that they should become a desolation and a curse, and hast
rent thy clothes, and wept before me; I also have heard
thee, saith the LORD.
20 Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en
vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan
malfelicxon, kiun Mi venigos sur cxi tiun lokon. Kaj ili
alportis la respondon al la regxo.
Behold therefore, I will gather thee unto thy fathers, and
thou shalt be gathered into thy grave in peace; and thine
eyes shall not see all the evil which I will bring upon this
place. And they brought the king word again.
Cxapitro 23
1 La regxo sendis, kaj oni kunvenigis al li cxiujn
plejagxulojn de Judujo kaj Jerusalem.
And the king sent, and they gathered unto him all the elders
of Judah and of Jerusalem.
2 Kaj la regxo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun
li cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kaj la
pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj
gxis la grandaj; kaj oni vocxlegis antaux ili cxiujn vortojn
de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la
Eternulo.
And the king went up into the house of the LORD, and all the
men of Judah and all the inhabitants of Jerusalem with him,
and the priests, and the prophets, and all the people, both
small and great: and he read in their ears all the words of
the book of the covenant which was found in the house of the
LORD.
3 Kaj la regxo starigxis cxe la kolono, kaj faris interligon
antaux la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn
ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn legxojn, per la tuta
koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu
interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo
aligxis al la interligo.
And the king stood by a pillar, and made a covenant before
the LORD, to walk after the LORD, and to keep his
commandments and his testimonies and his statutes with all
their heart and all their soul, to perform the words of this
covenant that were written in this book. And all the people
stood to the covenant.
4 Kaj la regxo ordonis al la cxefpastro Hxilkija kaj al la
duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu
el la templo de la Eternulo cxiujn objektojn, faritajn por
Baal kaj por Asxtar kaj por la tuta armeo de la cxielo; kaj
oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron,
kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
And the king commanded Hilkiah the high priest, and the
priests of the second order, and the keepers of the door, to
bring forth out of the temple of the LORD all the vessels
that were made for Baal, and for the grove, and for all the
host of heaven: and he burned them without Jerusalem in the
fields of Kidron, and carried the ashes of them unto Bethel.
5 Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la regxoj de
Judujo, por incensi sur la altajxoj en la urboj de Judujo
kaj en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj
incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj,
kaj al la tuta armeo de la cxielo.
And he put down the idolatrous priests, whom the kings of
Judah had ordained to burn incense in the high places in the
cities of Judah, and in the places round about Jerusalem;
them also that burned incense unto Baal, to the sun, and to
the moon, and to the planets, and to all the host of heaven.
6 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la
Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni
forbruligis gxin cxe la torento Kidron kaj disfrotis gxin
gxis cindreco, kaj oni jxetis la cindron sur la tombejon de
la simpla popolo.
And he brought out the grove from the house of the LORD,
without Jerusalem, unto the brook Kidron, and burned it at
the brook Kidron, and stamped it small to powder, and cast
the powder thereof upon the graves of the children of the
people.
7 Kaj li detruis la domojn de malcxastistoj, kiuj estis cxe la
domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn
por Asxtar.
And he brake down the houses of the sodomites, that were by
the house of the LORD, where the women wove hangings for the
grove.
8 Kaj li venigis cxiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj
malpurigis la altajxojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de
Geba gxis Beer-Sxeba; kaj li detruis la altajxojn cxe la
pordegoj; tiun, kiu estis antaux la pordego de la urbestro
Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre cxe la enirado en la
urbon.
And he brought all the priests out of the cities of Judah,
and defiled the high places where the priests had burned
incense, from Geba to Beersheba, and brake down the high
places of the gates that were in the entering in of the gate
of Joshua the governor of the city, which were on a man's
left hand at the gate of the city.
9 Tamen la pastroj de la altajxoj ne oferadis sur la altaro de
la Eternulo en Jerusalem, sed ili mangxadis macojn kune kun
siaj fratoj.
Nevertheless the priests of the high places came not up to
the altar of the LORD in Jerusalem, but they did eat of the
unleavened bread among their brethren.
10 Kaj li malpurigis ankaux Tofeton, kiu estis en la valo de la
filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aux sian
filinon tra fajro al Molehx.
And he defiled Topheth, which is in the valley of the
children of Hinnom, that no man might make his son or his
daughter to pass through the fire to Molech.
11 Kaj li forigis la cxevalojn, kiujn la regxoj de Judujo
starigis al la suno cxe la enirejo de la domo de la
Eternulo, apud la cxambro de la euxnuko Netan-Melehx en
Parvarim, kaj la cxarojn de la suno li forbruligis per
fajro.
And he took away the horses that the kings of Judah had
given to the sun, at the entering in of the house of the
LORD, by the chamber of Nathanmelech the chamberlain, which
was in the suburbs, and burned the chariots of the sun with
fire.
12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra
cxambro de Ahxaz, kiujn faris la regxoj de Judujo, kaj la
altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de
la Eternulo, la regxo detruis, kaj li kuris de tie kaj
jxetis ilian cindron en la torenton Kidron.
And the altars that were on the top of the upper chamber of
Ahaz, which the kings of Judah had made, and the altars
which Manasseh had made in the two courts of the house of
the LORD, did the king beat down, and brake them down from
thence, and cast the dust of them into the brook Kidron.
13 Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de
la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de
Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por
Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom,
abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis.
And the high places that were before Jerusalem, which were
on the right hand of the mount of corruption, which Solomon
the king of Israel had builded for Ashtoreth the abomination
of the Zidonians, and for Chemosh the abomination of the
Moabites, and for Milcom the abomination of the children of
Ammon, did the king defile.
14 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn
stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
And he brake in pieces the images, and cut down the groves,
and filled their places with the bones of men.
15 Ankaux la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altajxon,
kiun arangxis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon,
ankaux tiun altaron kaj la altajxon li detruis, kaj li
forbruligis la altajxon kaj faris el gxi polvon kaj
forbruligis la sanktan stangon.
Moreover the altar that was at Bethel, and the high place
which Jeroboam the son of Nebat, who made Israel to sin, had
made, both that altar and the high place he brake down, and
burned the high place, and stamped it small to powder, and
burned the grove.
16 Josxija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie
sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la
tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis
gxin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis
tiu homo de Dio, kiu antauxdiris tiun farigxon.
And as Josiah turned himself, he spied the sepulchres that
were there in the mount, and sent, and took the bones out of
the sepulchres, and burned them upon the altar, and polluted
it, according to the word of the LORD which the man of God
proclaimed, who proclaimed these words.
17 Kaj li diris: Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj
la logxantoj de la urbo diris al li: Tio estas la tombo de
la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antauxdiris tiujn
farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.
Then he said, What title is that that I see? And the men of
the city told him, It is the sepulchre of the man of God,
which came from Judah, and proclaimed these things that thou
hast done against the altar of Bethel.
18 Kaj li diris: Lasu lin kusxi, neniu tusxu liajn ostojn.
Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la
profeto, kiu venis el Samario.
And he said, Let him alone; let no man move his bones. So
they let his bones alone, with the bones of the prophet that
came out of Samaria.
19 Ankaux cxiujn domojn de la altajxoj, kiuj estis en la urboj
de Samario kaj kiujn konstruis la regxoj de Izrael, por
inciti la Eternulon, Josxija detruis, kaj agis kun ili
simile al tio, kion li faris en Bet-El.
And all the houses also of the high places that were in the
cities of Samaria, which the kings of Israel had made to
provoke the Lord to anger, Josiah took away, and did to them
according to all the acts that he had done in Bethel.
20 Kaj li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie
estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn;
kaj li revenis en Jerusalemon.
And he slew all the priests of the high places that were
there upon the altars, and burned men's bones upon them, and
returned to Jerusalem.
21 Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante: Faru Paskon
al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de
la interligo.
And the king commanded all the people, saying, Keep the
passover unto the LORD your God, as it is written in the
book of this covenant.
22 Cxar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la
jugxistoj, kiuj jugxadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de
la regxoj de Izrael kaj de la regxoj de Judujo;
Surely there was not holden such a passover from the days of
the judges that judged Israel, nor in all the days of the
kings of Israel, nor of the kings of Judah;
23 nur en la dek-oka jaro de la regxo Josxija estis farita tiu
Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
But in the eighteenth year of king Josiah, wherein this
passover was holden to the LORD in Jerusalem.
24 Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn
kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis
en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por
plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro,
kiun la pastro Hxilkija trovis en la domo de la Eternulo.
Moreover the workers with familiar spirits, and the wizards,
and the images, and the idols, and all the abominations that
were spied in the land of Judah and in Jerusalem, did Josiah
put away, that he might perform the words of the law which
were written in the book that Hilkiah the priest found in
the house of the LORD.
25 Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la
Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per
sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj
post li ne aperis simila al li.
And like unto him was there no king before him, that turned
to the LORD with all his heart, and with all his soul, and
with all his might, according to all the law of Moses;
neither after him arose there any like him.
26 Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de
Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraux Judujo pro
cxiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
Notwithstanding the LORD turned not from the fierceness of
his great wrath, wherewith his anger was kindled against
Judah, because of all the provocations that Manasseh had
provoked him withal.
27 Kaj la Eternulo diris: Ankaux Judujon Mi forigos de antaux
Mia vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi
tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri
kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
And the LORD said, I will remove Judah also out of my sight,
as I have removed Israel, and will cast off this city
Jerusalem which I have chosen, and the house of which I
said, My name shall be there.
28 La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Judujo.
Now the rest of the acts of Josiah, and all that he did, are
they not written in the book of the chronicles of the kings
of Judah?
29 En lia tempo Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, iris kontraux
la regxon de Asirio al la rivero Euxfrato. La regxo Josxija
iris renkonte al li, kaj cxi tiu mortigis lin en Megido,
kiam li ekvidis lin.
In his days Pharaohnechoh king of Egypt went up against the
king of Assyria to the river Euphrates: and king Josiah went
against him; and he slew him at Megiddo, when he had seen
him.
30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj
venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo.
Kaj la popolo de la lando prenis Jehoahxazon, filon de
Josxija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin regxo anstataux
lia patro.
And his servants carried him in a chariot dead from Megiddo,
and brought him to Jerusalem, and buried him in his own
sepulchre. And the people of the land took Jehoahaz the son
of Josiah, and anointed him, and made him king in his
father's stead.
31 La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li
farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La
nomo de lia patrino estis Hxamutal, filino de Jeremia, el
Libna.
Jehoahaz was twenty and three years old when he began to
reign; and he reigned three months in Jerusalem. And his
mother's name was Hamutal, the daughter of Jeremiah of
Libnah.
32 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis
liaj patroj.
And he did that which was evil in the sight of the LORD,
according to all that his fathers had done.
33 Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando
Hxamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la
landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro
da oro.
And Pharaohnechoh put him in bands at Riblah in the land of
Hamath, that he might not reign in Jerusalem; and put the
land to a tribute of an hundred talents of silver, and a
talent of gold.
34 Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija,
anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je
Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en
Egiptujon, kaj tie li mortis.
And Pharaohnechoh made Eliakim the son of Josiah king in the
room of Josiah his father, and turned his name to Jehoiakim,
and took Jehoahaz away: and he came to Egypt, and died
there.
35 La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li
metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la
ordono de Faraono; de cxiu laux taksado li prenis la
argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al
Faraono Nehxo.
And Jehoiakim gave the silver and the gold to Pharaoh; but
he taxed the land to give the money according to the
commandment of Pharaoh: he exacted the silver and the gold
of the people of the land, of every one according to his
taxation, to give it unto Pharaohnechoh.
36 La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li
farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem.
La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el
Ruma.
Jehoiakim was twenty and five years old when he began to
reign; and he reigned eleven years in Jerusalem. And his
mother's name was Zebudah, the daughter of Pedaiah of Rumah.
37 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
liaj patroj.
And he did that which was evil in the sight of the LORD,
according to all that his fathers had done.
Cxapitro 24
1 En lia tempo venis Nebukadnecar, regxo de Babel; kaj
Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li
defalis de li.
In his days Nebuchadnezzar king of Babylon came up, and
Jehoiakim became his servant three years: then he turned and
rebelled against him.
2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da Hxaldeoj, hordojn da
Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj,
sendis ilin sur Judujon, por pereigi gxin, konforme al la
vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la
profetoj.
And the LORD sent against him bands of the Chaldees, and
bands of the Syrians, and bands of the Moabites, and bands
of the children of Ammon, and sent them against Judah to
destroy it, according to the word of the LORD, which he
spake by his servants the prophets.
3 Sed laux la ordono de la Eternulo tio farigxis al Judujo,
por forpusxi gxin de antaux Lia vizagxo pro la pekoj de
Manase, pro cxio, kion li faris;
Surely at the commandment of the LORD came this upon Judah,
to remove them out of his sight, for the sins of Manasseh,
according to all that he did;
4 ankaux pro la senkulpa sango, kiun li versxis, plenigante
Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis
pardoni.
And also for the innocent blood that he shed: for he filled
Jerusalem with innocent blood; which the LORD would not
pardon.
5 La cetera historio de Jehojakim, kaj cxio, kion li faris,
estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de
Judujo.
Now the rest of the acts of Jehoiakim, and all that he did,
are they not written in the book of the chronicles of the
kings of Judah?
6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li
ekregxis lia filo Jehojahxin.
So Jehoiakim slept with his fathers: and Jehoiachin his son
reigned in his stead.
7 La regxo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, cxar la
regxo de Babel forprenis cxion, kio apartenis al la regxo de
Egiptujo, de la torento de Egiptujo gxis la rivero Euxfrato.
And the king of Egypt came not again any more out of his
land: for the king of Babylon had taken from the river of
Egypt unto the river Euphrates all that pertained to the
king of Egypt.
8 La agxon de dek ok jaroj havis Jehojahxin, kiam li farigxis
regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de
lia patrino estis Nehxusxta, filino de Elnatan, el
Jerusalem.
Jehoiachin was eighteen years old when he began to reign,
and he reigned in Jerusalem three months. And his mother's
name was Nehushta, the daughter of Elnathan of Jerusalem.
9 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
lia patro.
And he did that which was evil in the sight of the LORD,
according to all that his father had done.
10 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, regxo de Babel,
iris kontraux Jerusalemon, kaj oni komencis siegxi la urbon.
At that time the servants of Nebuchadnezzar king of Babylon
came up against Jerusalem, and the city was besieged.
11 Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam
liaj servantoj gxin siegxis.
And Nebuchadnezzar king of Babylon came against the city,
and his servants did besiege it.
12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de
Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj
altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel
prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
And Jehoiachin the king of Judah went out to the king of
Babylon, he, and his mother, and his servants, and his
princes, and his officers: and the king of Babylon took him
in the eighth year of his reign.
13 Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la
Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis
cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris
en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
And he carried out thence all the treasures of the house of
the LORD, and the treasures of the king's house, and cut in
pieces all the vessels of gold which Solomon king of Israel
had made in the temple of the LORD, as the LORD had said.
14 Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn
eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn--dek mil estis
forkondukitaj--kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn;
restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
And he carried away all Jerusalem, and all the princes, and
all the mighty men of valour, even ten thousand captives,
and all the craftsmen and smiths: none remained, save the
poorest sort of the people of the land.
15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon
de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn
korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en
kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
And he carried away Jehoiachin to Babylon, and the king's
mother, and the king's wives, and his officers, and the
mighty of the land, those carried he into captivity from
Jerusalem to Babylon.
16 Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la
forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de
Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
And all the men of might, even seven thousand, and craftsmen
and smiths a thousand, all that were strong and apt for war,
even them the king of Babylon brought captive to Babylon.
17 Kaj la regxo de Babel faris regxo anstataux li lian onklon
Matanja, kaj sxangxis lian nomon je Cidkija.
And the king of Babylon made Mattaniah his father's brother
king in his stead, and changed his name to Zedekiah.
18 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis
regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo
de lia patrino estis Hxamutal, filino de Jeremia, el Libna.
Zedekiah was twenty and one years old when he began to
reign, and he reigned eleven years in Jerusalem. And his
mother's name was Hamutal, the daughter of Jeremiah of
Libnah.
19 Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis
Jehojakim.
And he did that which was evil in the sight of the LORD,
according to all that Jehoiakim had done.
20 Cxar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj
kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia
vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
For through the anger of the LORD it came to pass in
Jerusalem and Judah, until he had cast them out from his
presence, that Zedekiah rebelled against the king of
Babylon.
Cxapitro 25
1 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la
deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel,
li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj
eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn.
And it came to pass in the ninth year of his reign, in the
tenth month, in the tenth day of the month, that
Nebuchadnezzar king of Babylon came, he, and all his host,
against Jerusalem, and pitched against it; and they built
forts against it round about.
2 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la
regxo Cidkija.
And the city was besieged unto the eleventh year of king
Zedekiah.
3 En la nauxa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel
fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis
panon,
And on the ninth day of the fourth month the famine
prevailed in the city, and there was no bread for the people
of the land.
4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj
forkuris en la nokto laux la vojo de la pordego inter la du
muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la
vojo al la stepo. Kaj la Hxaldeoj staris cxirkaux la urbo.
And the city was broken up, and all the men of war fled by
night by the way of the gate between two walls, which is by
the king's garden: (now the Chaldees were against the city
round about:) and the king went the way toward the plain.
5 Kaj la militistaro de la Hxaldeoj postkuris la regxon kaj
kuratingis lin sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta
militistaro diskuris for de li.
And the army of the Chaldees pursued after the king, and
overtook him in the plains of Jericho: and all his army were
scattered from him.
6 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de
Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon.
So they took the king, and brought him up to the king of
Babylon to Riblah; and they gave judgment upon him.
7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al
Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per
kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
And they slew the sons of Zedekiah before his eyes, and put
out the eyes of Zedekiah, and bound him with fetters of
brass, and carried him to Babylon.
8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas
en la dek-nauxa jaro de la regxo Nebukadnecar, regxo de
Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj,
servanto de la regxo de Babel, en Jerusalemon.
And in the fifth month, on the seventh day of the month,
which is the nineteenth year of king Nebuchadnezzar king of
Babylon, came Nebuzaradan, captain of the guard, a servant
of the king of Babylon, unto Jerusalem:
9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de
la regxo kaj cxiujn domojn de Jerusalem; cxiujn grandajn
domojn li forbruligis per fajro.
And he burnt the house of the LORD, and the king's house,
and all the houses of Jerusalem, and every great man's house
burnt he with fire.
10 Kaj la muregojn de Jerusalem cxirkauxe detruis la tuta
militistaro de la Hxaldeoj, kiu estis kun la estro de la
korpogardistoj.
And all the army of the Chaldees, that were with the captain
of the guard, brake down the walls of Jerusalem round about.
11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la
transkurintojn, kiuj transkuris al la regxo de Babel, kaj la
ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la
korpogardistoj.
Now the rest of the people that were left in the city, and
the fugitives that fell away to the king of Babylon, with
the remnant of the multitude, did Nebuzaradan the captain of
the guard carry away.
12 Sed iom el la malricxuloj de la lando la estro de la
korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj
terkultivistoj.
But the captain of the guard left of the door of the poor of
the land to be vinedressers and husbandmen.
13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo,
kaj la bazajxojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo
de la Eternulo, la Hxaldeoj disrompis kaj forportis ilian
kupron en Babelon.
And the pillars of brass that were in the house of the LORD,
and the bases, and the brasen sea that was in the house of
the LORD, did the Chaldees break in pieces, and carried the
brass of them to Babylon.
14 Kaj la potojn kaj la sxovelilojn kaj la trancxilojn kaj la
kulerojn kaj cxiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj cxe la
servado, ili forprenis.
And the pots, and the shovels, and the snuffers, and the
spoons, and all the vessels of brass wherewith they
ministered, took they away.
15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aux
el oro aux el argxento, prenis la estro de la
korpogardistoj.
And the firepans, and the bowls, and such things as were of
gold, in gold, and of silver, in silver, the captain of the
guard took away.
16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazajxojn,
kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto
de la kupro en cxiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
The two pillars, one sea, and the bases which Solomon had
made for the house of the LORD; the brass of all these
vessels was without weight.
17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur
gxi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj,
kaj cxirkaux la kapitelo estis kradajxo kaj granatoj, cxio
el kupro; tiel same estis cxe la dua kolono, ankaux kun
kradajxo.
The height of the one pillar was eighteen cubits, and the
chapiter upon it was brass: and the height of the chapiter
three cubits; and the wreathen work, and pomegranates upon
the chapiter round about, all of brass: and like unto these
had the second pillar with wreathen work.
18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la cxefpastron
Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri
pordogardistojn.
And the captain of the guard took Seraiah the chief priest,
and Zephaniah the second priest, and the three keepers of
the door:
19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la
militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la regxo,
kiuj trovigxis en la urbo, kaj la skribiston de la
militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de
la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj
trovigxis en la urbo.
And out of the city he took an officer that was set over the
men of war, and five men of them that were in the king's
presence, which were found in the city, and the principal
scribe of the host, which mustered the people of the land,
and threescore men of the people of the land that were found
in the city:
20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj
forkondukis al la regxo de Babel en Riblan.
And Nebuzaradan captain of the guard took these, and brought
them to the king of Babylon to Riblah:
21 Kaj la regxo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en
Ribla, en la lando Hxamat. Tiamaniere Jehuda estis
elhejmigita el sia lando.
And the king of Babylon smote them, and slew them at Riblah
in the land of Hamath. So Judah was carried away out of
their land.
22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun
restigis Nebukadnecar, regxo de Babel, li estrigis super ili
Gedaljan, filon de Ahxikam, filo de Sxafan.
And as for the people that remained in the land of Judah,
whom Nebuchadnezzar king of Babylon had left, even over them
he made Gedaliah the son of Ahikam, the son of Shaphan,
ruler.
23 Kiam cxiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, auxdis, ke la
regxo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en
Micpan, nome: Isxmael, filo de Netanja, kaj Johxanan, filo
de Kareahx, kaj Seraja, filo de Tanhxumet, Netofaano, kaj
Jaazanja, filo de Maahxatano, ili kaj iliaj homoj.
And when all the captains of the armies, they and their men,
heard that the king of Babylon had made Gedaliah governor,
there came to Gedaliah to Mizpah, even Ishmael the son of
Nethaniah, and Johanan the son of Careah, and Seraiah the
son of Tanhumeth the Netophathite, and Jaazaniah the son of
a Maachathite, they and their men.
24 Kaj Gedalja jxuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al
ili: Ne timu esti subuloj de la Hxaldeoj; logxu en la lando
kaj servu al la regxo de Babel, kaj estos al vi bone.
And Gedaliah sware to them, and to their men, and said unto
them, Fear not to be the servants of the Chaldees: dwell in
the land, and serve the king of Babylon; and it shall be
well with you.
25 Sed en la sepa monato venis Isxmael, filo de Netanja, filo
de Elisxama, el la regxa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili
frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaux la Judojn kaj la
Hxaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
But it came to pass in the seventh month, that Ishmael the
son of Nethaniah, the son of Elishama, of the seed royal,
came, and ten men with him, and smote Gedaliah, that he
died, and the Jews and the Chaldees that were with him at
Mizpah.
26 Tiam levigxis la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la
grandaj, kaj ankaux la militestroj, kaj ili foriris en
Egiptujon, cxar ili timis la Hxaldeojn.
And all the people, both small and great, and the captains
of the armies, arose, and came to Egypt: for they were
afraid of the Chaldees.
27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin,
regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago
de la monato, Evil-Merodahx, regxo de Babel, en la jaro de
sia regxigxo levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo,
el la malliberejo;
And it came to pass in the seven and thirtieth year of the
captivity of Jehoiachin king of Judah, in the twelfth month,
on the seven and twentieth day of the month, that
Evilmerodach king of Babylon in the year that he began to
reign did lift up the head of Jehoiachin king of Judah out
of prison;
28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli
alte ol la tronoj de la aliaj regxoj, kiuj estis cxe li en
Babel;
And he spake kindly to him, and set his throne above the
throne of the kings that were with him in Babylon;
29 kaj li sxangxis liajn vestojn de malliberejo; kaj li
mangxadis cxiam cxe li dum sia tuta vivo;
And changed his prison garments: and he did eat bread
continually before him all the days of his life.
30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al
li de la regxo cxiutage dum lia tuta vivo.
And his allowance was a continual allowance given him of the
king, a daily rate for every day, all the days of his life.
La tuta Biblio en Esperanto